Al la enhavo

Simileco inter la metra sistemo kaj Esperanto

de MiMalamasLaAnglan, 2019-oktobro-02

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-02 19:52:15

Antaŭ ol la metra sistemo, malsamaj landoj uzis malsamaj mezursistemoj. Nun, preskaŭ ĉiu lando (ĉiuj krom Usono, Birmo, kaj Liberio) uzas la Sistemon Internacian.

Tio estas, kiel estus la fina venko, sed se la fina venko okazus, homoj ankoraŭ parolus siajn proprajn denaskajn lingvojn. Tamen, homoj tra la tuta mondo povas esprimi kiomojn kaj interkompreniĝi.

Usono devas ŝanĝiĝi. Mi estas usonano, parenteze.

Frano (Montri la profilon) 2019-oktobro-03 08:24:20

Tucker Carlson: “Esperanto died, but the metric system continues, this weird, utopian, inelegant creepy system that we alone have resisted”
"Esperanto mortis, sed la metrika sistemo daŭras, ĉi tiu stranga, utopia, malelegante timiga sistemo, kiun ni sole rezistas"

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-03 18:55:32

Nu, Esperanto ne vere mortis, tamen mi komprenas kion vi volas diri !

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-03 19:38:35

Frano:
Tucker Carlson: “Esperanto died, but the metric system continues, this weird, utopian, inelegant creepy system that we alone have resisted”
"Esperanto mortis, sed la metrika sistemo daŭras, ĉi tiu stranga, utopia, malelegante timiga sistemo, kiun ni sole rezistas"
Esperanto ne mortis, kaj la metra sistemo certe estas nek stranga nek maleleganta nek timiga nek utopia. Ĝi estas la kutima sistemo en ĉiuj landoj krom 3 kaj estas tre facile uzi ĝin.

Gravas diri, ke mi ja estas usonano, kaj mi ja volas, ke Usono ŝanĝu sin.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-04 08:31:22

Esperanto ne mortis - ĝi estas mortnaskita.
De vidpunkto de lingvistoj, linvgo iĝas morta, kiam mortas la lasta ĝia denaskulo.
Jes, Esperantaj denkasuloj plu ekzistas, sed ili ne estas multaj kaj ofte, kiam ili iĝas adoltaj, ili forgesas pri Esperanto kaj iliaj infanoj ne estas denaskuloj.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-04 16:15:11

La mesaĝo estas kaŝita.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-04 16:58:46

Preseraro - mi volis skribi "adolta"

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-04 20:44:06

sergejm:Preseraro - mi volis skribi "adolta"
Dankegon pro tio, ke vi instruis al mi novan vorton! Mi ne sciis tiun vorton. Mi sciis nur la vorton plenkreskulo.

Reen al la supro