Al la enhavo

Pri hipotezaj sxangxoj en esperanto

de troyshadow, 2013-januaro-22

Mesaĝoj: 114

Lingvo: Esperanto

jozefo_22 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-14 07:12:17

Saluton gesamideanoj... Nu rilate al ĉi fadeno unue mi devas diri ke por mi la esperanta lingvo estas preskaŭ perfekta. Tio estas, iu ajn esperanto-parolanto povas per ĝi esprimi ĉiu ajn ideo, informo aŭ sento... Mi nur uzigus la prepozicion "na"....

ĉevino (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-15 00:19:03

Se vi ne volas ŝanĝojn ĉar "esperanto estas preskaŭ perfekta", kial la prepozicio na, kaj kiel ĝi uzatas?

raffadalbo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-29 17:57:11

Laŭ mi, Esperanto en la estonteco bezonos ŝanĝojn, sed nun estas tro frue.

Multaj Esperantistoj ŝatus kelkajn ŝanĝojn, sed ĉiu proponas malsamajn ŝanĝojn. Do, la rezulto ne estus plibonigo, sed nur konfuzo. Kaj Esperanto iĝus pli malfacile lernebla kaj pli malfacile uzebla. Tio estus granda malbono.

Tamen, diskuti pri ŝanĝoj sen vere ŝanĝi estas alia afero, kaj iomete utilas.

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-05 09:44:53

saluton, hahaha, eble mi jam konas vin ĉevino,
mi gratulas vin ĉevino pro konkreta detala ilustrita reformpropono.

mi ŝatas la simpligon de verba sistemo,
kaj la proponitan alfabeton,
kaj ankaŭ ŝatus simpligon de la noma sistemo.

ĉu vi havas ian ideon simpligi nomsistemon?
kunkreige aŭ interkreige via
amigueo

PS kio pri "q"? kio pri "kioma --> kiesma"?

RESUMOkajKOMENTOJ:
Resumo de Reformita Esperanto (RE)
kaj>e
bonan tagon --> bona tago
ĵ>j ĝ>dj ŝ>sh ĉ>ch ŭ>w j>y ĥ>x
-aŭ>-e
kiel>kie, kie>kien
mi/ci/li/shi/dji/ni/oni/vi/ili/si
i as is os --> -i, u us --> -u, aointa --> -anta, aoita --> -ita

Resumo de Reformita Esperanto (RE) < komento, propono, dubo >
kaj>e < aŭ>o >
bonan tagon --> bona tago
ĵ>j ĝ>dj ŝ>sh ĉ>ch ŭ>w j>y ĥ>x
-aŭ>-e < (mal)granda --> malaŭgranda >
kiel>kie, kie>kien < kipor, kiper, kikun... >
mi/ci/li/shi/dji/ni/oni/vi/ili/si < ŝli? la (ĝi+ili)? ŝi>in/li>iĉ? iŝi? niĉ/nin? >
i as is os --> -i, u us --> -u, aointa --> -anta, aoita --> -ita < esti vidita --> vidit >

ĉevino (Montri la profilon) 2014-oktobro-05 16:37:08

Mi ne komprenis kion ci signifigas per "nomsistemo"...

La enkonduko de q estus malutila krom se por anstataŭi alian literon, kian ekzemple x...

Kiesma anstataŭ kioma... Kial ? Kioma esta adjektiva formo de kiom... Kio pri "kiesm" ?

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-06 19:38:49

nom-finaĵ-sistemo:
-----
propono:
-o -oy --> o,
-a -ay --> a

kiesm:
-----
"panvendejvice, pliesmaj atendas pli da tempo ol malpliesmaj,
fakte, la unuesma atendas nul tempon".
"se vi ne hastas, vi aliros troesme"
"kiesmas vi? mi triesmas"

"kiom da aŭ kioma pano? du kiloj"

"kiomo (= kvanto) gravas pri mono pli ol kieco (= kvalito) kaj kieso. konkurence, kiesmo aŭ, pli ĝuste, malplejesmo gravas"

"do, pri mono gravas omo ol eco"

q
---
dj --> q "qihada qardeno"

PS ankoraŭ mi ne bone komprenas la verb-finaĵon -u en RE.

ĉevino:"nom-sistemo"? kiesm? q?

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-06 19:47:28

rimarku:
grava propono aldono al REa verb-finaĵ-sistemo:

esti vidita --> vidit

ridulo.gif

ĉevino (Montri la profilon) 2014-oktobro-06 20:01:06

amigueo:rimarku:
grava propono aldono al REa verb-finaĵ-sistemo:

esti vidita --> vidit

ridulo.gif
En RE:

1- esti/as/os/is = esti , vidita = vidita kaj "esti vidita" esti same... (oni povi diri anke "viditi"!)

2- estu = estu: "vi viditu" (= vi estu vidita, videbla, vi vidiĝu...)

-i esti por reala tempo e -u por nereala, tio esti nepre por eviti konfuzoj:

Ci veni (fakto, konstato)/ Ci venu (ordono, konsilo...)

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-oktobro-07 03:08:16

La nuntempa Esperanta sistemo stabilas kaj tio bonas. Per la esploroj de novuloj ĝi pliboniĝos same kiel la surda lingvo en Nikaraguo. Ne estas bazaj ŝanĝoj okurontaj sed perfetigoj de la jam ekzistantaj sistemoj kioj gravos. Mi tute akceptas la grundformon de nia lingvo kaj mi emegas lerni pri progresoj uzintaj la jam ekzistantaj formoj. Certe la lingvo gajnos forton kaj transiros la nuntempajn limojn. Por tio ni bezonas novajn poetojn, verkistojn, pensulojn, filozofojn.... Ili ja venos. Estas juna lingvo kun onta fortego.
Mi estas la studento de niaj idoj. Ni transiros la limojn de la nuntempa homa lingvaro! Ni malkovros esprimojn nuntempe maleblaj en ekizstantaj lingvoj! Tio estas la desfio de Esperanto - esti pli ol la jam estanta.
Tiuj kiuj volas ŝanĝojn, serĉu ilin supren, ne demalsupre. Esploru, serĉu, probu!
Tial ni bezonas formojn kioj nun ŝajnas esti superfluaj - ni plenigos ilin je senso kaj definoj. Ni estas pioniroj en nova lingvio, malkovrota, malkovrenda, malkovrinda de aliaj homoj.
Ni diros tion, kion oni neniam diris antaŭe. Ni kuraĝos esprimi nin kiel neniam antaŭe. Ni flustros vortojn, ni susuros vortojn, mi kriegos vortojn kaj la mondo haltos por aŭskulti! KIO! kio? Ja kio estas tio? je niaj dioj, kion vi diras? Kiel ni traduki tion nialingven?

amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-08 14:39:05

robbkvasnak:"Kiel ni traduki tion nialingven?"
la du kampoj de progreso estas tradukado kaj indiĝena kreado. miaopinie, esperanto devus esti kamaleoneska por akrobate imiti la resursojn de tre diversaj lingvoj, kaj samtempe vaste liberige indiĝena, por permesi kreon penson komunikon esprimon sen bremso de nacilingvaj prestiĝaj modeloj. la tria celo? lernfacilo! kiel iĝu esperanto pli lernfacila? la kvara celo? utilo! ekz: vere kompreni aktualaĵojn, amikumi tutmonde, senpaga altnivela edukado diversfaka, potenca solidara reto ktp.

Reen al la supro