Al la enhavo

Vortaro por Android: Praktika Vortaro

de dusanj, 2018-junio-03

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

dusanj (Montri la profilon) 2018-junio-03 03:19:04

Saluton al ĉiuj! Mi programis apon por Android kiu nomiĝas Praktika Vortaro (jen la ligilo: https://play.google.com/store/apps/details?id=com.... ), ĝi similas al PReVo. La datumbazo venas el Reta Vortaro.
Provu ĝin! Kaj se vi trovas erarojn bonvolu diri al mi ridulo.gif

Kiel ĝi malsimilas al PReVo?
* Kiam oni serĉas, tuj aperas la resumo de la difino de la trovitaj vortoj.
* Oni povas alklaki sur iu ajn vorto de la difino por vidi sian difinon.

HB9ERD (Montri la profilon) 2018-julio-17 22:02:33

Mi nur iomete elprovis tiun novan apon, sed estas ege rekomendinda. Bone estus ankoraŭ se oni havus la eblon rigardi la serĉhistorion. Ŝajnas ke ne funkcias kun tre maljunaj Android-versioj (mi havas maljunan poŝtelefonon kun Android 2.3 kiu ankoraŭ funkcias kaj kiu mi ŝatas uzi kiel vortaro).

sergejm (Montri la profilon) 2018-julio-18 20:37:40

Estas malfacile fari programon, kiu subtenus ambaŭ malnovajn kaj novajn versiojn de Android. Simila sitacio pri iPhone.
Verŝajne produktantoj de poŝtelefonoj faras tiel speciale, por ke oni aĉetu novajn telefonojn.

Urho (Montri la profilon) 2018-julio-29 10:58:47

Nu, mi havas saĝtelefonon kun sufiĉe nova Android-versio. Mi devos iom testi la vortaron. — Dankon pro la informo!

Reen al la supro