Al la enhavo

"Trovi" por esprimi opinion

de guyjohnston, 2007-novembro-15

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-15 23:01:21

Frankouche:Mie, mi preferas uzi "opinii, pensi..." anstataŭ "trovi" ĉar mi pensas ke en aliaj lingvoj, la verbo "trovi" povus nur signifi "trovi objekton" kaj ne esprimi pensojn.
Eble, sed mi povas konfirmi vin, ke esperanto akceptas ambaŭ uzojn. Vi sentu libera decidi laŭplaĉe, sed konsciu pri tio kion esperanto permesas ridulo.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2007-novembro-15 23:27:34

Eviti iodiomoj el mialingvo, jen la eo kiu mi ŝatas :

- Mi trovas ke vi devus serĉi ĉi-tie kaj vi certe trovos, ĉu vi ne trovas ? rido.gif

Ja hororas rideto.gif

awake (Montri la profilon) 2007-novembro-18 12:24:58

Mi ankaŭ konsentas, ke tio estas ĝusta. Oni fakte diras, ke
mi trovis la aŭton esti bela, sed la vorto "esti" estas forlasita. Tamen, mi ankaŭ konsentas, ke tio estas iom idioma. Verŝajne, estas pli bona uzi alian esprimon.

guyjohnston:Saluton, kiam oni uzas la vorton "trovi" por esprimi opinion, ĉu estas korekte diri ekzemple, "mi trovis la aŭton bela" por signifi "mi opiniis ke la aŭto estis bela", anstataŭ "mi trovis la aŭton belan", kiu signifus "mi trovis la aŭton kiu estis bela"?

oczykota (Montri la profilon) 2007-decembro-11 22:32:57

Mi pensas ke oni povas skribi/paroli tiel por ke ne uzas idiotismojn kaj mallongigojn el sia lingvo ĉar en aliaj lingvoj eblas ne esti tiel idiotismoj sed eĉ signifi ion alian!
Do, "trovi" signifas "trovi objektojn" kaj ĉiuj komprenas.
Ju pli vorto havas aliajn signifojn des pli malfacila lingvo estas por kompreni.

Kaj se estas ebleco por ke paroli en direkta maniero. Oni devas tiel paroli.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-11 22:40:48

oczykota:Kaj se estas ebleco por ke paroli en direkta maniero. Oni devas tiel paroli.
Ĉu vi trovas la vorton "troviĝi" komprenebla?

oczykota (Montri la profilon) 2007-decembro-12 22:58:54

Terurĉjo:Ĉu vi trovas la vorton "troviĝi" komprenebla?
Ĉu Vi demandis, ĉu/kiel mi kompreneblas la vorton "troviĝi" ?
se jes, do:
"troviĝi" signifas ke io povas trovi ekz.:
pomo troviĝas sur la arbo. = pomo estas sur arbo se vi volus trovi ĝin.

eb.eric (Montri la profilon) 2007-decembro-13 03:45:59

La tria difino de "trovi" en la reta-vortaro respondas al via demando.
3.
Opinii ion aŭ iun tia: trovi la frukton bongusta; mi trovas la ideon ĝusta; ĉio alia ... estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj – se ili trovas tion ĉi utila ... – povas rigardadi kiel modela [4]. li trovis ŝin bela; mi trovas superflue tie ĉi paroli detale pri tio; mi trovis necesa doni la sekvantajn klarigojn; oni trovas ebla kion oni deziras. VD:juĝi , taksi
http://www.reta-vortaro.de/revo/

Ĉu la reta-vortaro estas fidinta?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-13 10:48:41

oczykota:
Terurĉjo:Ĉu vi trovas la vorton "troviĝi" komprenebla?
Ĉu Vi demandis, ĉu/kiel mi kompreneblas la vorton "troviĝi" ?
se jes, do:
"troviĝi" signifas ke io povas trovi ekz.:
pomo troviĝas sur la arbo. = pomo estas sur arbo se vi volus trovi ĝin.
Sed se vi ne volus trovi la pomon sur la arbo, ĉu la pomo ne troviĝas sur la arbo?

Loko de la pomo ne dependas de via volo aŭ deziro, krom se vi estas sorĉisto aŭ subjektiva idealisto.

Frankouche (Montri la profilon) 2007-decembro-13 20:14:56

Mi ŝatas tiun verban formon per iĝi, eĉ se ne ŝajnus tre "korekta" (vidu la fadeno "demandiĝas aŭ demandas min").

Mi komprenas : la pomo troviĝas (trovas sin) sur la arbo = la pomo estas sur la arbo.

En la franca, la verbo "trovi sin" povas signifi "esti tie" kaj "esti trovonta":
- Kie troviĝas tion? (senco de trovi ion)
- Mi troviĝas hejme (mi trovas min(!) hejme) (senco de esti ie)

Tial mi ne ŝatas tiun ambaŭasencan verbon "trovi". Mie, ĝi uzendiĝus por la senco de "serĉi kaj trovi".

mnlg (Montri la profilon) 2007-decembro-13 20:26:06

Frankouche:Mi komprenas : la pomo troviĝas (trovas sin) sur la arbo = la pomo estas sur la arbo.
Atentu: "troviĝi" ne signifas "trovi sin". Pli facilas doni ekzemplo kun lavi. Oni laviĝas kiam oni fariĝas lavita. Tiu lavas sin kiu la agon mem faras.

Reen al la supro