글: 7
언어: Esperanto
horsto (프로필 보기) 2007년 12월 5일 오후 4:49:47
Jasminka:Ĉu ĉe vi bone montriĝas ĉapelitaj literoj en tagovortoj? Unu uzanto plendis, ke li ne bone vidas ilin, sed ĉe mi kaj aliaj teamanoj ĉio bonas. Ĉu vi spertas la saman problemon?Mia retpoŝta programo (kmail) montras malplenan kvadraton anstataŭ ĉapelitan literon. Sed se mi kopias la tekston de la tagovorto en la kampon por nova mesaĝo ĉi tie kaj klakas la butonon 'antaŭmontri' ĉio estas en ordo.
homojKunHomoj (프로필 보기) 2007년 12월 7일 오후 9:27:38
Tio estas Problemo de Via uzata Litertipo, horsto. Eble Vi uzas Litertipon kia «Times New Roman» aŭ «Courier New» en la Antaŭrigardo kaj ian alian en la Retpoŝtrigardo, kiu ne subtenas la Ĉapelitliterojn. Do, ŝanĝu tiun Litertipon, se Vi povas (bedaŭrinde mi ne scias kiel tio faritas, ĉar mi uzas «Tondrobirdon») al iu Litertipo, kiu subtenas unikodajn Literojn.
Se io malklaras la Vi, mesaĝu min! Mi ankaŭ povas klarigi al Vi ĉi tiun germanlingve
Se io malklaras la Vi, mesaĝu min! Mi ankaŭ povas klarigi al Vi ĉi tiun germanlingve
Terurĉjo
- 글: 3776
Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 1월 17일 오후 5:06:47

Jasminka, vi ne bezonas anstataŭigi vian ĉarmegan vizaĝeton per ne malpli bela desegnaĵo. Prefere ni vidus vin en la prezent-bildo, ĉu ne?
