Al la enhavo

F-lo?

de MiMalamasLaAnglan, 2019-oktobro-23

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-23 18:59:41

Se estas F-ino (fraŭlino), ĉu pravas diri je F-lo (vira fraŭlo) kaj uzi ĝin kiel F-ino?

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-24 07:22:08

La vorto fraŭlo ekzistas, sed sonas tre arkaika. Dependas de lando, loko, sed tie kie mi loĝas, oni ne plu uzas ankaŭ la vorton fraŭlino, kiam temas pri plenkreskuloj.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-24 17:16:41

Metsis:La vorto fraŭlo ekzistas, sed sonas tre arkaika. Dependas de lando, loko, sed tie kie mi loĝas, oni ne plu uzas ankaŭ la vorton fraŭlino, kiam temas pri plenkreskuloj.
Sed ĉu oni povas paroli pri "F-lo Familinomo" (senedzinuliĉo) anstataŭ S-ro?

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-24 18:51:31

MiMalamasLaAnglan:
Sed ĉu oni povas paroli pri "F-lo Familinomo" (senedzinuliĉo) anstataŭ S-ro?
Kial ne? Ekz. vi estas en via loka vendejo kaj konas la personaron. Vi scias, ke iu juna viro kun la familia nomo Smith laboras tie.
- Fraŭlo Smith, ĉu vi havas freŝan panon?
- Sinjoro Jones, certe ni havas. Kian vi volas?

(Notu, ke mi neniam dirus tiel en mia loko, sed mi povas imagi tian arkaik-stilan diskuton.)

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-oktobro-27 09:47:23

Vi povas diri kion vi volas. La rezulto plaĉos aŭ ne. Tio dependas de via celo; pri kio tiu formo utilas? Ĉu vi celas averti la aŭskultantaron, ke la koro de tiu junulo estas kaptinda?

Ĉu pro seksegaleco? La nuna tendenco estas sinjor(in)umi ĉiun, do tio ne ŝajnas utila.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-27 15:38:30

Altebrilas:La nuna tendenco estas sinjor(in)umi ĉiun, do tio ne ŝajnas utila.
Ho, mi ne sciis tion. Mi pensis, ke oni devas uzi je F-ino se ino ne estas edziniĝinto.

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-28 13:54:52

MiMalamasLaAnglan:
Ho, mi ne sciis tion. Mi pensis, ke oni devas uzi je F-ino se ino ne estas edziniĝinto.
Ne, kiel mi jam skribis, ke dependas de lando, loko ktp. kiel oni alparolas homojn. Kie mi loĝas, pratike ne ekzistas esprimon por fraŭlo kaj vorto fraŭlino sonas tre arkaika, ne plu taŭga.

Pli precize pri mia lando Finnlando…

Jam dum la 1970-jardeko oni decidis en akuŝejoj, ke oni alparolas ĉiujn akuŝantinojn kiel sinjorinoj. La fina ŝanĝo okazis en la jaro 1995, kiam oni malfermigis la armeon por virinoj. La armeo tiam decidis, ke ĉiuj estas sinjorinoj. La kutimo estis tiel bona, ke la tuta socio decidis obei ĝin.

Alie ekde la 1980-jardeko oni pli kaj pli komencis alparoli nur per titolo kaj nomo en formalaj okazoj. Ĉi tial oni nuntempe alparolas en la armeo (mi ne certas, kiam oni ŝanĝis al tiu kutimo):
  • Ekz. se Maija Virtanen (persona + familia nomo) estas serĝanto, oni alparolas rin per "Serĝanto Virtanen, ĉu vi volas…".
Sed multaj finnoj evitas formalecon, kaj oni alparolas nur per familia nomo
  • Se Maija Virtanen estas ĉefo, eĉ ĝenerala direktoro, en firmao, oni diras "Virtanen, ĉu vi volas…"
aŭ per persona nomo
  • Se Maija Virtanen estas laboristo, ĉiuj kolegoj diras "Maija, ĉu vi volas…"
aŭ sen aparta alparola nomo aŭ titolo
  • (inter kolegoj en la sama firmao, inter klubanoj ktp.) "Ĉu vi volas…"
Nepre ne alparolu laŭ maniero "Sinjorino ĝenerala direktoro Maija Virtanen", se vi ne volas ŝajni aktikvulo de 1800-jarcento aŭ antaŭ.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-28 14:53:45

Metsis:
Nepre ne alparolu laŭ maniero "Sinjorino ĝenerala direktoro Maija Virtanen", se vi ne volas ŝajni aktikvulo de 1800-jarcento aŭ antaŭ.
Kion vi celas? Mi ne komprenas tion.

thyrolf (Montri la profilon) 2019-oktobro-28 16:53:59

En Germanio oni tute ne plu uzas la vorton "fraŭlino". Ĉiu estas aŭ sinjoro aŭ sinjorino.

Kiam lastatempe ni vizitis italan restoracion, mi volis iomete ekzerci miajn malriĉajn konojn de la itala je la mendo. Ĉio iris glata, ĝis finfine mi petis la proksiman junan kelnerinon per la vortoj: "Signora, il conto, per favoro!". Tio signifas: "sinjorino, la fakturon, mi petas!" Ŝi korektis: "Signorina!", kiu estas "fraŭlino". Do en la itala tiu diferenco ŝajnas ankoraŭ viva. Mi mem trovis tion arkaika vorto el pasintaj jarcentoj.

nornen (Montri la profilon) 2019-oktobro-28 17:12:01

thyrolf:En Germanio oni tute ne plu uzas la vorton "fraŭlino". Ĉiu estas aŭ sinjoro aŭ sinjorino.

Kiam lastatempe ni vizitis italan restoracion, mi volis iomete ekzerci miajn malriĉajn konojn de la itala je la mendo. Ĉio iris glata, ĝis finfine mi petis la proksiman junan kelnerinon per la vortoj: "Signora, il conto, per favoro!". Tio signifas: "sinjorino, la fakturon, mi petas!" Ŝi korektis: "Signorina!", kiu estas "fraŭlino". Do en la itala tiu diferenco ŝajnas ankoraŭ viva. Mi mem trovis tion arkaika vorto el pasintaj jarcentoj.
La samo okazas en Centrameriko. Al fraŭlinoj oni diras "señorita", dum al edziĝintinoj oni diras "señora (+familinomo aŭ edzinnomo)" aŭ "doña (+personnomo)". Okaze de dubo, oni preferas "señorita", por ke la alparolatino ne kredu, ke oni nomas ŝin "oldulino".

- - - -
Iom for de temo: Se vi estas en Centrameriko, kaj volas senti vin amata, iru al vendejo. La vendistinoj diros al vi: "¿Qué busca, mi amor? ¿Qué va a llevar, mi rey? ¿En qué le puedo ayudar, jovenazo?" = "Kion vi serĉas, mia amo? Kion vi forportos, mia reĝo? Kiel mi povos vin helpi, beljunulo?" Kaj al virinoj ili diras "mi amor", "mi reina", "madrecita", ktp = "mia amo", "mia reĝino", "patrineto".
Tiom da amo en la vendejo...

Reen al la supro