Al la enhavo

fikcia vivulo

de ito, 2019-septembro-03

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

ito (Montri la profilon) 2019-septembro-03 05:51:54

Kiel oni nomas vivulojn, kiuj aperas en mitoj aŭ fikciaj rakontoj, ekz. marvirino, neĝviro, Centaŭro, Jano kaj similaj? Temas pri uloj kiuj parte aspektas homoj, kaj ne temas pri dioj.

Mi provizore nomas ĝin hom-oid-o aŭ animulo. Mi atendas ĝustan vorton aŭ pli taŭgan nomigon.

Dankon.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-03 06:56:06

Mi ne certas, ĉu eĉ ekzistas "ĝusta vorto", sed Vikipedio parolas pri humanoidoj. Sed minimume al mi humanoidoj estas aŭ robotoj aŭ eksterteruloj. Kiam temas pri mitologio, en ĝermanaj lingvoj oni uzas la vorton Volk/folk, el kiu devenas ekz. la vorto "folkloro" (loro : tradicia, ora scio aŭ kredo).

En la finna-ugra mitologio oni uzas la vorton väki, kiun oni povas traduki al "folko" en la ĝermana mitologia senco. Plie oni distingis inter pluraj folkoj, ekz.
  • folko de tero (nanoj, troloj ktp.)
  • folko de akvo (niksoj ktp.)
  • folko de ĉielo kutime estas dioj
  • folko de fajro
  • folko de arbaro
Preskaŭ ĉiu folko havis bonajn kaj malbonajn ulojn.

thyrolf (Montri la profilon) 2019-septembro-03 10:17:25

en la germana oni nomas tiujn: Fabelwesen.

La traduko estas: fabelestaĵoj

Tio laŭ mia konvinko ne malbona vorto

opajpoaj (Montri la profilon) 2019-septembro-03 13:18:43

Ĉu 'ĥimero' aŭ ''ĥimerulo'' taŭgus ?

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-04 08:18:30

opajpoaj:Ĉu 'ĥimero' aŭ ''ĥimerulo'' taŭgus ?
Hm. laŭ PIV ĥimero signifas
  • specifika monstro
  • iluzio, revo, utopio
  • specialtipa organismo
  • subklaso de fiŝoj
Kaj plie ĥimerulo estas iu, kiu kovas, havas iluziojn, revojn. Do mi pensas, ke ĥimero ne aspektas kiel homo kaj estas tro specifika .

ito (Montri la profilon) 2019-septembro-04 14:42:02

Dankon pro viaj sugestoj.

Mi ekkonis la vortojn humanoido, folkloro kaj ĥimero. Mi konsultis vortarojn kaj iom da ret-paĝoj, kaj iom post iom la ideoj de ili klariĝis en mi.

Ŝajnas al mi ke ĉiu el la vortoj folko, fabelestaĵo kaj ĥimero(ĥimerulo) estas duone taŭgaj sed iom sencmankaj aŭ aludantaj ion alian. Mi devus esprimi la estulon ne per simplaj vortoj sed per ete longa teksto.

Nu, kiel vi pensas pri uzo de "leĝenda" anstataŭ "folklora" kaj uzo de "fe(in)o" anstataŭ "folko"?

ĥimero: Ĉu ĝi estas nomo de certa estaĵo en greka mitologio. Mi konjektas ke ĝi signifus ankaŭ estaĵon kiu estas fakte kreata en laboratorio de geno-inĝenierarto nuntempe. https://en.wikipedia.org/wiki/Chimera_(genetics)

LM59650 (Montri la profilon) 2019-septembro-05 08:25:48

duonhomfantazibesto ?
duonhomfantaziulo ?

sudanglo (Montri la profilon) 2019-septembro-05 13:32:49

Kiel oni nomas vivulojn, kiuj aperas en mitoj aŭ fikciaj rakontoj, ekz. marvirino, neĝviro, Centaŭro, Jano kaj similaj?
La traduko estas: fabelestaĵoj
Jes, tio ŝajnas al mi bona

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-06 06:57:01

Ĉiun vivulon, ankaŭ tiujn, kiuj ne aspektas kiel homoj, oni povas nomi fabelestaĵo.

Plie miaopinie fabelestaĵo kiel vorto pli bone akordas al nefikciaj tekstoj ("En la japana mitologio oni trovas sekvajn fabelestaĵojn…"). Se temas pri alitipa teksto – ekz. vi skribas rakonton, kie tiaj vivuloj rolas ("Tiam la marivirino kun aliaj… furiozogiŝ kaj…") – fabelestaĵo sonas tro faka.

ito (Montri la profilon) 2019-septembro-06 12:54:55

Dankon al sudanglo kaj Metsis

Danke al vi, mi povas kompreni ke la kunmetita vorto fabelestaĵo estas facile komprenebla kaj vaste uzebla kiel vi opinias. Eble mi povos pli bone uzi vortojn, kiuj esprimas imagitajn estaĵojn distingante ideojn de ili.

Reen al la supro