Al la enhavo

Idealaj ciferoj

de Junpe, 2016-marto-02

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Junpe (Montri la profilon) 2016-marto-02 12:52:43

Iu kreis ciferojn, kuj similas al jenaj (http://ccmg.cc.toin.ac.jp/tech/bmed/ft28/abacNum6....) :

I (ii) signifas nul.
L (ma) signifas unu.
⊢(mu) signifas du.
ᖶ (mua) signifas tre.
Г (mi) signifas kvar.
ᑕ (mia) signifas kvin.
F (miu) signifas ses.
E (miuma) signifas sep.
ᒣ (ta) signifas ok.
Z (tama) signifas naŭ.

Tial L (unu) plus F (ses) estas E (sep).

Mi opinias la ciferojn interesaj, sed mi deziras krei pli idealajn ciferojn, kiuj samtempe estas literoj. Mi deziras krei idealan lingvon, per kiu oni skribas nombron unumaniere. Esperante oni skribas ekzemple kaj "2" kaj "du". Sed se " ) " estus la litero do, kaj "_" estus la litero u, oni ne bezonus du manierojn.

Ĉiaokaze ĉu vi konas iujn aliajn raciajn ciferojn?

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aprilo-08 21:33:34

Kaj kiel vi diras dek, cent, mil, dekmil, miliono?

Junpe (Montri la profilon) 2016-aprilo-10 10:27:47

Altebrilas:Kaj kiel vi diras dek, cent, mil, dekmil, miliono?
Ĉu temas pri la ciferoj, kiujn mi prezentis, nome la ciferoj, kiujn Yoshinori Hayakawa kreis? La kreinto proponas la jenan:

Oni uzas la dekuman sistemon, kaj "tamu ( ᒣ- )" (ok-du ) fariĝas "ma tan (unu dek)", sed oni skribas " L I ", (unu nul).

Cent = "ma tun" (unu cent), sed oni skribas " L I I " (unu nul nul).

Mil = "ma tuan" (unu cent-dek), sed oni skribas " L I I I " (unu nul nul nul).

Dek mil = "ma tin" (unu "dekmil" ), sed oni skribas " L I I I I ".

Cent mil = "ma tian (aŭ titan?)" (unu "dekmil"-dek), sed oni skribas " L I I I I I ".

Unu miliono = "ma tiun" (unu "dekmil"-cent), sed oni skrivas " L I I I I I I ".

Dek miliono = "ma tiutan" (unu "dekmil"-cent-dek), sed oni skribas " L I I I I I I I ".

Cent miliono = "ma san" (unu "centmiliono" ), sed oni skribas " L I I I I I I I I ".

Unu miliardo (naŭ nuloj) = "ma satan" (unu "centmiliono"-dek), sed oni skribas " L I I I I I I I I I ".

Dek miliardo (dek nuloj) = "ma pan" (unu "dekmiliardo" ), sed oni skribas " L I I I I I I I I I I ".

Cent miliardo (dek unu nuloj) = "ma patan" (unu "dekmiliardo"-dek) , sed oni skribas " L I I I I I I I I I I I "

Ktp. Tiele oni nun uzas samajn vokalojn kun malsamaj konsonantoj: "ma pun" (dudek nuloj), "ma puan" (tridek nuloj), "ma pin", "ma pian", "ma piupan", "ma fapan" ...

Mi vidas, ke la kreinto pensas pri elparoloj de nombroj ĝis la nombroj kiel ekzemple tiu de la ciferoj unu kaj naŭcent naŭdek naŭ nuloj, nome "ma shakafapasatan", sed oni skribas ... ho, mi ne volas skribi.

La kreinto ĉiaokaze kreis ne lingvon, sed ciferojn.

Mi ŝatas la loĵbanan manieron, laŭ kiu ke elparoloj harmonias kun literoj, (kvankam iuj homoj uzas miksaĵon el latinaj literoj kaj eŭropaj ciferoj).

"pa no", "pa no no", "pa ki'o" (aŭ "pa no no no" ), "pa no ki'o" (aŭ "pa no no no no" ), "pa no no ki'o" (aŭ "pa no no no no no" ), "pa ki'o ki'o" (aŭ "pa no no no no no no" ) ... ("ki'o" signifas ciferan punkton aŭ spaceton inter ciferoj laŭ de la eŭropa maniero, kaj "pa ki'o" estas mallongigo de "pa ki'o no no no" nome "1.000" aŭ "1 000" ).

Cetere la japana maniero estas la jena.

(1 = iĉi), ĵu, ĥiaku, sen, iĉi man, ĵu man, ĥiaku man, sen man, iĉi oku, ĵu oku, ...

Unu proponas, ke oni uzu komon laŭ la japana maniero, kiam oni skribas eŭropajn ciferojn, nome ekzemple kiel "1,0000,0000". Sed plejmulto da parolantoj de la japana ankoraŭ skribas komon laŭ la eŭropa maniero, kaj tial ili ne tuj ekkomprenas, kiam ili vidas ciferojn (kiel ekzemple "100,000,000" ).

Aŭ ĉu vi demandas pri miaj idealaj ciferoj? Fakte nun mi ne pensas pri ciferoj por malsimplaj nombroj. Mi rimarkis, ke la nombro unu, du, kaj tri gravas, sed ke aliaj nombroj ne ludas tre gravan rolon en mia pensado.

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aprilo-11 12:23:33

Oni devas tamen memori, ke la ĉefa celo de la nombroj ne estas esti lernataj en fremdaj lingvoj, sed esprimi precizajn kvantojn, limigante la riskojn de eraroj.

Mi dubas, ke tia sistemo estas facile lernebla, ĉefe kiam estas duoblaj elektoj: ofte esperanto lernantoj memoras, ke "kial" kaj "kiel" signifas demando pri kaŭzo kaj maniero, sed ne plu memoras (aŭ eraras unufoje el du) pri kiu el ambaŭ estas kaŭzo kaj kiu estas maniero. Kial "tian" kaj ne "tain"? Kial "tiutan" kaj ne "tiatun"? Ĉu estas preciza regulo por elekti ĉiun vorton?

Mi iam interesiĝis pri lojbano, sed la vortaro ŝajnis al mi senutile malsimpla. Kial ne ili elektis anglajn aŭ esperantajn ŝlosilvortojn? Estus interese ludi per la gramatiko, sed la klopodo por lerni la leksikonon estas tro granda.

Junpe (Montri la profilon) 2016-aprilo-12 07:47:45

Yoshinori Hayakawa inventis la ciferojn por faciligi kalkuladon.

"ma ( L )" estas la cifero por unu.
"mu ( I- )" por du.
"mua ( ᖶ )" por tri. ("u" plus "a".)

"ma tan ( L I )" estas la cifero por 10 (unu nulo).
"ma tun ( L I I )" por 100 (du nuloj).
"ma tuan ( L I I I )" por 1000 (tri nuloj).

Vokaloj plus n montras la nombrojn de nuloj. Tiuj nombroj harmonias kun la nombroj, kiujn la ciferoj kun m- signifas.

Oni kalkulas abako- aŭ sorobano-maniere:

" L " (unu) konsistas el du partoj "I" kaj "_".
"I" montras null, kaj "_" montras unu.

" L " plus " L " estas " I _ _ ".

Pluraj "_" kaj "_" okupas saman lokon. Tiam oni metas "-" en nova loko. Du "_" en malalta loko egalas unu "-" en mezalta loko. Tial " I _ _ " egalas " I- ", kaj tio estas du.

Mi ĉi tie uzas "-" (horizontoebena strekon), sed la kreinto fakte uzas "o" (cirklon), kiu similas al ŝtoneto aŭ bido. La cifero por unu originale estas " b ". (Sed estas malfacile tajpi ekzempke la ciferon por du ĉi tie.)

" I- " (du) plus " L " (unu) estas " I-_ " aŭ " ᖶ " (tri).

" I- " (du) plus " I- " (du) estas " I--". Du "-" en mezalta loko egalas unu "-" en alta loko. Tial " Г " (kvar).

" Г " estas elparolata kiel "mi".

Oni ankaŭ vidas:
La konsonanto estas m.
"-" en alta loko havas la vokalon i.
"-" en mezalta loko havas la vokalon u.
"-" en malalta loko havas la vokalon a.

Tial " E " (sep) estas "miuma". Ekstra m estas aldonita probable por eviti senĉeson de tri vokaloj. u kaj i povas esti ŭ kaj j respektive, kaj du vokaloj el almenaŭ unu el ili povas esti duonvokal plus vokal.

La nombroj ĝis sep havas la konsonanton m.

La cifero por la nombro ok estas " ᒣ ", kaj estas elparolata kiel "ta".

La ciferoj, kiuj havas "-" en la maldekstra flanko de " I ", havas la konsonanton t.

En la maldekstra flanko la ordo de vokaloj estas inversa laŭ alteca vidpunkto, kaj "-" en alta loko montras la vokalon a.

La cifero por naŭ estas " ᒣ_ (tama)".

La cifero por dek devas esti "ᒣ- (tamu)", sed oni uzas dekuman sistemon, kaj anstataŭigas ĝin per " L I " (10), kaj elparolas ĝin kiel "ma tan". Mi opinias, ke "tan" (signo de deko) similas al "ta" (ok). Ĝi havas tiun novan konsonanton t.

Se oni ne uzas dekuman sistemon, oni povas havi aliajn ciferojn. " -I " (tu) estas la cifero por la nombro, kiu estas 16 laŭ la dekuma sistemo. " _I " (ti) estas la cifero por la nombro, kiu estas 32 laŭ la dekuma sistemo.

" 王 " (tiutamiuma) estas la cifero por la nombro, kiu estas 63 laŭ la dekuma sustemo (32+16+8+4+2+1).

Por la nombro, kiu estas 64 laŭ la dekuma sistemo, oni kreas novan sferon kun nova konsonanto s. " L I (sa)".

" I- I (su)" por 128, " Г I (si)" por 256 ...

Tiele la nombro multiĝas kun ŝanĝado de sfero.

ma
mu
mi

ta
tu
ti

sa
su
si

pa
pu
pi

fa
fu
fi

ka
ku
ki

sha (mi ne scias, kiel elparoli sh)
shu
shi

Nu, ree pri dekuma sistemo.

(Daŭrigota.)

Junpe (Montri la profilon) 2016-aprilo-12 07:54:10

Nu, ree pri dekuma sistemo.

Oni diras ne "tama (ok-plus-du)" sed "ma tan (unu dek)

"ma tan" estas 10 (unu nulo).
"ma tun" estas 100 (du nuloj).
"ma tin" estas 1000 (kvar nuloj).

Tiele oni komencas nun kun la konsonanto t.

"ma san" estas 100000000 (ok nuloj).
"ma satan" estas la nombro kun ok plus unu nuloj.

Oni ne havas "ma satun (ok plus du nuloj)", sed oni ŝanĝigas la konsonanton, kaj uzas la sekvantan konsonanton p, kaj nun kalkulas la dekojn de nuloj.

"ma pan" (dek nuloj),
"ma pun" (dudek nuloj),
"ma pin" (kvardek nuloj),

"ma fan" (okdek nuloj),

"ma fapan" (okdek-plus-dek nuloj nome naŭdek nuloj),

Oni ne diras "ma fapun (okdek-plus-dudek nuloj) " sed oni ŝanĝigas la konsonanton, kaj uzas la sekvantan konsonanton k.

"ma kan" (cent nuloj)
"ma kun" (ducent nuloj)
"ma kin" (kvarcent nuloj)

"ma shan" (okcent nuloj)

"ma shakan" (okcent-plus-cent nuloj nome naŭcent nuloj).

...

La ordo de konsonantoj kaj vokaloj harmonias, kaj oni povas kalkuli grandajn nombrojn facile. Mi opinias tion ĉarma.

Altebrilas:Mi iam interesiĝis pri lojbano, sed la vortaro ŝajnis al mi senutile malsimpla. Kial ne ili elektis anglajn aŭ esperantajn ŝlosilvortojn? Estus interese ludi per la gramatiko, sed la klopodo por lerni la leksikonon estas tro granda.
Oni povas krei novajn vortojn, se la ekzistantaj vortoj ne plaĉas, kaj aldoni al la vortaro. Ne ĉiuj el la bazo-vortoj plaĉas ankaŭ al mi mem.

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aprilo-12 14:41:26

Via nombro-sistemo similas al tiu uzata per la komputiloj. La strekoj reprezentas la bitojn, en duuma sistemo, aŭ en dekuma duume kodita aŭ en "flosaj nombroj" (entjero multobligita per potenco de dek). Mi pensas, ke tiaj sistemoj estas pli bonaj por komputiloj ol por homoj, ĉar tiuj ofte eraras, kaj la nombroj devas esti sufiĉe malsamaj por ne esti konfuzataj.

Ekzemple, kiel vi skribas kaj elparolas nombron kiel 15121856 ? Ĉu ĝi estas facile parkere memorebla?
Oni povas krei novajn vortojn, se la ekzistantaj vortoj ne plaĉas, kaj aldoni al la vortaro. Ne ĉiuj el la bazo-vortoj plaĉas ankaŭ al mi mem.
Ĉu oni povas ekzemple aldoni ĉiujn esperantajn vortojn en la vortaron, kaj uzi nur lojbanajn vortojn (ĉefe gramatikajn) kiuj ne havas ekvivalenton en eo?

Tio estus konvena por kompreni la funkciadon de konstruita lingvo sen esti devigata ellerni ĝin.

Altebrilas (Montri la profilon) 2016-aprilo-12 14:44:17

sha (mi ne scias, kiel elparoli sh)
Mi supozas, ke estas kiel en esperanto; "ŝ"

Djino (Montri la profilon) 2016-aprilo-12 18:54:04

Mia preferata nombrosistemo estas tiu de la arwela (iu alia konstruita lingvo): http://fr.arwelo.org/numeraux/ (france)
sed miaj preferataj ciferoj estas tiu de la dekduuma sistemo de Kingsland Camp : bildo (angle)

Junpe (Montri la profilon) 2016-aprilo-15 11:06:12

Altebrilas:Ekzemple, kiel vi skribas kaj elparolas nombron kiel 15121856 ? Ĉu ĝi estas facile parkere memorebla?
ma tiutan mia tiun ma tian mu tin ma tuan ta tun mia tan miu

Jes, tia sona simileco eble estas malavantaĵo.

Esperante:

Dek kvin miliono cent dudek mil okcent kvindek ses.

Ankaŭ en Esperanto oni uzas similajn sonojn; mil, miliono, miliardo, ktp.

En la arwela, kiun Djino prezentis:

tati-pesisti-peti-bikwarti-terti-ocbiti-peunti-sis

La maniero estas simila al tiu de mia prezentita nombro-sistemo, sed la elparolo estas pli mallonga, ĉar oni ne elparolas unuon antaŭ iu cifero nome en deko, cento ktp, mi observas.

La plej simpla estas la loĵbana maniero:

pa mu (ki'o) pa re pa (ki'o) bi mu xa

"ki'o" ne estas necesa.

La ciferoj, kiujn mi prezentis, estas nomataj de la kreinto komputilaj ciferoj, sed mi opinias, ke la celo de la kreo de ciferoj estas faciligo de kalkulado por homoj.

Ĉiu loko de "-" (streko) signifas duoblon de antaŭa, kaj estas proporcio inter multipliko de nombro en iu loko kaj multipliko de nombro en iu alia loko.

Ekzemple pensu " [ " (kvin) multiplikite per " F " (ses).

En " " troviĝas du horizontaj strekoj: la unua en la loko por unu, la alia en la loko por kvar.

Unu multiplikite per ses estas ses. La parto " L " fariĝas " F ". Nome unu streko fariĝas du strekoj, unu en la sekvanta loko, la alia en la dua sekvanta loko.

La streko en la kvaro-loko en " [ " fariĝas simile. Ĝi fariĝas du strekoj, la unua en la sekvanta loko, kaj la alia en la dua sekvanta loko. Nome la parto " ᒥ " fariĝas " ᖷ ".

Tial ni nun havas " F " kaj " ᖷ ", nome " Ŧ ". Nu, " ᒣ " (ok) plus "ト " (du) estas dek, kaj " -I " (dek ses) plus " ᒥ " (kvar) estas dudek. Tial ni, kiuj uzas dokuman sistemon, nun havas la nombron tridek.

Eble iomete malsimple. Oni devas lerni, kiu formo iĝas dek, kaj kiu iĝas dudek, kaj kiu iĝas kvardek. Sed oni povas vide kalkuli. Japane oni nur aŭde memoras multiplikan tabelon. (Ekzemple "go roku san-ĵu" (kvin ses tridek ). Tio estas simpka, sed klopodo por memori necesas, kaj oni tiam ne analizas kiel: "mia × miu = mi × miu + ma × miu = tuta + miu = tumi + tamu = mua tan". )

Mi antaŭe skribis, ke cifero por 64 estas " L I " , kiam oni ne uzas dekuman sistemon, sed la du vertikalaj linioj fakte estas kunigataj sube, kaj formas la formon " V ". Se kromaj sekvaj linioj necesas, la linioj formas " W ", ktp. Ĉiu estas unu cifero. Tial oni povas havi ĉiom ajn da ciferoj. Tio probable estas alia avantaĵo, kvankam mi ne scias, ĉu tio estas utila.

Reen al la supro