Al la enhavo

Enigmo pri lito

de sergejm, 2008-februaro-25

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

oskar12 (Montri la profilon) 2008-februaro-28 06:02:22

Mi pensas, ke tio estas sino de patrino antaŭ naskiĝo de ido

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-28 07:38:05

oskar12:Mi pensas, ke tio estas sino de patrino antaŭ naskiĝo de ido
Vi respondis preskaŭ samtempe kun mi kaj poste korektis preserarojn, via respondo perdiĝas pro tio.

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-28 10:45:14

Eble 'ĝi' ne temas pri la lito mem, sed kovrilo?

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-28 11:02:25

Terurĉjo:Ĉu denove miskompreno estas?
Jen kion diras PoMEGo...
Ĉu oni ne scias la diferencon inter gramatikoj kaj vortaro? PMEG estas gramatiko, do temas pri la strukturo de E-o. Por eltrovi la signifo de vorto, oni turnu sin al vortaro. Tiel mi ĵus eltrovis ke la bezonita E-o vorto por 'flower bed' estas bedo.

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-28 11:34:38

Certe, Terurĉjo montris ReVon, sed erare skribis PoMEGo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-28 11:39:50

Mia kulpo ploro.gif.

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-28 13:42:50

Ne gravas. Do, reveni al la enigmo..
Eble la lito havas alia funkcion ol dormi por 'No.1', kaj la nova lito estas tro malgranda por ĝi, ekz. la malnova lito havis grandan spacon sube por stori aĵojn, kaj la novan havas malaltan krurojn kiuj malhelpas storado. Ĉu ĝuste?

Filu (Montri la profilon) 2008-februaro-28 15:35:50

Krom el senedza virino, mi pli facile imagus gepatro priparolanta pri lulilo dirante: "Tio estas nia lito" anstataŭ "...mia lito".

Eble ankaŭ meblisto povus diri pri beblito, ke ĝi estas lia (aŭ ŝia).

Sed eĉ en tiuj kazoj, mi malfacile imagas, ke eblus alimaniere ol ŝerce post la diro deklari, ke tro malgrandas la lito.

Tiu demando laŭ mi ja temis pri maloftega situacio.

Ne zorgu pri tiu mesaĝo, mi estas nur rubemulo, kiu serĉadas kulojn ĉie.

sal.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-februaro-28 15:44:07

Alia ebleco. N-o. 1. estas infano kiu antaŭ nelonge kreskiĝis el lia eta lito, sed ĵus vidas la saman (aŭ similan) liton preparita por lia nova juna frato aŭ fratino. Li diras 'Panjo, mia lito!', sed, kompreneble, Panjo diras al li ke ĝi estas (nun) tro malgranda por li.

Filu (Montri la profilon) 2008-februaro-28 17:18:24

Miland:Alia ebleco. N-o. 1. estas infano kiu antaŭ nelonge kreskiĝis el lia eta lito, sed ĵus vidas la saman (aŭ similan) liton preparita por lia nova juna frato aŭ fratino. Li diras 'Panjo, mia lito!', sed, kompreneble, Panjo diras al li ke ĝi estas (nun) tro malgranda por li.
Vi certe jam scias, ke vi pravas, sed eble ankaŭ ĝojus vi scii, ke mi tre ŝatas vian respondon al mia mesaĝo antaŭa.
sal.gif

Reen al la supro