Al la enhavo

Venas de/el la ŝranko?

de Grenade, 2019-majo-08

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Grenade (Montri la profilon) 2019-majo-08 13:11:51

Bonan tagon al ĉiuj!

Mi ĵus rimarkis, ke en la tria ĉapitro de la kurso, estas skribita: "Estas laŭta bruo. La brŭo venas de la granda ŝranko, kiu straras en la ĉambro". Kial "de la ŝranko", kaj ne "el la ŝranko" ?

Dankon por via helpo.


(Se mi male skribis Esperanton, bonvolu ankaŭ korekti min.)

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-08 15:44:38

La bruo venas de flanko de la ŝranko, oni ankoraŭ ne certas ke ĝi venas nome el la ŝranko

nornen (Montri la profilon) 2019-majo-08 15:59:06

Mi komprenus ĝin tiel:

"la bruo venas de la ŝranko". La origino de la bruo estas proksime al la ŝranko.
"la bruo venas el la ŝranko". La origino de la bruo estas ene de la ŝranko.

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-09 06:57:42

Ĝenerale "el" estas pli konkreta, kaj signifas, ke io aŭ iu venas el iu ferma spaco, ene de iu objekto, ekz. ŝranko.

"De" estas tre (kaj tro) plursenca prepozicio. Unu el ĝiaj signifoj estas veno el iu malferma spaco. Do "de la ŝranko" povas signifi "de la flanko de la ŝranko", kiel Sergejm diris, sed pli bona estus uzi formon "de ĉe la ŝranko". kial ĉi tiu esprimo estas pli preciza.

Legu la klarigojn kaj ekzemplojn de la du prepozicioj en PIV: de kaj el.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-majo-09 15:58:36

Grenade:Mi ĵus rimarkis, ke en la tria ĉapitro de la kurso, estas skribita: "Estas laŭta bruo. La brŭo venas de la granda ŝranko, kiu straras en la ĉambro". Kial "de la ŝranko", kaj ne "el la ŝranko" ?
Mi preferus 'la bruo venas de la ŝranko' por indiki la fonton de la bruo

Se io venas el io, la implico estas ke tio ne plu estas ene.

Ĉu la bruo estis iam en la ŝranko kaj nun estas ekster ĝi?

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-09 16:34:54

El Vortaro.net:

veni
(...)
2 Moviĝi de la loko, kie oni estis, ĝis alia loko: mi venas de la avo, k iras nun al la onklo; li venas de Usono; greno, kiu venas de Siberio; la vento venas de nordo(...)

el
I- Prep. montranta:
1 La limigitan spacon aŭ la objekton, de kies interno io sin movas eksteren: forpeli iun el la domo; eliri el la urbo; flago pendis el la fenestro; depost lia reveno el Hispanujo
(...)
III- Pref. montranta:
1 Direkton de la interno eksteren: elveturi; eltiri karbon el minejo; elbati najlon el tabulo; elveni; (...)

Do veni el la ŝranko malsimilas veni de la ŝranko. Por esti pli preciza oni povas uzi elveni el la ŝranko por precizigi ke bruo venas el interno de la ŝranko. Ja estas diferenco ĉu la bruo venas el ekster la ŝranko (ekz. kato malantaŭ la ŝranko), ĉu el interno de la ŝranko (kato en la ŝranko). En ĉiutaga parolo, ŝajnas ke sufiĉas diri venas el la ŝranko.
Certe en viaj lingvoj estas same. En la pola de=od, el=z (ze), ekz. de domo=od domu, el domo=z domu.

Grenade (Montri la profilon) 2019-majo-10 22:21:27

Multan dankon al ĉiuj. Mi nun tute bone komprenas.

StefKo : en mia lingvo (la franca), "de" kaj "el" havas la saman tradukaĵon. Tial la malsimileco inter "de" kaj "el" estas tre malfacila por mi... ^^

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-11 13:47:08

Se mi korekte komprenis, oni havas sekvajn interpretojn:

1) "La bruo venas el la ŝranko" ne estas korekta, ĉar ĝi implicas, ke bruo estas unuo, kiu povas forlasi la ŝrankon. Ĉi tial "la bruo venas de la ŝranko" estas korekta.

2) "La bruo venas el la ŝranko" estas mallongigita de "la bruo elvenas el la ŝranko" kaj signifas, ke la bruo havas originon ene de la ŝranko.

3) "La bruo venas de la ŝranko" signifas, ke la bruo havas originon proksime sed ekstere de la ŝranko.

Nun mi konfuziĝis.

amigueo (Montri la profilon) 2019-majo-11 18:20:40

laux mi, ege interesa opono:
el, etel
al, etal

mi vojagxas al Palestino.
mi vojagxas etal Palestino.
towards

bruas el sxranko
bruas etel sxranko
fromwards

amigueo (Montri la profilon) 2019-majo-11 18:32:42

alia interesanta opono:
for, ven

ili lavas makulon for.

cxu vi trovus ekzemplon por VEN?

Reen al la supro