본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Duonfrazo Ludo

글쓴이: cFlat7, 2014년 1월 8일

글: 2577

언어: Esperanto

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 2일 오후 8:42:04

Origine mi havis defiegon kontribui, sed mi strebis kaj daŭre kontribuis.

Duaŭre kontribuis

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 2일 오후 9:14:55

Daŭru vian kontribuadon, ĉar certe estas bonega ago, via pacema sinteno kvietigas alian.

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 2일 오후 9:37:35

Ankaŭ viaj ĝentilaj komunikaĵoj certe plibonigas nian forumon.

forumo

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 2일 오후 9:42:12

Forumo estas lernejo por mi, kiu estas eterna komencanto.

komencanto

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 3일 오후 9:54:46

Komencantojn ni devas helpi kaj instigi.

instigi

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 4일 오후 3:26:44

Instigi, Laŭ Zamenhof: --- semu kaj semu kostante. Mi pensas, ke mi devas marŝi antaŭen laŭ bono, kaj la bono faros al mi grandan bonon.

bono(n)

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 5일 오전 4:24:56

Boneco, mi pensas, estas ĉiam preferinda ol neboneco.

neboneco

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 5일 오전 11:16:00

Ne bona ago, kiel iriteco estas pikilo enigita en la kernon de la emocio, kiu devas esti eltirita.

eltirita

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 5일 오후 4:44:56

Eltirita estis la tranĉilo kiam li finis ĉizi la rostan kokinon ĉe la festa tablo.

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 5일 오후 7:44:16

Tiamaniere, ke en la sekvonta tago mi povos daŭrigi tion, kion mi interrompis en la antaŭa tago.

다시 위로