Al la enhavo

Ĉe la Lingva Kritiko estas publikigita artikolo.

de Jxusteno, 2019-novembro-11

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-11 23:57:26

Ĉe la Lingva Kritiko estas publikigita la artikolo "Survoje al sekse neŭtralaj kaj egalecaj esprimoj: Komparo inter la J-sistemo kaj parentismo":
https://lingvakritiko.com/2019/11/11/survoje-al-se...

Agrablan legadon!

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-13 16:41:26

Mi lernis, ke mi devos lerni almenau du aliajn gramatikojn por komuniki kun esperantistoj kiuj uzadas tiujn sistemojn.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-13 22:53:19

Zam_franca:Mi lernis, ke mi devos lerni almenau du aliajn gramatikojn por komuniki kun esperantistoj kiuj uzadas tiujn sistemojn.
Kia gramatiko? Simple novaj vortoj, kio estas tute normala fenomeno en la lingvoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-14 17:07:13

Normala fenomeno? Infiksoj kiel J estas kontraŭfundamenta.
Tro da novaj gravaj reformoj estas proponataj ĉi tie. Oni forgesu ilin.

Kio estas Esperanto, kion celis Zamenhof' per ĝi, kion deziris idistoj, kial gehomoj eklernas Esperanton, ekde kiam Esperanto ekzistas, kiom estas la kvanto de sia literaturo, ĉu vi legis tion... Povus esti interesaj demandoj.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-novembro-21 19:21:12

Ne povas esti infiksoj ene de morfemoj. La J-sistemo certe estas kontraŭfundamenta kaj preskaŭ iu esperantido.

robinvdv (Montri la profilon) 2019-novembro-21 20:55:32

Zam_franca:Normala fenomeno? Infiksoj kiel J estas kontraŭfundamenta.
Tro da novaj gravaj reformoj estas proponataj ĉi tie. Oni forgesu ilin.

Kio estas Esperanto, kion celis Zamenhof' per ĝi, kion deziris idistoj, kial gehomoj eklernas Esperanton, ekde kiam Esperanto ekzistas, kiom estas la kvanto de sia literaturo, ĉu vi legis tion... Povus esti interesaj demandoj.
Se Zamenhof daŭre vivus hodiaŭ, ĉu vi pensas, ke li kontraŭus la enkondukon de neŭtralaj vortoj por povi paroli pri neduumuloj, aŭ ĉu vi pensas, ke li preferus diskriminacii ilin? La socio ŝanĝiĝis, se Esperanto ne kapablas adaptiĝi al la nuna pensmaniero, ĝi verŝajne post kelkaj generacioj mortos. Mi preferas eviti tion.

Ne necesas diri "gehomoj". La vortoj "homo" kaj "homoj" jam estas tute neŭtralaj.

MiMalamasLaAnglan:Ne povas esti infiksoj ene de morfemoj. La J-sistemo certe estas kontraŭfundamenta kaj preskaŭ iu esperantido.
El la artikolo: Malgraŭ la intenco de la kreintoj de la J-sistemo, ke la novaj formoj estu interpretataj kiel novaj radikoj, multaj esperantistoj emas interpreti la novajn formojn kiel formitajn per infikso -j-. Ĉar la Fundamenta kaj tradicia vortfarado de Esperanto ne permesas infiksojn, la tiel interpretita J-sistemo kontraŭas la Fundamenton kaj la lingvan tradicion. (Aliflanke ankaŭ eblas argumenti, ke ĝuste ĉar Esperanto laŭ la Fundamento kaj la lingva tradicio ne havas infiksojn, tiu infikseca interpreto de la J-sistemo ne povas esti ĝusta, kaj la origine intencita interpreto, laŭ kiu temas pri novaj radikoj ne derivitaj per vortfaraj meĥanismoj de Esperanto, estas la sola ebla interpreto de la J-sistemo.)

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-22 20:03:57

robinvdv:

Iu lingvo, krom se ĝia oficiala vortaro havas diskriminacieman difinon (vidu la ekzemplon de la difino de la vorto "gitano" - - > "tercero" en la oficiala vortaro de la lengua español), ne miaopinie povas diskriminii homojn pere de gramatiko aŭ vortaro (ĉu la Akademio de E-o skribis "neduuma" - - > "aĉega"??).
Se la Esperanto-parolantoj ne havas sintenaraĉon kontraŭ la neduum-uloj, ili ne diskriminas ilin.
Neduumaro estas minoritato. Ni ne bezonas ege ŝanĝigi la lingvon por ili, sciante ke ni povas konstrui vortojn ekantajn per "neduum-" .

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-22 20:13:46

La gramatikaj detaloj estas treege malgravaj kompare kun la alesto de malĝentiluloj en la Esperanto-movado. Se vi deziris tion ĉi pruvi al mi, via peno ne vanis.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-22 20:37:04

Jxusteno:La gramatikaj detaloj estas treege malgravaj kompare kun la alesto de malĝentiluloj en la Esperanto-movado. Se vi deziris tion ĉi pruvi al mi, via peno ne vanis.
Mi ĝojas, ke mi estas nun malĝentilulo. Signifas, ke mi gajnis la debaton.

Mi jam diris, ke mi defendas la LGBT-rajtojn. Neduumaro estas hodiaŭ minoritato. Se iam ĝi kreskegus, ni kreu pli etan prefikson. 3 silaboj estas iomete tro. Sed mi pensas, ke bona solvo estas hodiaŭ uzi "neduum-" kiel ni uzas "vir-". "Neduum-" estas longa, sed logika : aparteneco al nek la vira, nek la ina sekso, kaj kun nepreciza senco.
Ĉu diri, ke neduumaro estas minorato malĝentiluligis min? Eble mi ne bone klarigis.
Resume kaj redirante tion, kio jam estas dirita, "neduum-" estas eble tro longa, sed klara, kaj se la neduumaro kreskas ege, ni devos krei pli etan afikson (kiel? Ĉi tiu demando estas la kialo de la precizeco de neduum-).

robinvdv (Montri la profilon) 2019-novembro-23 01:04:01

Zam_franca:

Oni jam proponis la sufikson -ip- por neduumuloj: https://bertilow.com/pmeg/vortfarado/neoficialaj_a...
Sed tio ne plene solvas la problemon. Daŭre ne facile eblas paroli tute genroneŭtrale.

Reen al la supro