글: 114
언어: Esperanto
Zam_franca (프로필 보기) 2020년 3월 16일 오후 5:16:44
SEN7759:Kreu fotojn kaj bildojn kun surskribaĵoj en Esperanto!Pri tio jam mi pensis.
Kelkajn bildojn mi kreis; sed se iam mi afiŝigas iajn bildojn iu-reteje, ili certe perdiĝos en la vastegeco de la reto, kaj ne videblos. Plie, la bildoj kreitaj de mi ne estis tre belaj.
Vinisus
- 글: 20058
Vinisus (프로필 보기) 2020년 3월 16일 오후 7:09:17
SEN7759:Kreu fotojn kaj bildojn kun surskribaĵoj en Esperanto!Kiu garantias, ke se mi faros tion, la regantoj de la paĝaro ne forpelus min?

flanke (프로필 보기) 2020년 4월 26일 오전 6:31:36
UEA kaj AdE povas fari retejon oficialecan por ellerni Esperanton oportune,tie la retejo instruos ĉiom da gramatikoj de Esperanton kaj bazajn/necesajn radikojn al homoj(Ekz. la radikoj de ses unuaj grupoj de BRO).La enhavo(Ekz. la artikoloj) de la retejo povas esti el Ekzercaro de Fundamento de Esperanto,por ke certigu la lingvan oficialecon kaj pravecon.Kaj la (ret)ligilo de la retejo devus esti mallonga(Ekz.,ĝi povas esti lde.net,"lde" estas la mallongigo de "Lernado De Esperanto").Tiel,se iu volas lerni la Lingvon,aliaj Esperantistoj povas facile doni mallongan ligilon al li.Kaj li povos ellerni ĉiom da gramatikojn kaj bazajn/necesajn radikojn,kaj ekkompreni Esperanton per ĝi.
Kaj la retejo devas esti simpla kaj oni ne bezonas registri,same kiel Zagreba Metodo--Simplega retejo lerna,tamen ĝia lerna enhavo ne estas pleneca.
Aŭ almenaŭ,oni igas,ke en lernu! oni povas uzi nur la kursaron senregistre por oportuneco,same kiel Zagreba Metodo.Kaj en lernu! aldoni radikliston enhavantan la radikojn de ses unuaj grupoj de BRO.Tio perfektiĝos
saadaman09 (프로필 보기) 2020년 5월 10일 오후 5:18:56
SEN7759:La simpleco de Esperanto ne estas uzata sufiĉe. Simpla ideo.
1. Spertaj esperantistoj devos krei altkvalitan bazan lernolibron (< 100 paĝoj),
kiu havos fiksan optimuman aron da morfemoj
(ekzemple, https://lernu.net/forumo/temo/16776
Por facila komunikado en diversaj simplaj situacioj) kaj optimuman gramatikon (Analogo de la Unua Libro. Normo).
2. La lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE).
3. Oni tradukos la lernolibron en aliajn lingvojn, konsiderante la specifajn detalojn de chiu lingvo k metodikojn.
4. La lernolibro devos havi la liberan licencon (kaj devos havi dosierojn (pdf, txt)).
5. Chiuj esperantistoj vaste reklamos la lernolibron.
SEN7759 (프로필 보기) 2020년 6월 20일 오후 1:03:31