Al la enhavo

Nova kurso por la nova lernu!

de Jev, 2012-oktobro-18

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2012-oktobro-18 21:10:10

Laboroj pri la nova enhavo de lernu! daŭre progresas. En [url=/komunikado/forumo/temo.php?t=9061]alia fadeno[/url] ni jam antaŭe diskutis niajn planojn pri la venonta lernu! kaj en tiu ĉi fadeno ni publikigos de tempo al tempo iujn rezultojn.

Nova enhavo bezonas novan kurson. Kaj pri ĝi nun kunlaboras pluraj talentaj personoj, ekz. la rakonton verkas konata Esperanto-verkistino Anna Löwenstein kaj pri la ekzercoj kaj aldonaj materialoj okupiĝas Birke Dockhorn, kiu havas multajn spertojn pri Esperanto-instruado.

Hodiaŭ mi ŝatus videbligi etan fragmenton de la nova kurso-rakonto, kiu kreiĝas nuntempe:

externalImage.png

"…
La jaro estas 1982 (mil naŭcent okdek du).

En la ĉambro estas stranga bruo. Stranga bruo kaj stranga lumo. Kio okazas?

Aperas en la ĉambro granda ŝranko. Kio okazas? Kio estas tio?

Filipo rigardas. Li krias. Li timas.

Viro venas el la ŝranko. 'Saluton, Filipo,' li diras.

Filipo timas. 'Kiu vi estas?'

La viro diras, 'Mi estas Filipo Nakamura.'

Filipo krias, 'Sed tio ne eblas. Mi estas Filipo Nakamura!'

La viro diras, 'Jes, vi estas Filipo Nakamura. Sed ankaŭ mi estas Filipo Nakamura. Ni estas Filipo Nakamura. Mi estas vi. Mi venas el la jaro 2012 (du mil dek du).'

Filipo svenas."

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-19 14:23:16

Jev, mi dankas vin.

Do. Mi vidas gitaron sur la maldekstran bildon. Ĉu oni gluus reklamon por Muzaiko.info sur la gitaro? okulumo.gif

efilzeo (Montri la profilon) 2012-oktobro-19 16:29:08

Bone bone, vivu Esperanto!

tomasdeaquino (Montri la profilon) 2012-oktobro-19 16:46:30

Bonan laboron, amiko, poste, ni estas ankoraŭ en la fazo de studentoj estas avida por lerni kaj studi kun la nova materialo, ĝis revido.

Tjeri (Montri la profilon) 2012-oktobro-20 07:34:44

En 1982 junuloj tre tre malofte havis komputilon en sia ĉambro.... ili estis multekostaj.

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-20 09:07:20

Tjeri:En 1982 junuloj tre tre malofte havis komputilon en sia ĉambro.... ili estis multekostaj.
Ĉu eble? En la kurso la jaro aŭtomate iĝus laŭ la aktuala UTC kio la komputilo de uzanto 'vivas'. Se oni realigus tiel. Tiam la kurso daŭre ekzamenas: ĉu la kurso kontraŭas la aktualan 'spiriton de tempo'(Zeitgeist)? Kaj uzantoj de la kurso tre rapide surpezos sin ĉe Lernu retpaĝo.

erinja (Montri la profilon) 2012-oktobro-21 02:33:04

Tjeri:En 1982 junuloj tre tre malofte havis komputilon en sia ĉambro.... ili estis multekostaj.
Ili estis multekostaj, sed povus esti ke la familio de Filipo estas riĉa.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-oktobro-21 03:38:23

Forigite

Dominique (Montri la profilon) 2012-oktobro-21 06:32:02

spreecamper:
Tjeri:En 1982 junuloj tre tre malofte havis komputilon en sia ĉambro.... ili estis multekostaj.
Ĉu eble? En la kurso la jaro aŭtomate iĝus laŭ la aktuala UTC kio la komputilo de uzanto 'vivas'. Se oni realigus tiel. Tiam la kurso daŭre ekzamenas: ĉu la kurso kontraŭas la aktualan 'spiriton de tempo'(Zeitgeist)? Kaj uzantoj de la kurso tre rapide surpezos sin ĉe Lernu retpaĝo.
Jam en 1982, la komputilo VIC-20 estis sufiĉe disvastigita, kaj ne kostis tiom. Tamen, la komputilo en la bildo de la kurso certe aspektas pli moderne.

lagtendisto (Montri la profilon) 2012-oktobro-21 08:34:29

Dominique:Jam en 1982, la komputilo VIC-20 estis sufiĉe disvastigita, kaj ne kostis tiom. Tamen, la komputilo en la bildo de la kurso certe aspektas pli moderne
Do, tioj teĥnikaj detaloj ne ĝenas min tre multe. Signifas: Tioj teĥnikaj detalaj ne tiel altĝenas min tiel por detruu mian motivon por plulaboru la kurso(1). Se dum ote(Solange) oni ne eniĝus iuj de lingvopolitikaj propagandoj aŭ stereotipoj de sekso. Tiam por mi estas en ordo. Espere la Lernu-kurso enhavos la 'viglecon', kion oni trovus ĉe renkontiĝoj de KEF, JES kaj FESTO. Ŝajnas la nova kurso ankaŭ provos montri iel de 'kariero de esperantisto'. Espere oni lasus ĉiaj de politikaj simboloj (ekz. flago) ekstere la kurso. Pri tio mi ankaŭ ne enlistiĝis la IJK en la listo de plej mojosaj renkontiĝoj de Eo detale KEF, JES, FESTO kaj SES. okulumo.gif

(1) Bonvolu kontroli. Ĉu mi tradukis korekte? "Damit will ich darauf hinweisen/Soll sagen: Diese technischen Details ärgern mich jetzt nicht so stark, daß sie meine Motivation zerstören würden diesen Lernkurs weiter durchzuarbeiten."

Reen al la supro