Al la enhavo

Logika enigmo: kandidatoj

de Miland, 2008-aprilo-18

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 22:08:37

Aŭ ĉu al Ozo mensogis li?????

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 22:11:16

Filu:Aŭ ĉu al Ozo mensogis li?????
Tio multoble plikompleksiĝus la problemon...

Almenaŭ niavidpunkte...

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 22:17:42

Kaĉo sciis sian propran numeron, kaj la kialon kiun mi ĵus menciis.

Sed pri mensogoj: estas pli komplika versio de la enigmo en kiu Ozo mensogas. Eble iutage..

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 22:23:50

Miland:Kaĉo sciis sian propran numeron, kaj la kialon kiun mi ĵus menciis.

Sed pri mensogoj: estas pli komplika versio de la enigmo en kiu Ozo mensogas. Eble iutage..
Ozo?????

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-18 22:37:16

Ne gravas ĉi tie.

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-19 00:23:38

Mi rezumu:

Kaĉo scias sian propran numeron. Ĉi lasta estas preciza kvadrato, tion ni lernis per la antaŭa konversacio inter li kaj Ozo, kaj tiu preciza kvadrato estas inter 101 kaj 196, do unu el 121, 144, 169 kaj 196.

Sed post la afirmo de la sekretario, li ankoraŭ ne sciis la aliulajn numerojn. Se lia numero estus 196, li jam scius, ke L = N = 101 kaj O = 102. Do lia numero ne estas 196. La eblaro do estas (121, 144, 169).

Nazo, kiu jam scias sian kaj Lacan numerojn, testas ideon, kiun li havis: se inter Oza kaj Kaĉa numeroj troviĝas preciza kvadrato, li scios, kiu gajnis.

Kaĉo komprenis, ke Nazo povis, per informo pri esto aŭ malesto de kvadrato en la Oza kaj Kaĉa numeroj, konkludi pri l'venkonto.

Ĉu tio estas bone ĝis nun?

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-19 00:31:01

Ĉu...?

Kaĉo = 144
Laco kaj Nazo = 121
Ozo = 114

demando.gifdemando.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-19 08:02:59

Gratulon! Kaj Bonan Matenon! Ĉu vi dormis?!

Via respondo estas prava. Sed ŝajne vi ne estas tute certa( demando.gif ).

Do, jen la plena solvo:

La koro de la solvo, kiel mi diris, estas la kialo por la demando de Nazo. Tio estas, ke Nazo mem estis kvadrato. Li havis 121. Tial li sciis, ke, se aliuloj ankaŭ estus kvadrato, estus nur unu ebleco, la numero 144. Kaĉo kompreneble sciis sian propran numeron, do kiam Nazo faris la demandon, li komprenis ke Nazo mem estas kvadrato (alie, lia demando estus senutila). Do li deduktis ke ni ne havis, ekzemple, Laco = Nazo = 103 sed Ozo = 150. Kaĉo sciis ke li mem venkis, havante 144, dum Laco (kaj Nazo) havis 121, kaj Ozo 114.

Kiel mi diris, en la plena, pli komplika versio de la enigmo, Ozo mensogas. Sed eble unue plaĉus al vi iom ripozi, zzzz...

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-19 13:09:54

Kara estimata enigmestro,

Mi ja ne estis certa pro tio, ke laŭ mi eblus ankaŭ:

Laco = Nazo = Kaĉo = 121;
Ozo = 137...

Kial tio ne estus ebla?

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-19 14:00:13

En la unua mesaĝo Miland interalie:'Mi vidas ke la kvar libroj havas entute 500 paĝojn, kaj ĉiuj el ili havas pli ol 100, kaj la numero de paĝoj de Laco egalas al tiu ke Nazo!' Sed tio ne sufiĉas por sciigi la kandidatojn, pri kiu venkis.
Ozo scias, ke lia verko enhavas 114 paĝoj (ĉar la solvo indikis tiun numeron, kaj ni suspektu, ke li ja sciis pri propra libro...)

Li do scias, ke li ne gajnis (restas 386 paĝoj, kiujn oni dividu inter tri personoj, do mezkvanto de la tri aliaj numeroj estas 128 kaj du trionoj, kiu estas pli granda ol 114...)

Li ankaŭ scias, ke nek Laca, nek Naza paĝkvanto estos la plej alta: tial Kaĉo gajnos!

Ozo jam de tiu momento sciis pri la venkonto... ĉu ne?

Reen al la supro