Al la enhavo

La nova versio de lernu!

de Jev, 2016-julio-19

Mesaĝoj: 221

Lingvo: Esperanto

Oijos (Montri la profilon) 2016-julio-19 18:49:43

Tion vi demandas, ĉar vi trovis du aferojn, por kiuj ne aperas tradukoj?
Do vi konfesas, ke TRADUKO mankas?! Kial Esperanto ne estas la lingvo, el kiu oni tradukas?

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-19 18:52:52

Oijos:Do vi konfesas, ke TRADUKO mankas?! Kial Esperanto ne estas la lingvo, el kiu oni tradukas?
Ĉar la programlingvo tamen baziĝas sur la angla kaj kelkfoje povas aperi teknikaj vortoj.

Abeneezer (Montri la profilon) 2016-julio-19 19:02:19

Jes, ĝi estas uzebla sen ensaluto. Jen la vortaro! NI sendube ankoraŭ plibonigos la vortaron, kaj aldonos poste kelkajn pliajn funkciojn.
Bonege, dankon.

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-19 19:03:09

Se vi alklakos la lingvomenuon de la paĝaro, vi povos vidi ne nur la liston de la haveblaj lingvoversioj, sed ankaŭ apud ĉiu lingvo vi trovos informon pri tio, kiom multe lernu! estas tradukita al tiu lingvo. Bedaŭrinde ankoraŭ malmultaj lingvoj havas 100%.

Oijos (Montri la profilon) 2016-julio-19 19:03:58

Ĉar la programlingvo tamen baziĝas sur la angla kaj kelkfoje povas aperi teknikaj vortoj.
Kiel tio klarigas, kial legiĝas "City", kie devus legiĝi "urbo/municipo"?

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-19 19:06:07

Oijos:
Ĉar la programlingvo tamen baziĝas sur la angla kaj kelkfoje povas aperi teknikaj vortoj.
Kiel tio klarigas, kial legiĝas "City", kie devus legiĝi "urbo/municipo"?
Tio signifas, ke por la teknika vorto City ne estis aldonita la alternativo. Ĉu vi havas malbonan tagon? ridulo.gif

Urho (Montri la profilon) 2016-julio-19 19:26:20

Jev: […] Jen la vortaro! NI sendube ankoraŭ plibonigos la vortaron, kaj aldonos poste kelkajn pliajn funkciojn.
Dankon pro ligilo de Vortaro! — Cetere, En kiu loko en la paĝoj la ligilvorto de Vortaro ekzistas?

Jev (Montri la profilon) 2016-julio-19 19:33:22

Urho:Dankon pro ligilo de Vortaro! — Cetere, En kiu loko en la paĝoj la ligilvorto de Vortaro ekzistas?
Nun nenie. Nun ĝi estas uzebla nur per la supra butono.

Esperantinus (Montri la profilon) 2016-julio-19 19:42:05

Sxajnas al mi, ke cxio kion mi vizitis gxis nun funkcias. Mi ne povas prijugxi cxu en la nova versio mankas eroj komparate kun la malnova versio cxar kiam mi vizitis la malnovan verzion je la unua fojo mi jam ekhavis multajn problemojn pri la ensaluto ktp. La sola ero ke nun ne funkcias estas ke mi ne povas alsxuti foton, La respondo estas nur "upload failed" kvankam la foto certe ne estas tro granda.

Joryge (Montri la profilon) 2016-julio-19 19:56:41

Mi ne komprenas la bezonon de renovigita Lernu.net kaj gxenas min la malapero de funkcioj kaj kursoj. Kial ne plibonigi tion kio jam estas anstataux detrui gxin?

Reen al la supro