Al la enhavo

La tujmesaĝilo de lernu!

de Jev, 2007-majo-13

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-27 05:27:37

Ĉu oni devas klaki novajn ĉarmajn reklamajn bildetojn, aperintajn sur ekranoj?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-29 10:59:28

Kiam mi malfermas novan paĝon, la bildeto de la tujmesaĝilo metas sin super la bildeto de la vortaro. Tio estas stranga. Nun post pli ol 30 sekundoj la bildeto de la tujmesaĝilo revenas al sia loko.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-29 22:02:38

Terurĉjo:Kiam mi malfermas novan paĝon, la bildeto de la tujmesaĝilo metas sin super la bildeto de la vortaro. Tio estas stranga. Nun post pli ol 30 sekundoj la bildeto de la tujmesaĝilo revenas al sia loko.
mi simple gluis la fenestron al la bona loko, ĉu vi ne ?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-junio-24 10:21:15

Terurĉjo:Ĉu oni devas klaki novajn ĉarmajn reklamajn bildetojn, aperintajn sur ekranoj?
demando.gif

Kiel oni nomas tiujn bildetojn?
Ĉu reklamŝildoj, montrobildetoj, ligbutonoj aŭ alie?

Cary (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-21 14:30:29

Mi kelkfoje havas problemon kun la tujmesaĝilo : okazas javascript-an eraron kaj tiam mi plu ne povis ricevi aŭ sendi mesaĝojn. Mi bezonas fermi kaj restarti la tujmesaĝilo por fari ĝin refunkcii.

Ne estas grava kiam mi partoprenas la paroldadon, ĉar mi vidas ke miaj mesaĝoj ne estas senditaj, sed kiam mi ne parolas, mi povas pensi ke nenio okazas kiam ne estas la vero...

Mi ne havas ideon pri kio povus esti la problemo, mi havas tiun kun Firefox 2.0 kaj IE 6.0 en mia laborejo, sed kiam mi uzas ilin hejme, mi neniam havas la problemon.

Tiu estas la eraro :
Object.extend is not a function
http://en.lernu.net/js/prototype_1.5.1_flikita.js
Ligne : 993
(dirita de Firefox)

CdLink (Montri la profilon) 2008-februaro-12 18:53:42

Saluton! sal.gif

Tujmesaĝilo bonege funkcias kaj mi ĝojegas kiam mi (ĉiutage!) tajpbabilas kun samideanoj per ĝi.

Nun mi kredas ke Tuj' povas havi alian aferon!
Kion vi opinias pri "privataj mesaĝoj"??
Per ili, oni povas helpi 'krokodilajn komencantojn' kaj ne ĝeni aliajn ĉeestantojn ridulo.gif

Diru kion vi opinias, kaj ĉu oni povus fari tion, ĉar estos tre utila, laŭ mi.

Amike,
CdLinK

Jev (Montri la profilon) 2008-februaro-12 21:34:10

CdLink:Nun mi kredas ke Tuj' povas havi alian aferon!
Kion vi opinias pri "privataj mesaĝoj"??
Per ili, oni povas helpi 'krokodilajn komencantojn' kaj ne ĝeni aliajn ĉeestantojn ridulo.gif
Ni pensis jam pri tio kaj iam tion ni realigos. Nuntempe ni provas aranĝi, ke aliaj funkcioj de la tujmesaĝilo stabile funkciu kaj poste ni povos iom post iom enkonduki novajn aferojn.

CdLink (Montri la profilon) 2008-februaro-13 20:38:59

Hehe! ^_^

Antaŭdankas mi!

Kaj bonan laboron por vi =)

Reen al la supro