본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Duonfrazo Ludo

글쓴이: cFlat7, 2014년 1월 8일

글: 2577

언어: Esperanto

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 6일 오전 4:27:16

Tago post tago ni vivas kaj esperas por pli multe da paco en la mondo.

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 6일 오후 12:37:16

La mondo estas danĝera loko por vivi, certe ni ne solvos ĉiujn problemojn de ĝi, sed ni povas kaj devas kontribui por mildigi nian propran angoron.

vincas (프로필 보기) 2020년 1월 6일 오후 1:44:34

Angorojn mi spektas nun lango.gif

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 6일 오후 5:02:23

Nun vi devas plori, ne nur vi, sed ankaŭ via bovino. ridulo.gif

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 7일 오전 4:08:06

Bovino provizas lakton, eble malvolonte.

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 7일 오후 12:25:00

Malvolonte aŭ ne, ni sklaviĝas al tio, kion ni posedas portempe, poste venas la sufero, kiam nia posedaĵo transiros al aliaj manoj. Tio ankaŭ okazas kun la lakto, kiu estas bovina posedaĵo.

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 9일 오전 3:05:40

Posedaĵo de mi estas tre erodita arĝenta monero.

Moneroj de Brazilo ...

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 9일 오후 12:42:22

Moneroj de Brazilo ne multe valoras, cetere, monero estas taŭga por monrestaĵo, valuto estas alia afero; la valuto de Kanado estas la kanada dolaro. 1 kanada dolaro = 3,11 realoj. Realo estas la voluto de Brazilo. Se ne estas tion, kion vi volas diri bv. pardoni min.

pardonu min

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 1월 10일 오전 4:07:23

"Pardonu min" ne necesas ĉar mi nur komencis frazon laŭ la reguloj. ridulo.gif

La reguloj de ŝako ...

Vinisus (프로필 보기) 2020년 1월 10일 오후 12:17:26

La reguloj de ŝako ne estas komplikaj. en unu horo jam estas sufiĉe por ke oni konu, kiel li aŭ ŝi devas ludi, sed venki la maĉon estas alia afero.

다시 위로