Al la enhavo

Republikado de mia blogo

de novatago, 2019-januaro-20

Mesaĝoj: 136

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2021-marto-02 23:49:48

Zam_franca:
Kiu estas via fonto por diri ke Javiertzo estas ĉinujema?
Lia amikino estas membro de la Partio kaj li faris videon pri tio, jen mia fonto: https://www.youtube.com/watch?v=XM4tyuOA5nA
Esti membro de la Partio en Ĉinio estas kiel esti baptita kiel katoliko en Hispanio, ofta kaj ofte sensignifa sen plia informo.

Zam_franca:Li estas ĉinujema; li estas ĈKP-ema.
Plia ekzemplo estas disvastigo de la klasikeca propaganda ideo, ke aŭtoritatismo en Ĉinujo normalas, pro la "konfucea kulturo" tre grava en ĉinaj mensoj (https://www.youtube.com/watch?v=7lRbqP9Y4X4).
En tiu filmeto oni provas vidigi ke la ĉina estraro ne estas tre malsama al aliŝtataj estraroj, tamen, se mi havus alta posteno en la Partio mi cenzurus tiun filmeton ĉar verdire, kiel propagando, se ĝi estas propagando, ne estas bona propagando ĉar la ĉefa konkludo, kiun mi tiras el ĝi estas ke la familiaj rilatoj en Ĉinio estas malsanaj, kaj fakte ili ne defendas, ke la familia premo al ĉinoj estas io bona.

Via ideologia kliniĝo estas evidenta, kaj vi sendube vidas en tiu filmeto multe pli ol tio, kio estas en ĝi, kaj tial vi, tute senkiale, enkondukas Tajvanon en la konversacion. Fakte, se mi pensas pri tio, via sinteno rilate al kelkaj okcidentaj aferoj, ne estas malsama al sinteno de Javiertzo rilate al Ĉinio. Nu, eble li ne estas tiom evidenta. Kaj komprenu ke mi pensas ke la ĉina reĝimo estas krima.

Nu, mi fine trovis pli informon. La tago en kiu mi skribis pri la vuhana filtrilo, mi fakte neglektis retpaĝon pri la afero ĉar ĝi estis hispana kaj mi serĉis ion eksterlandan. Tamen, en tiu hispana retpaĝo, mi legis ke la afero ekestis pro konkreta filmeto ankoraŭ espektebla en Jutubo:

https://www.youtube.com/watch?v=fJ6ogocSR-M (la malbela filmeto)
https://www.youtube.com/watch?v=Ub_8oWsWhLo (la beligita filmeto)

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-marto-03 17:54:14

Esti membro de la Partio en Ĉinio estas kiel esti baptita kiel katoliko en Hispanio, ofta kaj ofte sensignifa sen plia informo.
Malvere. Estas nur 80 milionoj da membroj de la ĈKP en lando kie loĝas pli ol unu miliardo da homoj. Esti membro de la partio estas aktive apogi la reĝimon.
Via ideologia kliniĝo estas evidenta, kaj vi sendube vidas en tiu filmeto multe pli ol tio, kio estas en ĝi, kaj tial vi, tute senkiale, enkondukas Tajvanon en la konversacion. Fakte, se mi pensas pri tio, via sinteno rilate al kelkaj okcidentaj aferoj, ne estas malsama al sinteno de Javiertzo rilate al Ĉinio. Nu, eble li ne estas tiom evidenta. Kaj komprenu ke mi pensas ke la ĉina reĝimo estas krima.
Mi konas la tradicinnj diraĵojn "Demokratio ne estas por ĉinoj" kaj "aŭtoritatismo pro konfucea kulturo" disvastigatan de la Partio kaj de ties t.n. utilaj stultuloj kaj fideluloj. Tial mi enkondukis Tajvanon en la konversacio, ĉar ĝi estas la vivanta pruvo ke tio estas mensogo.
Nu, mi fine trovis pli informon. La tago en kiu mi skribis pri la vuhana filtrilo, mi fakte neglektis retpaĝon pri la afero ĉar ĝi estis hispana kaj mi serĉis ion eksterlandan. Tamen, en tiu hispana retpaĝo, mi legis ke la afero ekestis pro konkreta filmeto ankoraŭ espektebla en Jutubo:
Koran dankon, ĝuste tion mi deziris spekti kiam mi petis al vi fontojn.

novatago (Montri la profilon) 2021-marto-04 11:21:55

Zam_franca:
Esti membro de la Partio en Ĉinio estas kiel esti baptita kiel katoliko en Hispanio, ofta kaj ofte sensignifa sen plia informo.
Malvere. Estas nur 80 milionoj da membroj de la ĈKP en lando kie loĝas pli ol unu miliardo da homoj.
Vi pravas pri ĉi tio. Mi ne spektis ĉiun filmeton de tiu kanalo, verŝajne mi spektis malpli ol duono el ili. Tamen, mi ja vidis antaŭe la filmeton pri la membreco de Lele en la Komunista Partio, sed mi ne bone memoris ĝin, kaj fakte, verŝajne mi ne tro atentis ĝin tiam, kiam mi unue spektis ĝin, ĉar mi vidas tiajn filmetojn, fojfoje, se mi ne povas dormi. Mi revidis la filmeton kaj mi nur povas diri, denove, ke se por vi tio estas propagando por purigi la fifamon de la ĈKP, vi havas problemon. Oni ja rajtas agnoski ke ili ne demonigas ĝin, kiel vi ŝatus, tamen, nek vi, nek mi, nek alia mense sana persono, kiu loĝus en Ĉinio publike demonigus la ĈKP-on; pro evidentaj kialoj.

Fine, oni devas diri ke esti membro de la partio ne estas por ĉiu, ĉar oni devas unue iĝi iam universitata lernanto, sed se oni estas universitata lernanto estas normale aparteni al ĈKP: tio havas avataĝojn.

Zam_franca:Esti membro de la partio estas aktive apogi la reĝimon.
Kaj ĉar aparteni al la partio havas avantaĝojn, vi ne pravas pri ĉi tio. Jes, oni rajtas diri, ke multaj el la partianoj eĉ ne pensos pri kontraŭdiri la fiajn agojn de la ĉina reĝimo, kaj certe multaj el ili sendube estas blindaj naciistoj, sed tio ne implicas aktive apogi ĉion, aŭ eĉ ion. Via ideologio, unu fojo pli, blindigas vin pri la realo de la homa estaĵo: egoismo kaj senproblemiĝismo.

Kaj pro via ideologia blindeco, vi ĉiam, ĉiam, ĉiam volas vidi ĉion per ideologiaj okulvitroj, kaj vi tute sen kiale bezonas paroli pri specifaj konfliktoj, kiuj tute ne rilatas al kiel informas pri Ĉinio la televidkanalo BBC.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-marto-04 17:35:13

tamen, nek vi, nek mi, nek alia mense sana persono, kiu loĝus en Ĉinio publike demonigus la ĈKP-on; pro evidentaj kialoj.
Vi kaj mi kiel aliaj "mense sanaj personoj" ne ekloĝus en Ĉinujo se oni volas kritiki la ĉinan registaron. Se t.n. mense sana persono ekloĝus en Ĉinujo por labori kiel jutubisto, tial tiu persono almenaŭ ne taskas la ĉinan registaron kiel nepre kritikindan.
Krome, ja ne necesas troigi por aspektigi la ĈKP kiel hororan organizaĵon. Simple necesas rigardi ĝiajn agojn.
Kaj ĉar aparteni al la partio havas avantaĝojn, vi ne pravas pri ĉi tio. Jes, oni rajtas diri, ke multaj el la partianoj eĉ ne pensos pri kontraŭdiri la fiajn agojn de la ĉina reĝimo, kaj certe multaj el ili sendube estas blindaj naciistoj, sed tio ne implicas aktive apogi ĉion, aŭ eĉ ion. Via ideologio, unu fojo pli, blindigas vin pri la realo de la homa estaĵo: egoismo kaj senproblemiĝismo.

Kaj pro via ideologia blindeco, vi ĉiam, ĉiam, ĉiam volas vidi ĉion per ideologiaj okulvitroj, kaj vi tute sen kiale bezonas paroli pri specifaj konfliktoj, kiuj tute ne rilatas al kiel informas pri Ĉinio la televidkanalo BBC.
Iu kiu subtenas totalisman reĝimon ne nepre faras tion pro ideologia kialo, kaj laŭ mia scio mi ne diris tion. Estas evidente multaj aliaj kialoj.

Mi jam klarigis kial mi pensas ke Tajvano gravas kiel ĉinkultura demokratio. Kaj tio rilatis al la diraĵoj de la priparolita jutubisto en lia video pri aŭtoritatismo.

novatago (Montri la profilon) 2021-marto-15 21:44:35

La plej profita negoco laŭ Thomas Sowell.

novatago (Montri la profilon) 2021-aprilo-04 18:11:41

novatago (Montri la profilon) 2021-aprilo-26 21:52:58

Malkovru kemetismon je la nomo de Reo!

novatago (Montri la profilon) 2021-majo-13 23:25:41

Neakcepteblaj Insultoj en Madrido.

nornen (Montri la profilon) 2021-majo-14 16:50:56

novatago:Nova blogaĵo: La hispangla lingvo

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)
Leí tu artículo sobre el espanlish. Puedo confirmar que el fenónemo de tomar palabras inglesas y añadirles sufijos españoles no se limita a América del Norte, sino que también se ve en el istmo.

WhatsApp se llama aquí “guasap” o “guasá”. Un mensaje es un “guasapazo” y el acto de comunicarse por medio de esta aplicación se llama “guasapear”.

Muchos términos de mecánica (automotriz) y construcción también se prestan directamente del inglés. El embrague se llama “closh”, un cerrucho se llama “janso” y un pick-up truck se llama “picop”, “picoc” o “picó”.

En la tecnología es aún peor: una compu portátil se llama “láptop”, “lapto” o “láctoc”. Transmitir en vivo es “estrimear”; reiniciar es “resetear”; están los yutuberos y los tictoqueros. En programación tenemos “linquear”, “parsear”, “triguerear”, “debuguear”, “ráuter” (pero “rutas”), “dráiver”, “jánler (de eventos)”, “estac”, “jip” y muchos más.

Mas todo eso no es la peor violación del idioma. Lo que más me emputa es cuando se toman palabras del inglés y se usan en español sin considerar que ya tienen otro significado. Por ejemplo usar “amenidades” para referirse a parques, piscinas, cines, etc. O “comodidaes” para referirse a materias primas.

novatago (Montri la profilon) 2021-majo-14 20:58:50

nornen:
novatago:Nova blogaĵo: La hispangla lingvoĜis, Novatago (blogo / 7 + 1)
Leí tu artículo sobre el espanlish. Puedo confirmar que el fenónemo de tomar palabras inglesas y añadirles sufijos españoles no se limita a América del Norte, sino que también se ve en el istmo.
En España puede que no sea tan extremo pero también se hace muchísimo aunque sin algunos de los horrores que has puesto, si bien, pudiera haber otros horrores más afines a las pronunciaciones regionales. A los adultos con frecuencia les da pereza usar la palabra en español, los jóvenes ni se lo plantean.

Mi ŝatus klarigi, ke kiam mi skribis tiun blogaĵon mi forgesis diri, ke ekzistas debato pri konsideri kiel viva dialekto la usonan hispanglan: https://www.practicaespanol.com/el-quijote-en-span...

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Reen al la supro