Al la enhavo

Skoltismo kaj Esperanto

de CE4JLK, 2007-junio-04

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

CE4JLK (Montri la profilon) 2007-junio-04 03:18:54

Por diskuti kaj interŝanĝi ideojn kaj programerojn por utiligi ene de la Skolta kaj Skoltina Movado

diogotux (Montri la profilon) 2007-junio-07 00:27:05

Kio estas Skoltismo?

Kwekubo (Montri la profilon) 2007-junio-10 12:30:58

jefusan (Montri la profilon) 2007-junio-11 00:35:55

Mi estis skolto dum kelkaj jaroj, sed mi eksiĝis ĉar mi ne estis sufiĉe diligenta por gajni la necesaj insignoj. Mi ankaŭ estas iom kontraŭ-aŭtoritatecema, kiu ne helpis min en tia kvazaŭ-milita institucio.

Kiam mi estis "Cub Scout" (skolteto? Vulpida Skolteto?), mi venkis en la Pinligna Vetkurado, por kiu mi kaj mia vicpatro faris aŭteton el peco de ligno.

piotrek92 (Montri la profilon) 2007-julio-26 22:01:21

mi estis skolto, antaŭ mia esperantiĝo... mi pensas ke skoltismo estas tre bona por plibonigo junulojn, ili tre bezonas ĝin. Ni, junuloj bezonas montron, kiel vivi...

Sxak (Montri la profilon) 2007-julio-27 14:13:13

Ŝajnas ke nun aŭ tre baldaŭ en Londono okazos granda kongreso de skoltoj ĉu ne?
Mi jam vidis rusajn skoltojn veturi al tiu kongreso antaŭ klkaj tagoj ridulo.gif

Fabcxu (Montri la profilon) 2007-julio-29 13:00:54

En sonepizodo de pola radio lastan semajnon, Barbara parolis pri skolta karavano el Pollando al Britio, por partopreno en la jubilea ĵamboreo. Mia frato nun estas tie!!

jefusan: Mi ankaŭ estas iom kontraŭ-aŭtoritatecema, kiu ne helpis min en tia kvazaŭ-milita institucio.
Laŭ mi, dependas de la skolta asocio, en kiu vi anas. Antaŭ ĉio, skoltismo estas pedagogio por helpi gejunulojn plenkreskuliĝi. Ĝia celo estas sproni respondecon de gejunuloj kaj ne nepre trudi al ili aŭtoritarismon. Male, skoltismo helpu al disfloro.

Kaj jes ja, esperanto fariĝu interkomunika lingvo de skoltismo! okulumo.gif

Koloba (Montri la profilon) 2007-julio-31 09:10:37

Saluton. Jes nun estas la granda tendaro en anglio. mi partoprenis ĝian malgrandan version (10000 partoprenantoj) antaŭ du jaroj. mi ne parolis multe kun alilandanoj kaj mi seniluziiĝis ĉar ni ne kontaktiĝis kun multaj.

Fabcxu (Montri la profilon) 2007-julio-31 21:23:39

Ankaŭ mi jam havis la okazon skoltumi en internacia kunteksto, sed vere mankas komuna lingvo, povas esti ke mi havus pli da komunaĵoj kun skolto ol kun esperantisto, sed la rilato kun esperantisto ja estus pli riĉa kaj profunda, ĝuste pro la komuna lingvo. Tiu flanko pri interkompreniĝeblo en skoltismo estas grava manko, kaj finfine mi seniluziiĝas pri amikiĝo kun fremdlingva skolt(in)o, dum kun esperantlingvano, estas vere pli facile.

CE4JLK (Montri la profilon) 2007-aŭgusto-13 15:04:39

diogotŭ:Kio estas Skoltismo?
Skoltismo estas movado, pri neformala edukado por la junularo, volontula, pluralista, senpartia, kies celoj estas kontribuadi al la plena disvolviĝo kaj perĉiama edukado de ĝiaj membroj, laŭ la pincipoj kaj metodo elpensitaj far Lordo Baden Powell.
movado, ĉar ĝi estas dinamika kaj ŝanĝema laŭ la interesoj de la junularo, sed kun komunaj celoj, agado koherema kun la celoj kaj principoj kaj kun organizaĵo, kiu helpas ĝin en la plenumado de ili.
-neformala edukado, kiu malsamas al la formala aŭ lerneja lernado kaj al la akcidenta lernado.
-junulara, ĉar ĝi estas elpensita por ili; adoltoj nur devas akompani ilin en la disvolviĝo de siaj personecoj.
-volontula, ĉar neniu persono estas devigata parpopreni en ĝi, sed decidinte partopreni en skoltismo, vi akiras devojn kaj rajtojn.
-pluralista, ĉar en ĝi povas partopreni homojn el la plej diversaj religiaj kredoj, socitavoloj, politikaj elpensoj, lingvoj, kaj landoj.
-senpartia, la movado kaj la organizoj skoltaj ne havas iajn politikajn kredojn, sed la membroj povas havi tiaj, sed ne devas uzi skoltimoj por disvastigi tiajn elpensojn. Oni malpermesas la kredon de perforto aŭ uzadon de forto por politikaj celoj.

Reen al la supro