글: 5
언어: Esperanto
civitano de la tero (프로필 보기) 2007년 12월 30일 오후 4:12:04
Plie, indas ke la ordo de la nomoj ne estu la alfabeto sed laŭ aktiveco de la uzantoj.
Dankegon kaj ĉion bonan
Oded Gilad (Civitano de la tero)
Rao (프로필 보기) 2007년 12월 30일 오후 4:37:36

Krome, mi pensas, ke estus pli interese aperigi sur la ĉefa paĝo nur la nomojn de la minimume aktivaj uzantoj, aŭ limigitan kvanton da nomoj laŭ ordo de lasta ensaluto. En ambaŭ kazoj, estus bone havi ligilon al alia paĝo en kiu aperu ĉiuj nomoj.
Estus bone ankaŭ, ke nomoj de amikoj aperu grase (aŭ iel alie emfaze).
airpath (프로필 보기) 2007년 12월 30일 오후 4:47:58
novatago (프로필 보기) 2007년 12월 31일 오전 9:00:49
civitano de la tero:... La problemo estas ke la ligiloj estas ruĝ-koloraj - koloro kiu signifas en la reto "Malbona ligilo" (ekzemple en vikipedio). Tio estas tre malaloga koloro tial, ...Saluton! Mi apogas la proponon. Laŭ mi ne gravegas tiun aferon sed estas vera ke la ruĝa elstaras tro kaj rompas la koloran harmonion de tiu ĉi paĝo. Tial vikipedio uzas la ruĝan por signi la malekzistantajn artikolojn.
Plie, indas ke la ordo de la nomoj ne estu la alfabeto sed laŭ aktiveco de la uzantoj.
...
Ankaŭ mi apogas la proponon pri montri nur aktivajn uzantojn. Aŭ almenaŭ montri la uzantoj, kiuj vizitis la paĝaron iam dum la lastaj ses monatoj.
Ĝis, Novatago.