Al la enhavo

Metaforoj en esperanto

de LM59650, 2019-septembro-06

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

LM59650 (Montri la profilon) 2019-septembro-06 10:10:47

Saluton

Metaforoj estas ofta en tradiciaj lingvoj.

ekzemplo :
Engla : "It rains cats and dogs"
Franca : "Il pleut des cordes", "Il tombe des cordes", "Il pleut des hallebardes", "Il fait un temps de chien", ...

En esperanto, la significo estas : "Pluvegas"
Ĉu vi konas ekvivalentan metaforon ?

Ĉu vi konas aliajn metaforojn ofte uzata en esperanto ?

sudanglo (Montri la profilon) 2019-septembro-06 13:10:06

Metafora aŭ figura uzo estas ofta en Esperanto. Serĉu sur kiu ajn paĝo de PIV.

Sed la nacilingvaj ekzemploj kiujn vi donis estas idiotismoj, kaj ĝenerale Esperanto evitas tiujn, pro evidentaj kialoj. Ne helpas interkompreniĝon se oni ne povas deĉifri la signifon de la vortoj mem.

Por angla-lingvano estas tute ne elrezonebla kia estas vetero de hundo (temps de chien).

Se vi volas pli viglan alternativon por 'pluvegas' necesas elpensi esprimon kies senco estas klara/divenebla.

La pluvo falas torente?

LM59650 (Montri la profilon) 2019-septembro-09 06:31:08

"La pluvo falas torente" ŝajnas bona traduko.
Estas nur ekzemplo.

Ĉu ekzistas en esperanto kompleksaj esprimoj (ne simplaj vortoj aŭ gramatikaj konstruoj), kiu ne havas laŭliteren tradukon en aliaj lingvoj ?
Ŝajnas, ke la respondo estas ne, sed mi ne estis certa pri tio.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-septembro-09 11:08:25

Por kio utilas idiotismoj en Esperanto, kies celo estas internacia interkompreniĝo?

Tamen mi supozas ke estas sufiĉe da esprimoj/vorto kiuj estas nur klarigebla en iu nacia lingvo per tuta frazo. (ekz. Ne krokodilu)

Kaj estas parolturnoj kiuj bildece prezentas iun ideon. Tiajn vi trovos en la Proverbaro

Eble vi trovos tie kelkajn kies signifo ne estas klara laŭ la vortoj.

Unu kiu mankas en tiu kolekto sed kiu tamen estas ĝenerale konata - "Esperanto, edzperanto".

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-24 10:03:35

http://www.expressio.fr/expressions/tomber-pleuvoi...

Tiu ligilo (bedaŭrinde en la franca) ŝajnas al mi trafa. Ĝi donas internacian liston.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-24 10:17:27

https://www.loc.gov/rr/scitech/mysteries/rainingca...

Ankaŭ tiu estas interesa (anglalingve).

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-24 10:26:37

Iru tien kaj elaŭtiĝadu http://lingvo.info/eo/lingvopedia/esperanto (Kun la voĉo de Filipeto !)


Elektadis sen fino, edziĝis kun porkino.

Fadeno iras, kien kudrilo ĝin tiras.

Nokte eĉ monstro estas belulo.

Dancu diabloj, sed ne en mia arbaro.

Reen al la supro