Al la enhavo

Ĉu Ludoviko Zamenhofo, krom Esperanto, konis la anglan, francan, germanan, malnovgrekan, hebrean, jidon, latinon, la polan kaj la rusan?

de Jxusteno, 2019-decembro-08

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-08 07:07:21

Ĉu liaj denaskaj lingvoj estis la germana, jido, la rusa kaj pola?

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-08 07:39:03

En tiutempaj rusaj gimnazioj oni instruis la anglan, francan, germanan, malnovgrekan kaj latinon.
La jidan, polan, rusan (verŝajne ankaŭ la belorusan, sed ĝin tiutempe oni nomis dialekto de la rusa), germanan, litovan oni parolis en lia ulbo. Ivrito estis lingvo de hebreaj religiaj libroj.
PS: Kelkajn lingvojn vi renkontas en ambaŭ listoj de instruataj kaj de parolataj lingvoj. Ili estas iom malsamaj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-08 08:36:31

Kiel Zamenhof' iom italigis sian lingvan projekton (estas kelkaj vortoj devenantaj rekte el la itala en Eo), se li ne parolis itale?

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-08 10:11:11

En tiamaj gimnazioj oni ne instruis la italan kaj hispanan, almenaŭ kiel ĉefajn kursojn
Sed verŝajne Z. memlernis almenaŭ la italan kiam konstruis E-on.
Krom tio, la itala estas lingvo de muziko, kaj estis lecionoj de muziko, kie oni povis lerni italajn kantojn - sen lerni la lingvon mem.
Sed tio estas nur mia supozo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-08 11:06:29

Kiu Esperanta vorto ekzistas en la itala, ne ekzistante samtempe en la franca aŭ latino?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-08 11:14:05

Jxusteno:Kiu Esperanta vorto ekzistas en la itala, ne ekzistante samtempe en la franca aŭ latino?
beleco (belezza), ĉielo. En la franca ni diras beauté (sed belle por "bela") kaj ciel (elparolita pli malpli kiel sijel).

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-08 12:56:01

Zam_franca:
Jxusteno:Kiu Esperanta vorto ekzistas en la itala, ne ekzistante samtempe en la franca aŭ latino?
beleco (belezza), ĉielo. En la franca ni diras beauté (sed belle por "bela") kaj ciel (elparolita pli malpli kiel sijel).
Ja "bel" estas la radiko, sed ne "belec"...

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-08 13:58:27

La radiko estas bel-, sed sufikso -ec- verŝajne venis el la itala.
"Ĉielo" ankaŭ sendube venis el la itala.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-08 14:07:55

sergejm:La radiko estas bel-, sed sufikso -ec- verŝajne venis el la itala.
"Ĉielo" ankaŭ senbube venis el la itala.
Ĉu vi certas, ke ne bubo komunikis ĉi tiun vorton al Ludoviko?

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-08 14:16:03

Mistajpo. Mi volis diri "sendube".
Italan vorto "cielo" li verŝajne unuafoje aŭdis en lerneja ĥoro, sed infanoj, kiuj ĝin kantis verŝajne estis pli aĝaj ol buboj.

Reen al la supro