Al la enhavo

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

de morico, 2017-septembro-30

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-novembro-23 18:23:49

La t.n. plurlingvisma politiko de EU fakte nur favoris la ŝtelpaŝan progreson de la angla.

morico (Montri la profilon) 2017-novembro-27 19:03:06

Kial esperanto (Eo) povas esti justa kaj efika komuna lingvo ankaŭ por E.U?
- internacie justa ĉar Eo ne favoras grandajn potencojn ekstere de E.U. kaj ne malfavoras 98% de la loĝantaro de E.U.
- sociale justa ĉar ĝi estas lingvo por ĉiuj.
Almenaŭ dek punktoj faciligas la lernadon de Esperanto.

Tri gravaj koncernas la fonetikon.
1- La alfabeta estas latina, kiel por 96% de la loĝantaro de E.U. Ĝi estas la plej konata ankaŭ en Azio, Afriko kaj Ameriko.
2- La skribo estas fonetika:kiel la kroata. Do oni povas rapide ne fari ortografiajn erarojn.
3- La akcento estas regula. Do oni povas rapide ne fari prononcajn erarojn.

morico (Montri la profilon) 2017-novembro-27 21:01:25

Kvar gravaj punktoj koncernas la vort-trezoron.
4- La radikoj de la vortoj estas proksimaj de la eŭropaj lingvoj, de latina, greka, ĝermana, slava ktp deveno. ,, kiuj estis kaj estas ankaŭ uzitaj de la ĉefaj eŭropaj lingvoj por la internacia komunikado. Do Eŭropanoj aŭ ne- , kiuj lernis ekzemple la anglan, konas almenaŭ 80% de la radikoj.

5- La deriviĝo de senŝanĝaj radikoj estas facila pro malmultaj regulaj afiksoj (40). Unu afikso signifas ĉiam la saman rilaton kaj inverse la sama rilato estas ĉiam esprimata de la sama afikso. Tio malkreskigas nekredeble la nombron da lernendaj vortoj. Ekzemple la uzo de la prefikso mal- malkreskigas de proksimume 50% la nombron de lernendaj adjektivoj. Por tiu punkto, Esperanto estas proksima de aglutinantaj lingvoj , la plej parolataj en Azio kaj Afriko.

6- La klareco de la lingvo estas granda pro la finaĵoj -o, -a, -e , -i. Kiam tio signifas ion, oni povas krei kvar vortojn (substantivo, adjektivo, adverbo, verbo) kun ununura radiko: ekzemple parol'o, parol'a, parol'e, parol'i. Do Esperanto estas preciza lingvo. Tio estas grava kvaleco por internacia lingvo.

7- Por la kunmetitaj vortoj, la ĉefa vorto estas ĉiam la lasta kiel en la angla.

Do malgraŭ malmultaj radikoj, la nombro de eblaj vortoj estas pli granda ol cent mil.

morico (Montri la profilon) 2017-novembro-27 22:20:57

8- La konjugacio estas nekredeble simpligita se oni komparas kun la plej parolataj eŭropaj naciaj lingvoj:
- ununura konjugacio (ĉiuj verboj estas regulaj);
- ununura formo por ĉiu tempo aŭ modo (kiel la preterito en la angla);
- nur tri tempoj por la indikativo (pasinteco, nuno, estonto) kaj nur tri aliaj modoj (infinitivo, imperativo, kondicionalo);
- ununura helpa verbo: esti

9- La baza gramatiko en 16 reguloj okupas unu paĝon kaj enhavas aliajn facilaĵojn: ekzemple ununura artikolo, ununura pluralo, ununura komparativo; oni povas koni ĉiujn nombrojn kun nur 15 inter ili, ĉiujn pronomojn kun 18 radikoj ktp.

10- Oni lernas esperanton en Eŭropo meze kvin ĝis dek foje pli facile ol ekzemple la angla. La pratiko estas tuja kaj esperanto estas la plej bona saltotabulo por poste pli rapide lerni aliajn lingvojn. Do esperanto kostus preskaŭ nenion al E.U. kaj povus gajnigi multe al Eŭropo kaj al mondo.

vincas (Montri la profilon) 2017-novembro-28 13:35:22

11. Esperanto estis kreita en Litovio;
12. Samenhofo estas litova judo;
13. Silbernik, la unua mecenato de Esperanto, estas litova judo;
14. Edzino de Samenhofo estas litova judino lango.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-novembro-29 09:57:55

Kara Morico, kial konvinki geesperantistojn pri tio? Ili jam scias tion. La problemo estas ke al ili mankas okazoj por prezenti tion nacilingve.

Pri tio kulpas la poranglalingva aŭ pli ekzake por-tut-angla propagando, kiu reklamadas, ke jam ĉiuj interkonsentas pri tiu tutangla solvo. Tio estas malvera, kaj tion ni devas rebati.

morico (Montri la profilon) 2017-novembro-30 00:06:24

Altebrilas:Kara Morico, kial konvinki geesperantistojn pri tio? Ili jam scias tion. La problemo estas ke al ili mankas okazoj por prezenti tion nacilingve.

Pri tio kulpas la poranglalingva aŭ pli ekzake por-tut-angla propagando, kiu reklamadas, ke jam ĉiuj interkonsentas pri tiu tutangla solvo. Tio estas malvera, kaj tion ni devas rebati.
Kara Altebrilas,
Multe da junaj esperantistoj konas nur iomete la ecojn de Esperanto. Multe da esperantistoj ne volas aŭ ne scias batali kontraŭ la propagando de la nur-angla.

morico (Montri la profilon) 2017-novembro-30 00:07:19

La bankegistoj, kiel Mario Monti eks-Goldman Sachs [Saks], eks- membro de la Eŭropa Komisiono, italiana eks-Konsilio-prezidanto volas trudi la nur-anglan al E. U. 99% de la amaskomunikiloj en Francio nenion diris aŭ skribis pri la informo.

Ĉiu scias ke se la nur-angla vinkas, do la popoloj rifuzos konservi U.E. kaj do financa krizego okazos. Do La bankegistoj povus gajni kaj la laboristoj perdi centojn da miliardoj da eŭroj

Metsis (Montri la profilon) 2017-novembro-30 10:31:50

morico,

Kelkaj etaj rimarkoj...

3. Se ies denaska lingvo ne havas certajn sonojn, kiuj estas en E-o, oni faras prononcajn erarojn kaj skribas malkorekte. Jes, mi parolas pri tiuj tro multaj so-sonoj(c, ĉ, ĝ, ĵ kaj ŝ).

4. E-o estas pli facila al parolantoj de iu hindeŭropaj lingvoj ol al parolanoj de aliaj lingvoj, kiujn oni parolas en Eŭropo. Konsekvence la radikoj povas esti fremdaj.

6. Ne necese. Ekz. ĉu la radiko "mort-" signifas staton aŭ ŝanĝon? Alivorte ĉu la verbo "mortas" signifas, ke iu aŭ io estas morta (is dead) aŭ ŝanĝas de la viva stato al la morta stato (becomes dead)? La diskuto pri brosilo kontraŭ kombo (temas pri kategorio de vortoradikoj) estas nekomprenebla.

Sed Altebrilas pravas kial propagandi ĉi tie. La problemo estas alie.

vincas (Montri la profilon) 2017-novembro-30 20:22:12

Altebrilas:Kara Morico, kial konvinki geesperantistojn pri tio? Ili jam scias tion. La problemo estas ke al ili mankas okazoj por prezenti tion nacilingve.

Pri tio kulpas la poranglalingva aŭ pli ekzake por-tut-angla propagando, kiu reklamadas, ke jam ĉiuj interkonsentas pri tiu tutangla solvo. Tio estas malvera, kaj tion ni devas rebati.
Kial rebati? Mi ĝojas pri la angla lingvo. Ĝi estas la plej populara lingvo en Europo lango.gif

Reen al la supro