Al la enhavo

Rakontoj de Daniil Ĥarms

de Gricaj, 2015-septembro-11

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Gricaj (Montri la profilon) 2015-septembro-11 07:21:28

Daniil Ĥarms (1905-1942), rusa verkisto, verkis kaj por infanoj kaj por adoltoj. Lia verkoj por adoltoj estas ekzemplo de absurdo kaj nigra humuro. Mi komencis diletante traduki lian rakontaron "Okazoj". Tie estas 3 etaj rakontoj el 30.

Se vi volas korekti miajn erarojn aŭ pliboniĝi tiun tradukon, bonvolu komenti. Mi dankos por ĉia helpo.

Se vi legis ruse, vi povas legi la originalon tie:
http://www.lib.ru/HARMS/harms.txt_with-big-picture...

OKAZOJ

1. La blua kajero №10.

Vivis ruĝhara homo, kiu ne havis okulojn kaj orelojn. Li ne havis kaj harojn, do oni nomis ĝin ruĝhara konvencie.
Paroli li ne povis, ĉar li ne havis buŝon. Ankaŭ nazon li ne havis.
Li ne havis eĉ brakojn kaj gambojn. Kaj ventron li ne havis, kaj dorson li ne havis, kaj spinon li ne havis, kaj ian viscerojn li ne havis.
Neniom li havis! Do estis nekompreneble, pri kiu ni parolas.
Pli bone ni parolu pri li ne plu.

2. Okazoj.

Foje Orlov supersatiĝis je pistita pizo kaj mortis. Kaj Krilov, sciinte pri tio, ankaŭ mortis. Kaj Spiridonov mortis mem. Kaj edzino de Spiridonov falis de bufedo kaj ankaŭ mortis. Kaj infanoj de Spiridonov dronis en lago. Kaj avino de Spiridonov drinkiĝis kaj komencis vagabondi. Kaj Miĥajlov ĉesis kombi sin kaj malsanis je favo. Kaj Kruglov desegnis sinjorinon kun vipo kaj freneziĝis. Kaj Preĥlestov ricevis telegrafe kvarcent rublojn kaj ŝajnigi sin tiel grava, ke oni maldungis lin.
Bonaj homoj, kaj ne povas firmigi sin en la vivo.

3. La elfalataj maljunuloj.

Maljunulino pro troa scivoleco elfalis el fenestro, falis kaj mortrompiĝis.
El fenestro elŝoviĝis la alia maljunulino kaj komencis rigardi malsupren sur la mortrompiĝita, sed pro troa scivoleco ankaŭ elfalis el fenestro, falis kaj mortrompiĝis.
Post el fenestro elfalis la tria maljunulino, post la kvara, post la kvina.
Kiam elfalis la sesa maljunulino, al mi tedis rigardi ilin, kaj mi iris al la Malcevskij bazaro, kie, oni parolas, oni donacis al blindulo trikitan ŝalon.

Gricaj (Montri la profilon) 2015-septembro-14 08:56:19

4. Soneto.

Mirinda okazo okazis al mi: mi subite forgesis, kiu estas antaŭe - 7 aŭ 8.
Mi iris al najbaroj kaj demandis ilin, kion ili pensis pri tio.
Kia estis lia kaj mia miro, kiam ili subite eltrovis, ke ankaŭ ili ne povas rememori ordon de kalkulo. 1, 2, 3, 4, 5, kaj 6 memoras, sed plue forgesis.
Ni ĉiuj iris al la nutraĵvendejo, kiu estas ĉe angulo de la stratoj Znamenskaja kaj Bassejnaja, kaj demandis kasistinon pri nia perplekso. La kasistino malĝoje ridetis, elprenis el la buŝo malgrandan marteleton, kaj, iomete movinte la nazon, diris:
- Miaopinie, sep estas post ok en tiu okazo, kiu ok estas post sep.
Ni dankis la kasistinon kaj kun ĝojo elkuris el la vendejo. Sed tie, pripensante vortojn de la kasistino, ni denove malĝojiĝis, ĉar ŝia vortoj ŝajnis al ni senigitaj ja iu senco.
Kion ni povis fari? Ni iris al la Somera ĝardeno kaj kalkuladis arbon. Sed atinginte 6, ni haltis kaj interdisputis: laŭ opinio de iuj sekve estis 7, laŭ opinio de aliaj - 8.
Ni interdisputus tre daŭre, sed, feliĉe, ĉi tiam de benko falis iu infano kaj rompis ambaŭ sian makzelon. Tio distris nin de nia disputo.
Kaj poste ni disiris hejmen.

Тerurĉjo (Montri la profilon) 2015-septembro-14 17:43:38

kia feliĉo estas, ke dum miaj lerno-jaroj oni ne devigis min legi kaj studi tiujn ĉi sensencajn kaj enuajn arojn da vortoj de tute freneza aŭtoro.

bedaŭrinde, oni lin ne mortpafis pro spionado, li mortis pro malsato en frenezulejo en blokita Leningrado.

por mi sufiĉis lerni kaj legi brilajn verkojn de Tolstoj, Dostojevskij, Gogolj, Majakovskij, Blok, Ŝoloĥov, fratoj Strugackij, Efremov.

faust_twi (Montri la profilon) 2015-septembro-15 08:24:33

Тerurĉjo:bedaŭrinde, oni lin ne mortpafis pro spionado, li mortis pro malsato en frenezulejo en blokita Leningrado.
vatnikoj estas tre malsaĝaj

Gricaj (Montri la profilon) 2015-septembro-15 08:42:16

Mi petas ĉiun ne diskuti en ĉi tiu fadeno pri historio aŭ politiko. Tiun fadenon mi faris nur pro kelkaj absurdaj rakontoj.

faust_twi (Montri la profilon) 2015-septembro-15 08:45:02

Gricaj:Mi petas ĉiun ne diskuti en ĉi tiu fadeno pri historio aŭ politiko. Tiun fadenon mi faris nur pro kelkaj absurdaj rakontoj.
kaj tiuj rakontoj estas bonaj. dankon por traduko.

white knight (Montri la profilon) 2015-septembro-15 08:52:34

faust_twi:
Тerurĉjo:bedaŭrinde, oni lin ne mortpafis pro spionado, li mortis pro malsato en frenezulejo en blokita Leningrado.
vatnikoj estas tre malsaĝaj
Kio estas vatnikoj?

Gricaj (Montri la profilon) 2015-septembro-15 08:53:01

faust_twi: kaj tiuj rakontoj estas bonaj. dankon por traduko.
Dankon al vi. Mi intencas traduki ĉiujn tridek rakontojn.

Gricaj (Montri la profilon) 2015-septembro-15 09:11:56

white knight: Kio estas vatnikoj?
En la ruslingva parto de interreto tiu vorto estas ŝercnomo en politikaj disputoj. En Esperanto tiu vorto ne ekzistas ))

Gricaj (Montri la profilon) 2015-septembro-20 16:02:20

6. Optika iluzio.

Semen Semenoviĉ, surmetite okulvitrojn, rigardas pinon, kaj vidas: sur la pino sidas kampulo kaj montras al li la pugnon.
Semen Semenoviĉ, demetite la okulvitrojn, rigardas la pinon, kaj vidas, ke sur la pino neniu sidas.
Semen Semenoviĉ, surmetite la okulvitrojn, rigardas la pinon, kaj denove vidas, ke sur la pino sidas la kampulo kaj montras al li la pugnon.
Semen Semenoviĉ, demetite la okulvitrojn, denove vidas, ke sur la pino neniu sidas.
Semen Semenoviĉ, denove surmetite la okulvitrojn, rigardas la pinon kaj denove vidas, ke sur la pino sidas la kampulo kaj montras al li la pugnon.
Semen Semenoviĉ ne volas kredi al tiu fenomeno kaj traktas tiun fenomenon kiel optikan iluzion.

9. Kofro.

La homo kun maldika kolo eniĝis en kofro, fermis la kovrilon de la kofro kaj komencis sufokiĝi.

- Jen, - diris sufokiĝante la homo kun maldika kolo, - mi sufokiĝas en kofro, ĉar mi havas maldikan kolon. La kovrilo de la kofro estas fermita kaj ne tralasis aeron al mi. Mi estos sufokiĝanta, sed la kovrilon de la kofro mi tamen ne malfermos. Grade mi mortados. Mi vidos la batalon inter la vivo kaj la morto. La batalo estos malnatura, kun egalaj ŝancoj, ĉar nature venkas la morto, kaj la vivo, destinita por morto, nur vane luktas kontraŭ la malamiko, gis la lasta minuto ne perdante vanan esperon. En ĉi tiu batalo, kiu okazos nun, la vivo estos scianta manieron de sia venko: por tiu la vivo devas igi mian manon malfermi la kovrilon de la kofro. Ni vidos: kiu venkos? Tamen la odoro de naftaleno estas terura. Se la vivo venkos, mi surŝutos la aĵojn per tabako... Jen komencis: mi ne povas spiri plu. Mi pereis, tio estas klara. Ne estas savo por mi! Kaj neniu alta estas en mia kapo. Mi sufokiĝas!..
Aj! Kio estas tio? Ĵus io okazis, sed mi ne povas kompreni, kio ekzakte. Mi ion vidis aŭ ion aŭdis...
Aj! Denove io okazis? Dio mia! Mi ne havas aeron por spiri. Mi, ŝajne, mortas...
Sed kio estas tio? Kial mi kantas? Ŝajne, mia kolo doloras... Sed kie estas la kofro? Kial mi vidas ĉion, kio estas en mia ĉambro? Mi ŝajne kuŝas sur la planko! Kaj kie estas la kofro?
La homo kun maldika kolo levis sin de la planko kaj ĉirkaŭrigardis. La kofro estis nenie. Sur seĝoj kaj lito kuŝis la aĵoj, elmetitaj el la kofro, sed la kofro ne estis.
La homo kun maldika kolo diris:
-Do, la vivo venkis la morton per nekonata por mi maniero.

Reen al la supro