본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Duonfrazo Ludo

글쓴이: cFlat7, 2014년 1월 8일

글: 2577

언어: Esperanto

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 2월 23일 오전 2:04:08

Ili havis du flugilojn, du kruojn, unu bekon, du okulojn, du orelojn, kaj multajn plumojn.

Plumo ankaŭ ...

Vinisus (프로필 보기) 2020년 2월 23일 오후 3:32:29

Plumo ankaŭ estas skribilo, ĉar dum pratempo oni prenis birdan plumon kaj trempis ĝin en inkon por skribi, tial hodiaŭ oni kutimas diri: El la plumo de famaj verkistoj ni legas majstroverkojn.

majstroverkojn

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 2월 24일 오전 3:03:43

Majstroverkojn mi ŝatas legi ... eble mi aŭ vi povos iam verki tian, ĉu?

Ĉu ...

Vinisus (프로필 보기) 2020년 2월 24일 오후 12:43:28

Ĉu mi? Certe ne, ĉar mi estas eterna komencanto, kaj por verki oni bezonas inspiron kaj kompetentecon, ankaŭ por traduki, cetere, laŭ mi la arto pri tradukado ne malpli estas laŭdinda. Imagu la grandon penegon de Zamenhof por traduki la tutan Malnovan Testamenton.

Malnova Testamento...

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 2월 25일 오전 4:49:15

Malnova Testamento (la Torao), mi fakte tradukis el la hebrea en la Esperanton. La tradukaĵo estas pli proksima al la hebrea ol la Zamenhofa tradukaĵo. Mi komencis en 2015 kaj tradukis unu verson ĉiutage kaj mi nun atingis Genizan ĉapitron 42an.

[Jen:

https://bit.ly/2TaazSI

]

Vinisus (프로필 보기) 2020년 2월 25일 오후 1:06:09

Jen: Ĉu vi nomas la unuan libron "Genizo" aŭ estas tajpa eraro. En la 7a ĉapitro troviĝas la jeno:"Ĉiu mortigonto de Kajino "sepople" ricevos vengon Ĉu vi volas diri? --sepoble ricevos venĝon.

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 2월 26일 오전 3:24:30

Venĝo mi ne intencas... jes, Genezo estas maleraro; dankon pro la korkektoj.

Korektoj estas ...

Vinisus (프로필 보기) 2020년 2월 26일 오후 12:48:25

Korektoj estas necesaj, ĉar ni estas homoj, kaj homoj estas eraremaj, pro tio mi faru kiom estas al mi eble, ne atendante aplaŭdojn nek timante fajfadojn.

Timante fajfadojn...

aofnoy5523 (프로필 보기) 2020년 2월 27일 오전 1:47:01

cFlat7 (프로필 보기) 2020년 2월 27일 오전 2:39:59

Timante fajfadojn estas afero, kiu plejparte inaj uloj spertas.

Oni spertas embaraso kiam ...

다시 위로