Al la enhavo

Tajpado en Esperanto per Android

de erinja, 2013-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 110

Lingvo: Esperanto

erinja (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 18:47:31

Mi lastatempe aĉetis la novan Nexus 7, kaj mi scivolas ĉu iu povas doni ian bonan konsilon pri tajpado en Esperanto per Androjdo. Laŭ mia kompreno estas ia e-klavaro kiu jam troviĝas en Androjdo, sed mi ne sukcesis trovi ĝin - ĉu povus esti tio, ke mi instalis Swype, kaj ke Swype funkcias nur per anglalingva klavaro? Aŭ eble mi simple ne rigardis en la ĝusta loko?

Urho (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 19:51:34

erinja:Mi lastatempe aĉetis la novan Nexus 7, kaj mi scivolas ĉu iu povas doni ian bonan konsilon pri tajpado en Esperanto per Androjdo. Laŭ mia kompreno estas ia e-klavaro kiu jam troviĝas en Androjdo, sed mi ne sukcesis trovi ĝin – –
Jes, vi pravas! En la operaciumo Android 4.2— kaj en Nexus 7 ekzistas vera Esperanto-klavaro. La klavaro estas jena:Vi devas iri al Agordoj de Nexus 7 kaj plu al Lingvo kaj…, kaj elekti ĉe Google-klavaro Esperanton kiel unu lingvo de la klavaro.

marcuscf (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-08 19:55:07

Kvankam mi ne povas klarigi la vojon paŝon post paŝo (ĉar mi ne havas egalan aparaton), mi klopodos klarigi kelkajn aferojn:

Oni povas havi plurajn klavarojn en Android, kaj ĉiu el ili povas subteni plurajn lingvojn.

Ekzemplo: baza Android-a klavaro, kiu subtenas dekojn da lingvoj (inkluzive Esperanton); plus aldona klavaro (instalita en la fabriko aŭ de la uzanto), kiu subtenas nur la anglan kaj hispanan.

Oni ŝanĝas de unu klavaro al alia per longa premo sur la tekstokampo (aperos menuo). Oni ŝanĝas la lingvon per speciala klavo sur la klavaro mem (ĝenerale).

Malgraŭ ke la baza Android-a klavaro subtenas dekojn da lingvoj, nur kelkaj el tiuj lingvoj estas aktivaj dekomence. Vi bezonos aktivigi la lingvojn kiujn vi volas. Tion oni povas fari en la ekrano de ĝeneralaj agordoj. Probable ekzistos tie menuero nomata "Regiono kaj teksto" aŭ io simila. Tie vi trovos la agordeblecojn de ĉiuj viaj klavaroj.

Urho (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-09 06:34:14

Urho:Jes, vi pravas! En la operaciumo Android 4.2— kaj en Nexus 7 ekzistas vera Esperanto-klavaro. La klavaro estas jena:Vi devas iri al Agordoj de Nexus 7 kaj plu al Lingvo kaj…, kaj elekti ĉe Google-klavaro Esperanton kiel unu lingvo de la klavaro.
Krome, vi povas elekti klavaron "Ne lingvo (QWERTY)" (ekde la operaciumo Android 4.1), per kiu vi povas tajpi ekzemple la ĉapelitajn literojn de Esperanto kaj aliajn alilingvajn literojn. ridulo.gif

erinja (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-14 14:42:25

Grandan dankon al ĉiuj pro via helpo! Mia problemo estis ke mi ne sciis pri tiu ekrano pri agordoj, kie oni elektas la diversajn lingvojn por la Google-klavaro. Dankon!

akueck (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-14 19:00:50

Urho:
erinja:Mi lastatempe aĉetis la novan Nexus 7, kaj mi scivolas ĉu iu povas doni ian bonan konsilon pri tajpado en Esperanto per Androjdo. Laŭ mia kompreno estas ia e-klavaro kiu jam troviĝas en Androjdo, sed mi ne sukcesis trovi ĝin – –
Jes, vi pravas! En la operaciumo Android 4.2— kaj en Nexus 7 ekzistas vera Esperanto-klavaro. La klavaro estas jena:
En tiea komento de kallekn de 2012-09-03 11:08 estas interesa atentigo pri la aplikajho MultiLing. Ghin mi instalis kaj funkciigis en mia smartfono Samsung GT-S5301 (operaciumo: Androido versio 4.0.4). MultiLing*) estas tre utila klavaro, ne nur por la tajpado de kromsignaj literoj de diversaj lingvoj inkluzive Esperanton, sed ankau pro aliaj funkcioj. Ordinare en Esperanto mi uzas la Fundamentan anstatauan skribsistemon (ch, gh, hh, jh, sh, sh, u), sed ekzemple en Vikipedio mi praktike devas ofte uzi la supersignan skribsistemon.
*) En la klavarfasono de kelkaj lingvoj oni ne vidas tuj chiujn kromsignajn literojn. Mi bezonis iom da tempo por eltrovi, ke ili aperas post longa premado de la baza litero.

Amike

Andreas

Urho (Montri la profilon) 2013-novembro-26 06:52:28

En Nexus-poŝtelefonoj (kaj -tabulkomputiloj) de Guglo ekzistas nun operaciumo Android 4.4 (KitKat), kaj kompreneble Esperanto-klavaro.

Lakiro (Montri la profilon) 2013-novembro-26 11:15:03

Mi uzas klavaron QWERTY, kie post longa klako sur la klavon aperas submenuo kun ĉapelitaj literoj.
Ĝi estas la plej oportuna klavaro!

kaŝperanto (Montri la profilon) 2013-novembro-26 14:28:30

Mi alte rekomendas la "MessageEase" klavaron. Ĝi subtenas multajn lingvojn, kaj oni povas fari ĉapelitan literojn kombinante (ekz, tajpante 'c' kaj '^' ), aŭ aldonante ilin en klavaron mem.

Ankaŭ, MessageEase estas tre rapidema. Oni facile povas tajpi, sen prognozoj, po 50 vortoj en minuto. Sed multo estas lernenda, kiam komparita kun QWERTY. Sed, je mia opinio, ĝi estas multe pli uzebla (kaj uzinda) kun tuŝ-ekranoj.

Urho (Montri la profilon) 2014-septembro-16 13:07:37

Urho:En Nexus-poŝtelefonoj (kaj -tabulkomputiloj) de Guglo ekzistas nun operaciumo Android 4.4 (KitKat), kaj kompreneble Esperanto-klavaro.
Nun, vi povas aĉeti malmultekostan "Android One" -poŝtelefonon, en kiu ekzistas vera Android-operaciumo de Google, kaj do Google-klavaro. Bonvolu legi blogaĵon de Android ĉe Google+ la 15-an de Septembro!

Reen al la supro