Al la enhavo

Esti Esperantisto - kion ĝi signifas?

de tomasoavro, 2008-januaro-05

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-januaro-22 00:59:46

Kara Rodrigoo, certe ŝajnas al vi ke "Zamĉjo" pensis kiel vi nun, sed mi opinias ke dirante/skribante kiel supre citite vi fakte nenion sciis pri lia pensmaniero. Ja li estis tiel plena utopisto, ke eĉ li cerbumis je universala religio - hodiaŭ ĉiu dirus pri ĝi: frenezaĵo! Ne, li ne traktis sian "infanon" nur kiel lingvo. Eble post legado "Vivo de Zamenhof" vi diros pri tiu homo anstataŭ moke "Zamĉjo": sinjoro Ludoviko... - Kiu scias?
Mi ne scias ĉu li pensis tiel kiel mi, ĉu vi scias? Do, Z. ja estis utopiulo, kontraŭe li ne kreus tian fremdan lingvon kiun ni nun parolas. Sed, krome la utopio, Zamenhof ankaŭ estis reala kaj li laboris por plibonigi la lingvon. Li povus krei fuŝan lingvon kaj nur laboris je la parolado pri kial ni bezonas INTERnacia lingvo. Ne, li klopodis por kreigi la plej bonan.
Anstataŭ legi librojn pri Zamĉjo, legu liajn vortojn. Legu la fundamenton kaj vi rimarkos ke krome tia idealistemulo kiun vi ŝatas, li ankaŭ estis logikema kaj li sciis (kaj diras) ke malgraŭ la idealismo ni devas uzi la lingvon, igi ĝin utila lingvo. Tiam, la esperantistoj estis tro finvenkista kaj Kabe kabeis.
Eĉ post legado de aliaulaj vortoj pri li, mi daŭros nomante lin de Zamĉjo, ĉar "Sinjoro" ŝajnas al mi ke li estas ia dio, ne la proksima ulo kiu kreis lingvon por ke ĝi proksimigu personojn.rideto.gif

Sammondane,
Ĥod

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-januaro-22 05:57:58

Ne la lingvo estas utopia sed ideoj koneksaj kun ĝi. Ĉu ŝajnas al vi ke nura Zamenhofa ideo estis finvenkismo? shoko.gif

Babusxka (Montri la profilon) 2008-januaro-22 20:32:56

mi daŭros nomante lin de Zamĉjo, ĉar "Sinjoro" ŝajnas al mi ke li estas ia dio
Rodrigoo, ĉu vi estas religia fanatiko? - ĝi sonas tiel. Forumanto tomasoavro ne skribis "sinjoro" kun granda "S" do vi aliformigis sencon. Se konsciante - kial?
Mi iam estis instruistino de E-o kaj mi povas diri ke neniam E-o estis nur la lingvo por mi. Sen tiu "pli" nia lingvo ne povus kompariĝi eĉ kun la mongola (mi konas ĝin iomete). Laŭ mi, la lingvo estas por bonaj homoj, helpantaj aliajn, ne pensantaj pri ĉi-mondo kiel: ĉi ĉio estas mia kaj mi rajtas ne zorgi pri tio. Simple kaj banale.
Ĝis.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-22 23:10:06

Nun mi preskaŭ entute ne komprenas, pri kio oni diskutas ĉi-fadene, jam alproksimiĝante reciprokajn insultojn.
Ne eblis Fina Venko dum la pasinta jarcento kaj ne eblos dum baldaŭaj jaroj.
Refoje mi volas ripeti rimarkindajn vortojn de Klod Piron: "Fakte, por multaj esperantistoj tute ne gravas, ĉu iam okazos vasta enkonduko de Esperanto aŭ ne. Ili simple ĝuas la lingvon kaj la mondan komunumon ĉirkaŭ ĝi, ekz korespondante, vojaĝante aŭ muzikante".
Tial trankviliĝu, pasiaj geknaboj (ankaŭ vi, estimata avino rido.gif ). Ĉu Esperanto plaĉas al vi, ĉu vi uzas ĝin?
Uzu ĝin laŭeble, laŭplaĉe, laŭbezone.
Mi certas, ke Majstro ŝatas tie, superĉiele, ke oni nomas lin Zamĉjo.

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-januaro-23 05:36:03

Simple ni ne nomigu pere de grandaj vortoj ion malgrandan - kvazaŭ ni ne konscius malfortecon de nia lingvo. Tie ĉi ne estas kongreso. Oni ne povas mensogi statistikojn - des pli si mem.

Claude Piron forpasis... Li havis forton por diri veron...

airpath (Montri la profilon) 2008-januaro-26 12:21:23

Do mi scias la esperantan abocon, la gramaron kaj la ĝustan sonaraĵon sed mi ne pensas ke mi estas esperantisto ĝis mi scias bongrandan numeron da vortojn. Mi scias multajn esperantvortojn ke uziĝas komune sed mi ofte trovas ke ekzistas novan parlgrupon ke mi ne scias.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-januaro-26 22:33:44

Kara Tomasoavro, mi ne daŭrigos ĉi tiun diskuton. Ni malsame opinias kaj ne estas diskutenda/diskutinda diskuto, ne por mi.

Mi estas unu el tiuj esperantistoj kiujn Piron menciis. Mi uzis, uzas kaj uzos la lingvon kiel ilo por la komunikado. Sed faru kion vi volas esperante, preĝu, kantu, dancu, verku, diskutu gramatikaĵon, ktp. La lingvo permesas ke ni eluzu ĝin.

Amike kaj sammondane,
Ĥod

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-januaro-27 11:18:59

Sed faru kion...
Laŭ via opinio nur vi mem faras ion esperante? Iaj homoj faras, la aliaj (nur) laŭdas sin. Ĉu vere Piron menciis fifierulojn kiel nova pozitiva forto en la Movado? Mi dubas.

Amike,
Tomaso Avro

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-januaro-28 11:38:22

Hahaha. Preĝadon en Esperanto mi lasas al vi. Laŭ via opinio nur vi mem faras ion esperante? Iaj homoj faras, la aliaj (nur) laŭdas sin. Ĉu vere Piron menciis fifierulojn kiel nova pozitiva forto en la Movado? Mi dubas. Bildeto en mia profilo estas nur mi kiel avatoro en Dua Vivo - bonvolu ne pritaksi infane aliajn homojn laŭ iliaj aspektoj, sinjoro mentoro. Eble tio estas via maniero por havi amikojn - certe ne mia.

Amike, Tomaso Avro
Ho ve! Ne miskomprenu min! Mi preferas pensi ke vi ne bone legis ol pensi ke vi klopodas por miskompreni min.senkulpa.gif

Ne, homo, mi ne volis diri ke nur mi faras ion esperante. Mi nur diris ke vi rajtas fari kion vi volas, tiel kiel mi ankaŭ rajtas fari kion mi volas.
Jes, mi estas fiulo! Dankon pro la laŭdo!rido.gif
Mi, laŭ mia vivprovaĵoj, rimarkis ke la fina venka parolado ne funkcias. Ne ĉi tie. Mi rimarkis ke kiam mi uzas esperanton la personoj pli interesiĝas. Sed bonvolu pardoni min por ne konseti kun vi.

Laboru por esperanto tiel kiel plej taŭgas por vi. (:

Sammondane,
Ĥod

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-januaro-28 21:16:43

Mi nur diris ke vi rajtas fari kion vi volas...
rido.gif Verdire, ĉiam mi sentis ke mi havas tiun rajton...

Juna fizikisto estis demandita kiujn famajn fizikistojn li konas.
- Nu, estas ni kelkaj.
[/b]

Neniam tro multe da pudoro, kara sammondano... Jes, simple laboru ni por la lingvo! sal.gif

Amike

PS. Fakte, ĉion oni scias: ESPERANTISTO

Reen al la supro