Al la enhavo

Esperanto kiel akcelilo por multlingveco de infanoj

Gvidlinioj por instruistoj

Enkonduko

La lernobjekto akcelilo por multlingveco (Multilingualism Accelerator – MLA) estas kreita por servi kiel enkonduko en lernadon de fremdaj lingvoj kaj por rapidigi la lernadon de tiuj lingvoj. Kiel konate, la fundamentoj de Esperanto estas faritaj laŭplane (planlingvo) kaj pro tio ili havas tre regulan gramatikon kaj sistemon de vortfarado helpe de radikvortoj kaj afiksoj. Pro tio eblas jam dum unu lerneja jaro, post nur 60 instruhoroj kaj helpe de elektronikaj hejmaj taskoj kiujn la lernantoj mem ekzercas hejme per siaj komputiloj, ellerni bazan minimumon de Esperanto, sufiĉan ke la lernantoj kapablu memstare paroli, kompreni kaj legi kadre de minimuma instruita nombro de morfemoj.

Dum la kurso infanoj lude lernas la bazon de analiza lingvo kaj tio donas al ili klaran ideon pri tio kiel la lingvoj estas aranĝitaj. Infanoj ekkomprenas gramatikajn konceptojn kiel pluralo, la du bazajn kazojn (nominativo kaj akuzativo), la manieron de frazoformado kaj la eblecojn de kreado de multnombraj novaj vortoj surbaze de radikvortoj kaj afiksoj ekzistantaj en ĉiu nacia lingvo. Tiel la lernantoj ekhavas klaran percepton pri la universala strukturo de lingvoj, nomatan metalingva scio.

Jam post du instruhoroj infanoj komprenas ke ĉiuj substantivoj havas la finaĵon -O, kaj verboj en prezenco la finaĵon -AS. Kiam ili komprenas ke per tiu scio kaj kono de dudeko da vortoj ili jam scipovas mem konstrui frazojn, ili akiras gravan metalingvan scion kiu helpos al ili pli facile kompreni gramatikon de sia gepatra lingvo kaj de la fremdaj lingvoj kiujn ili ankoraŭ lernos. Jam dum la dua instruhoro infanoj ricevas 4 kovertojn, kiuj sur diverskoloraj kartetoj enhavas vortojn de 3 vortspecoj por 4 frazroloj. Metante hazarde eltiritajn vortojn en la sama vortordo - unue la ruĝan, poste la flavan kaj la verdan koloron – ili aranĝas frazojn kiujn ili devas traduki kaj decidi ĉu tiel akirita frazo estas sencohava aŭ ne. Tio funkcias kiel ia amuza ludo helpe de kiu ili rapide lernas la rolon de substantivo, verbo kaj prepozicio. Ili amuziĝas per rezultoj de siaj tradukoj samtempe lernante la signifojn de la vortoj.

La didaktika materialo baziĝas en la ideo de apliko de scienca aliro al ofteco de vortuzo kaj gramatiko.

Jam en la jaro 1979, dum la internacia renkontiĝo de esperantaj familioj en Luzerno (Svislando) estis farita interesa esploro pri nombrado de morfemoj en ĉiutaga parolado de infanoj kiuj denaske parolas Esperanton paralele kun la nacia lingvo de la lando en kiu ili vivas kaj/aŭ lingvoj de siaj gepatroj. En Luzerno tiam estis surbendigitaj 60.000 vortoj disdividitaj laŭ morfemoj. Nur en Esperanto eblas ĉiujn vortojn plene disdividi laŭ klaraj morfemoj. La morfemoj estis komputile nombritaj kaj ordigitaj laŭ ofteco. La akiritaj rezultoj estis revoluciaj: En la tuta korpuso estis nur 1500 diversaj morfemoj, inter kiuj la unuaj 467 kovris 95% de la tuta korpuso (teksto), kaj la plej oftaj 250 morfemoj kovris ĉirkaŭ 80% de la tuta korpuso. Antaŭ kelkaj jaroj estis komputile nombritaj morfemoj en korpuso de interretaj tekstoj kiuj enhavis 10 milionojn da vortoj. La rezultoj tre similis al rezultoj pri percentaĵoj de la plej oftaj morfemoj en konversacia lingvo. La diferenco inter tiu kaj la unua, pli malnova esploro estis nur en la detalo ke la malnova (Luzerna) esploro enhavis pli da morfemoj gravaj por konversaciado kun infanoj.

Surbaze de la plej oftaj morfemoj pli poste kreiĝis la Esperanto-lernolibro laŭ tiel nomata Zagreba metodo, laŭ kiu oni daŭre povas lerni Esperanton en kvardeko da lingvoj.

La lernobjekto akcelilo por multlingveco (MLA) baziĝas je tiuj esploroj pri la ofteco de morfemuzo en parola lingvo. Surbaze de ĉirkaŭ 300 morfemoj estas pretigitaj didaktikaj materialoj per kiuj infanoj praktikos uzon de lingvo kaj gramatiko, memstare kreante frazojn jam de la komenco, anstataŭ lernado de pretaj sintagmoj. Ĉar memorado de granda nombro de morfemoj estas unu el la plej gravaj problemoj dum lernado de ĉiu lingvo, la celo de MLA estas minimumigi la nombron de lernendaj morfemoj, kiuj tamen ebligos al la lernantoj konstruon de multnombraj frazoj kaj akiron de komunikkapablo. Pro tio estas aparte grave ke dum la instruado ne estu spontane aldonataj morfemoj kiuj ne estas antaŭviditaj en la didaktikaj materialoj.

La ideo de la projekto estis ke MLA instruu ekzistantajn instruistojn de fremdaj lingvoj nur per helpo de la gvidlibro kaj didaktikaj materialoj, en sia lingvo, sen antaŭa lernado de Esperanto. La instruata materialo enhavas minimumon da Esperanto, kiun instruistoj, kiuj spertas pri fremdaj lingvoj, povas ellerni paralele kun lernantoj kaj prepariĝante por instruhoroj.

Eksperimentaj kursoj en tri lernejoj montris la sukceson de la elektita aliro. Respondoj al demandaroj por infanoj, instruistoj kaj gepatroj montris ĉies entuziasmon por lernado de MLA. La infanoj tre ŝatis la kurson (2 horojn semajne), kaj al instruistinoj ĝi estis ne nur interesa sed ili ankaŭ vidis ĝian utilecon. Per du testoj fine de la lernojaro estis taksita rekono de elementaj gramatikaj nocioj en la gepatra lingvo kaj la metalingva kono de lernantoj. La testojn plenigis kaj gelernantoj kiuj lernis Esperanton kaj unu same granda kompargrupo de lernantoj kiuj ne lernis ĝin. Montriĝis ke la infanoj kiuj lernis MLA estis multe pli sukcesaj ol tiuj kiuj ne lernis MLA.

MLA estas do tre utila enkonduko en fremdajn lingvojn, kiu rapidigas lernadon de fremdaj lingvoj, sed ankaŭ ebligas pli bone kompreni strukturon kaj gramatikon de la gepatra lingvo. Surbaze de esploroj de similaj kursoj el 1990-aj jaroj ni supozas ke la lernado povus rapidiĝi ĉirkaŭ 25-30% post 2 jaroj de lernado de sekvanta fremda lingvo. Ankoraŭ pli poste la diferenco en kono de fremdlingvoj ĉiam pli kaj pli grandiĝas ĉe lernintoj de MLA kompare al lernantoj kiuj ne lernis MLA.

La celo de MLA estas interalie instigi aktivan uzadon de lingvo. Pro tio estus ideale se la klasoj en kiuj oni lernas MLA jam post la dua leciono (10 duoblaj studhoroj) kontaktiĝus kun klasoj el aliaj landoj kun kiuj ili povus korespondi aŭ interparoli per elektronikaj iloj. Aparte bone estus fine de la kurso organizi internacian renkontiĝon de la plej proksimaj grupoj, sed tio ne nepras.

Fine jen kelkaj ekzemploj de propedeŭtika funkcio de tiu ĉi lernado. Kompreneble, ekzistas rekta transfero de kono de vortoj samaj aŭ similaj en iuj lingvoj. Se lernantoj lernas kiel duan lingvon ekzemple la germanan, ili trovos en Esperanto multajn samoriginajn vortojn, ekzemple LERNI, IN, NUR, DANKI, HAVI kaj simile. Sed pli ol la rekta transfero gravas kaŝita transfero, kio signifas komprenon de nocioj kiel verbotempo, modaleco kaj simile. La kaŝita transfero devenas de la fakto ke dum la lernado de alia lingvo oni akiras la metalingvan konon, kiu estas la scio pri la strukturo de lingvoj ĝenerale. Ĉu tiu scio estos utila aŭ ne, dependas de lingvo uzata kiel enkonduka lingvo. Tiucele, la plej bona lingvo por akiri utilan transferon por la lernado de hindeŭropaj lingvoj estas ĝuste Esperanto.

Kion necesas scii por instrui MLA?

Kio estas akcelilo por multlingveco?

MLA estas didaktika ilo kiu helpas la lernadon de fremdaj lingvoj. Ĝi estas simpla por uzo en lernejoj kaj alie, kaj ĝian uzon subtenas la interreta paĝaro https://lernu.net/instruado?lang=eo. La didaktika materialo enhavas ses lecionojn kaj respektive 60 lernohorojn. Pliaj 4 lernohoroj estas planitaj por ripetado kaj/aŭ testado.

Kial kaj kiel la lernado de Esperanto helpas en lernado de aliaj fremdaj lingvoj?

Lernado de Esperanto estas relative facila por gelernantoj.
Esperanto estas planlingvo, kio signifas ke ĝia autoro, pola kuracisto Zamenhof, ĝin kreis laŭplane – simile kiel oni laŭplane konstruas domojn. Zamenhof tre bone pripensis kiuj elementoj konsistigu Esperanton ke ĝi estu laŭeble facile lernebla. Kiel bazon li uzis plurajn latinidajn, ĝermanajn kaj slavajn lingvojn kaj li kreis Esperanton tiel ke ĝi estas preskaŭ sen esceptaj gramatikaj formoj kaj aliaj esceptoj, kiuj kutime malfaciligas lernandon de fremdaj lingvoj.
Gelernantoj nekonscie rekonas en Esperanto elementojn el siaj lingvoj.
Ĉar Esperanto baziĝas je diversaj romanidaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvoj, gelernantoj lernante tiun lingvon eniras sur la kampon de konataĵoj, ĉu pro la simileco de vortoj (radikoj kaj finaĵoj) ĉu pro simileco de gramatikaj reguloj.
Esperanto apartenas al lingvoj de fleksia tipo.
La plimulto de gramatikaj reguloj estas komparebla kun gepatraj lingvoj de la gelernantoj. Tio helpas al ili rekoni kaj senkonscie lerni la gramatikajn regulojn.
Se la lernantoj lernas iun lingvon, estos pli facile lerni la postan kaj la pli postan.
Tio okazas ĉar ni transigas manierojn kaj strategiojn de unu lingvo al alia. Tiel ni kunligas vortojn inter la lingvoj kaj gramatikaj reguloj (ne konscie) kaj la procezoj de lernado estas al ni konataj.
(https://www.psychologytoday.com/intl/blog/life-bilingual/201506/can-second-language-help-you-learn-third).
Tiupunkte MLA prezentas ponton inter lernado de lingvoj kaj starpunktoj de unuopuloj kaj lingva politiko nuntempe en Eŭropo, kiu sekvas la atendojn de la gepatroj.

Kiel MLA ligiĝas al lingva politiko de Eŭropa Unio kaj atendoj de la gepatroj?

Lige al tutglobaligo kaj movebleco nuntempe la gepatroj en EU atendas harmonie kun lingva politiko de EU, ke la lernejoj transdonu sciojn pri fremdlingvoj al la infanoj.
(https://ec.europa.eu/education/policies/multilingualism/about-multilingualism-policy_en)
La gepatroj subtenas ankaŭ la fruan lernadon de fremdlingvoj. Ja estas ĝenerale konate ke ni ne rajtas malfrui la tempon en infana evoluo, kiam ili lernas fremdlingvojn nekonscie kaj uzas la samajn strategiojn kiujn ili uzas lernante la gepatran lingvon kaj krome escepte rapide povas memori vortojn.

Kial uzi MLA por gelernantoj en la aĝo ĉirkaŭ naŭ jaroj?

Ĉirkaŭ la naŭa kaj deka jaro la infanoj komencas enproprigi lingvojn alimaniere, ĉar ili evoluigas analizan enproprigon de lingvoj, kio signifas ke ili povas kompreni meta-lingvan aliron al lingvoj kaj ties gramatikoj. Kiel do ĉi tie helpas MLA?

MLA en tiu vivoaĝo kaj iom pli frue per rekonado kaj lernado de morfemoj, kiuj estas rekoneblaj kaj baziĝas je la supre menciitaj eŭropaj lingvoj, helpas ĉe transigo en analizan manieron enproprigi lingvojn, ĉar ĝi formas fundamentojn de meta-lingvaj scioj, kiujn la infanoj aplikas al la postaj lingvoj. Kompreneble tiam, por konstrui la necesan bazon, ludas gravan rolon kiumetode ni instruos al ili Esperanton.

Kiel ni povas inkluzivigi MLA en lingvan politikon de lernejo?

MLA ofertas al geinstruistoj antaŭ ĉio helpon por peri fremdlingvajn lertojn kaj samtempe helpas konstrui lernejan lingvan politikon, ĉar eblas inkluzivigi MLA en la oferton de fremdlingvoj en lernejo kaj en sinsekvon de ties lernado.

Kion lernejoj gajnas per MLA?

La uzo de MLA ebligas teaman laboron en lernejoj ĉar ĝi postulas ke MLA-n ni sence inkluzivigu en lernejan lingvan politikon kaj lernobjektojn en lernejoj. Tio signifas ke ni planu kiam ni enkonduku MLA kaj kiuj geinstruistoj estos perantoj de MLA por la gelernantoj. Tiel la lernejo ricevas ilaron por evoluigi plurlingvecon kaj atingi la celon, ke ĉiu infano en EU lernu minimume du fremdajn lingvojn.

Kiel MLA sukcesas ligi lernejon kun la ĉirkaŭaĵo?

MLA permesas kunlaboron de pluraj lernejoj kaj kunlaboron de lernejo kun gepatroj kaj pli vasta ĉirkaŭaĵo. Ĝi ofertas inkluzivigon de unuopaj grupoj kiel gepatroj aŭ geavoj kaj ebligas interlernejan kunlaboron, per tio helpante la formadon de lokaj lingvaj kaj lernejaj politikoj.

Estas interesa ankaŭ la eblo de interligiĝo de lernejoj trans landlimoj, ĉar MLA ebligas al gelernantoj renkontiĝi kun samaĝuloj je egala lingva nivelo. Lernejoj povas per tiu ilaro ligiĝi ankaŭ interrete aŭ organizi vive interŝanĝojn, kio ebligas al la gelernantoj uzon de lingvo en reala situacio.

Kiujn kapablojn devas havi instruisto kiu uzos MLA?

Evoluintaj lingvokapabloj en Esperanto NE estas esencaj por instruisto por provizi MLA al infanoj. MLA estas planita tiel ke ĉiu instruisto regule prepariĝante por instrukcio povu uzi la MLA kompetente. Ĉi tiu avantaĝo eblas pro la spirala plano de MLA kiu gvidas de simplaj al pli komplikaj enhavoj kaj pro la fakto, ke Esperanto baziĝas sur latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvoj.

Estas rekomendinde, ke la instruisto de MLA estu instruisto de iu fremda lingvo aŭ la unua lingvo de infanoj ĉar por spertulo pri lingvoj pli facilos kompreni sencohavan uzon de MLA kiel ilo por plirapidigi lingvolernadon. Krome MLA malfermas la eblon de interlingvaj komparoj, de kio instruistoj pri fremdlingvoj profitos ankaŭ kadre de sia propra profesia spertiĝo.

Instruistoj de fremdaj lingvoj konas alirojn kaj metodojn de instruado de fremdaj lingvoj, komprenas lingvan akiradon kaj estas flekseblaj pri transfero de instrumetodoj de unu fremda lingvo al alia. Tamen, se iu lernejo havas la eblon provizi instruiston kiu regas Esperanton, la tasko por la instruisto estos pli facila ĉar tia instruisto bezonos malpli da tempo por prepariĝi por la lecionoj.

Profesia spertiĝo de instruistoj, kian edukfakuloj kutime spertas dum kunlaboraj projektoj kun lernejoj, montras, ke geinstruistoj pli facile akceptas novigojn en edukado se ili ne nur estas devigitaj apliki ilin, sed ankaŭ mem kredas je ili. Tial gravas ke instruistoj ricevu la eblecon ekkoni MLA, testi ĝin kaj diskuti pri ĝi kun la lernejestraro kaj aliaj. Lernejaj estraroj devus helpi krei pozitivan sintenon rilate al MLA. Pozitivaj spertoj de aliaj instruistoj kaj lernejoj kontribuas al tio - kadre de la projekto ni testis la materialon en elementa lernejo Rudolf Maister Šentilj en Slovenio, elementa lernejo Retkovec en Kroatio kaj elementa lernejo Hristo Botev en Bulgario.

Kiam instruistoj komprenos, ke MLA estas konkreta kaj praktika helpo por antaŭenigi akiron de fremdaj lingvoj en lernejoj, ĝi stimulos ilian scivolemon kaj deziron post propra prepariĝo ekuzi MLA en la propra lernejo. Ĉi tio ankaŭ postulas, ke lernejestroj kaj instruistoj mem komprenu MLA-n en la kunteksto de lerneja kaj pli vasta lingva politiko, kaj pri ĝi kunlaboru kun gepatroj kaj la ĉirkaŭaĵo.

Metodologia aliro al MLA

MLA strukturiĝas kiel spirala formo, kiu komenciĝas ĉe la plej simplaj elementoj kaj poste ilin plukonstruas kaj vastigas. Ĝi ampleksas nur 300 morfemojn, kiuj estas elektitaj tiel ke de la komenco ili ebligas formadon de sencohavaj frazoj. La uzeblecon de relative malmultaj morfemoj ege vastigas multnombraj afiksoj kaj gramatikaj finaĵoj inter tiuj 300 morfemoj, kiujn oni povas en Esperanto kompreni kiel praktikajn ilojn, kiuj helpas altajlori vortsignifon. Novan vorttrezoron kaj gramatikajn esprimojn la gelernantoj lernas per diversaj parolaj, aŭskultaj, legaj kaj skribaj ekzercoj.

La enhavo de ĉi-tiu 60-hora lernobjekto estas ordigita sekvamaniere: Oni komencas per la unuaj ses lecionoj de la tekstaro en la tiel nomata Zagreba metodo, tio estas en la tekstoj kiuj estas strukturitaj laŭ la ofteco de morfemoj uzataj en infana parollingvo. Tiel en la unua leciono oni uzas 40 plej oftajn morfemojn, en la dua pliajn 40 morfemojn ktp., entute 300 morfemoj, inter kiuj troviĝas malmultaj esceptoj de morfemoj kiuj ne apartenas al la plej oftaj. Ili estas uzataj pro la bezonoj de la leciona enhavo, dialoga enhavo kaj enhavo de aliaj ekzercoj.

La morfemoj enhavas leksikajn kaj gramatikajn enhavojn dismetitajn laŭ la ofteco de ilia uzo en la parola Esperanto. Tio ebligas al ni ke la infanoj jam en la unua kaj aparte en la dua leciono povas klare uzi la lingvon: paroli kaj skribi tekstojn kaj legi aŭ ludi rolojn en dialogoj kaj skeĉoj. Tial estas grave insisti kaj ripeti ĝuste tiujn komencajn ekzercojn ĝis la geinstruistoj vidos ke la infanoj ĉion bone komprenis eĉ se pro tio ili ne finprilaboros ĉiujn lecionojn laŭ la kursplano. Same estas tre grave ne aldoni morfemojn kiuj pliampleksigus la kompletan nombron da morfemoj.

Kvankam la geinstruistoj devas dum la 60 horoj prilabori ĉiujn lecionojn kaj antaŭviditajn blokhorajn enhavojn, estus bone se ili sukcesus prilabori almenaŭ la 5-an lecionon, en kiu oni lernas lingvan logikon de pronomoj. La sistemo de pronomoj en ĉiuj lingvoj estas tre kompleksa kaj ekz. en la kroata ĝi ampleksas minimume 3000 ĝis 4000 vortojn, kiujn malfacilas kunmeti al logika strukturo. En Esperanto tio estas tre simpla: oni kombinas 5 x 8 elementojn en korelativa tabelo. Do entute 40 kombinelementoj logike kreas milojn da pronomaj formoj en aliaj lingvoj. Kvankam iom post iom oni enkondukas la pronomojn ekde la unua leciono, ilia kompleta strukturo estos videbla nur en la kvina leciono, kaj tio grave helpos la infanojn dum la lernado de aliaj fremdlingvoj.

Sed ne gravas fini ĉiujn lecionojn, kaj se la geinstruistoj vidas ke pro iu kaŭzo ili ne povas progresi laŭ la plano, estas pli bone halti kaj ripetadi la jam lernitan materialon ĝis estos klare ke tiu enhavo estas bone lernita kaj komprenita. Eĉ se ili ne sukcesas dum la planitaj 60 studhoroj atingi la 5-an lecionon, la plimulton de pronomoj la gelernatoj renkontos ankaŭ pli frue kaj tio esence faciligos la komprenon pri funkciado de pronomoj en aliaj fremdlingvoj.

La novan vortprovizon kaj gramatikajn elementojn gelernantoj ekkonas per diversaj parolaj, aŭskultaj, legaj kaj skribaj aktivecoj kiuj estas detale klarigitaj en la daŭrigo.

La instrumaterialoj estas organizitaj tiel ke la geinstruistoj povas senprobleme paralele prepari siajn instruhorojn, eĉ se ili ne havas antaŭan scion de Esperanto. Ĉiu leciono enhavas klarigojn de instruota gramatiko kiu en la lernbloko nove aperas. Same kiel novaj gramatikaj elementoj por ĉiu horbloko estas listigitaj novaj vortoj. Ene de la plano kiel efektivigi la blokhorojn troviĝas ankaŭ instrukcioj kiam kaj kiel la geinstruistoj enkonduku novajn gramatikajn elementojn.

La tuta kurso ampleksas 6 lecionojn, kiuj estas disdividitaj je unuopaj horblokoj. La instruisto/instruistino povas decidi mem ĉu li realigos la kurson en la formo de proponitaj horblokoj (ĉiu horbloko estas du lernohoroj) aŭ li dividos la horblokojn je lernohoroj. La elekto dependas de la eblecoj kiel la lerneja instruado funkcias en ĉiu lernejo kaj de la lernkoncentriĝo de la gelernantoj. La enhavo ebligas ambaŭ manierojn.

Didaktikaj materialoj

La materialoj ampleksas multajn aktivecojn, kies celo estas evoluigi diversajn specojn de lingvaj kapabloj kaj samtempe motivigi la infanojn lerni. Ni aplikis tekstojn, sonajn surbendigojn, ekzercojn, ludojn, skeĉojn, kantojn kaj komputilajn ekzercojn. Ĉiujn materialojn vi trovas sur la paĝaro de MLA https://lernu.net/instruado?lang=eo en la formo preta por printi. Tie troveblas ankaŭ ligiloj al sondosieroj.

Dum kelkaj lernohoroj ni antaŭvidas ankaŭ uzon de komputiloj, ja ekzistas apartaj ekzercoj kiuj kompletigas la kurson. Tial ni konsilas ke la kurson vi realigu en klasĉambroj, kiuj ebligas uzon de komputiloj kun kontakto al interreto. Se tio ne eblas, vi povas realigi alternativajn aktivecojn kaj la ekzercojn por komputilo uzi kiel hejma tasko.

Speco de materialoj

Tekstoj kaj iliaj voĉigoj
La plimulto de la lecionoj baziĝas je komenca teksto, kiu enkondukas novajn vortojn kaj gramatikon. Voĉigo de ĉiuj tekstoj estas en la retejo ankaŭ je la dispono kiel sondosiero kaj ni rekomendas ke dum la legado de la teksto la gelernantoj traduku ĝin kun helpo de la instruisto.
Dialogoj
La materialoj ampleksas ankaŭ aron da dialogoj kies celo estas stimuli parolkompetentecojn. Uzante dialogojn ni ebligas al la gelernantoj parolspertojn antaŭ ol ili kapablos memstare krei frazojn. Ni rekomendas ke la gelernantoj unue tralegu la dialogon duope, tiam ili legu tiujn antaŭ la kursanoj. La duopoj ĉiam unue memstare traduku la dialogon, per kio ni stimulas kunlaboran lernadon.
Ekzercoj kaj ludoj
En la reta paĝaro vi havas je dispono multajn ekzercojn kiuj stimulas antaŭ ĉio legajn kaj skribajn kompetentecojn de la gelernantoj. La plimulton vi simple povas printi forme de laborfolioj. Kelkajn oni devas antaŭe prepari (eltondi, dismeti en kovertojn ktp.), por kelkaj vi bezonas helpilon (ekzemple pilkon). Multaj ekzercoj baziĝas je tio ke la infanoj mem kreas frazojn (kelkfoje ankaŭ vortojn), ĉar Esperanto ebligas simplan kombinadon de vortoj en frazo kun helpo de kelkaj simplaj reguloj sen timi pri gramatike nevalida frazo, sed ni ne ĉiam gajnas sencajn frazojn. Tiu krea aktiveco prezentas por la infanoj motivon kaj amuzon.
Tradukoj
La ekzercoj en kiuj oni uzas tradukadon apartenas al pli malfacilaj aktivecoj kadre de la kurso. Ili prezentas defion por la gelernantoj kaj por la instruistoj, ĉar ofte la gelernantoj ankoraŭ ne konsciigis al si ĉiujn procezojn, kiuj estas bezonataj dum la tradukado. Tamen la ekzercoj traduki el Esperanto en la nacian lingvon estas utila helpilo por stimuli lingvan konscion kaj al la infanoj ofertas senperan pripenson pri diferencoj kaj similecoj inter lingvoj. Tiu konscio prezentas pozitivan sperton por posta lernado de lingvoj.
Kantado kaj ludado de roloj
La materialoj ampleksas ankaŭ kantojn kaj skeĉojn. La enhavo de la kantoj estas harmoniigita kun la tekstoj de la lecionoj kaj helpas tiel al la infanoj amuzmaniere akiri vortojn. Skeĉoj stimulas uzon de lingvo en realaj situacioj kaj ofertas al la infanoj senpreman kaj amuzan aliron al la lingvo.
Uzo de komputilaj ekzercoj
En la kurson ni inkluzivigis ankaŭ la uzon de komputilaj ludoj, ja ili ebligas lernadon, kiu estas proksimigita al la bezonoj de la infanoj. La infano povas mem decidi pri kvanto de ekzercoj kiujn li deziras realigi laŭ la propra temporitmo. Krome la uzo de la komputilo dum la lernohoroj ofte signifas plian motivigon kaj amuzon.
La ekzercoj per la komputilo estas parto de la kurso en lernejo, tial estas bone, ke la instruadon oni okazigu en klaso, kiu ebligas uzon de komputiloj. Ofte en la materialoj oni havas alternativajn agadojn, kiujn eblas efektivigi se oni ne deziras aŭ ne povas uzi komputilojn. Kie altenativoj ne ekzistas, vi povas mem ludi iun interludon (ekzemple ludon kun vortokovertoj kiu enhave similas al komputilaj ekzercoj).
La novaĵo en tiu ĉi kurso estas uzo de komputilaj ekzercoj en kiuj la komputilo kreas gramatike korektajn frazojn, sed proksimume duono el ili havas, kaj alia duono ne havas semantikan sencon. La gelernantoj povas per tiu ekzerco ludi hejme tiel ke la komputilo generos kiom ajn da frazoj ili deziras kaj ili devas difini ĉu ili estas sencohavaj aŭ ne. Tiu ekzerco estas aparte utila por lerni signifojn de vortoj. Se infanoj ne konas la signifon, ili devas serĉi ĝin en vortaro aŭ demandi la instruiston. Se ili ripetas tion ofte, ili lernas signifojn sen klasika parkerumado.
Refreŝigaj ludoj
La signifo de korpa aktiveco por infanoj estas aparte grava dum la lernprocezo kaj ni konsilas ke inter ĉiuj lernblokoj vi disponigu 5 minutojn por mallonga moviĝludo. La ludo ne rilatu al la lernado sed ĝi prezentu ripozon por la kapo kaj defion por la korpo.
Hejmaj taskoj
Ĉiu lernado de lingvo postulas akiron de certa vorttrezoro, kiu estas ligita kun certa nombro de ripetadoj de la vortoj. Tial sukcesa lernado de lingvo estas malebla nur dum unu aŭ du lernohoroj semajne. Hejmaj taskoj prezentas ponton, kiu gvidas al daŭrigo de la lernado kaj lernsukceso. Tial post ĉiu lernbloko ni metas hejmajn taskojn. Foje temas pri ekzercoj kiujn necesas printi, kaj antaŭ ĉio ni rekomendas stimuli la gelernantojn uzi komputilajn ekzercojn, kie ili povas memstare daŭrigi la lernprocezon.
Reen al la supro