Al la enhavo

Gejfobio

de werechick, 2008-julio-25

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

diogotux (Montri la profilon) 2008-julio-28 16:29:42

R2D2!:
diogotŭ:Atentu, gajo ne estas gejo (sed tio ja povas okazi rido.gif )
Fakte, ambaŭ vortoȷ devenas de la angla “gay”, kıu orıgıne estıs “felıĉa”, sed ıal ĝı poste sıgnıfıs “samseksema”.

—Ilhuıtemoc δ
Gejo verŝajne estas radiko esperanta el la angla lingvo, sed kiel ajn vi povas scii ke kaj gajo tamen ne estas el franca lingvo?

R2D2! (Montri la profilon) 2008-julio-28 16:38:55

diogotŭ:Gejo verŝajne estas radiko esperanta el la angla lingvo, sed kiel ajn vi povas scii ke kaj gajo tamen ne estas el franca lingvo?
Bone, ılı povas havı komunan orıgınon.

—Ilhuıtemoc δ

diogotux (Montri la profilon) 2008-julio-28 17:38:22

R2D2!:Bone, ılı povas havı komunan orıgınon.
Jes, ili povas. rideto.gif

collare (Montri la profilon) 2008-julio-30 00:02:15

Unue, mi estas gejo.
Due, ĉi tie, ĉe lernu, mi preskaŭ ne renkontadis samseksemulfobion, sed tamen estis tiaj okazoj.

En mia lando al gejoj oni rilatas tre agresive. Homoj ne komprenas samseksemajn homojn, ili diradas, ke tio estas kontraŭnatura kaj tio estas malsano. En Rusio la situacio estas pli plorinda, tie eĉ altrangaj politikistoj eldiriĝas adrese al gejoj tre malbone kaj eĉ vulgare. Mi nelge legis, ke unu rusia guberniestro diris publike, ke "gejaĉojn necesas ŝiri kaj ĵeti iliajn pecojn laŭ vento". Defendantoj de samseksemuloj volis turniĝi al juĝejo, sed prokuroraro finopiniis, ke en la vortoj de l'guberniestro malestas agresaj ideoj.

Mi hontas pro tio...

diogotux (Montri la profilon) 2008-julio-30 05:19:22

Feliĉe en Brazilo la situacio estas pli bona. En San Paŭlo estas procesio geja la plej granda el mondo. Sed multaj kiuj iras al procesio ne estas gejoj kaj volas nur festi.

Sude la popolo estas pli "serioza". Neniu deklaras malferme esti geja, pro subpremo de socio aŭ ĉar ja eble estas malmultaj gejoj ĉi tie. Malgraŭ mi esti tute nek kontraŭ nek ema al gejismo, mia familio jam deklaris havi "askon" de gejoj... Mi iam havis gejan amikon kaj li "kantis min", kiel ni diras ĉi tie en Brazilo. Nu, li sciis ke mi ne estas gejo, mi respekte rifuzis la proponon, kaj nun mi ne vidas lin plu, sed iom post tiam ni ridis pri ĉi tiu okazo.

Laŭ mi toleremo estas la solvo. Por ambaŭ flankoj. Ha, ĉio ŝajnas tiel simpla kiam oni toleras...

sal.gif

novatago (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-01 08:30:36

diogotŭ:
Gejo verŝajne estas radiko esperanta el la angla lingvo, sed kiel ajn vi povas scii ke kaj gajo tamen ne estas el franca lingvo?
"Gejo" en esperanto, eble, venas el la angla "gay" sed laŭ mia scio la angla prenis ĝin el la franca "gai". Memoru ke la franca lingvo havis dum multaj jaroj la nunan rolon de la angla.

Kompreneble "gejo" kaj "gajo" havas la saman radikon.

Kaj "gaja" ne signifas "feliĉa". "Gaja" estas tiu, kiu estas festema, ridema, bohumora... sed ne nepre feliĉa. Foje eĉ feliĉuloj estas malgajaj.

Ĝis, Novatago.

diogotux (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-02 14:45:55

oops!

tio verŝajne estas ekstertemo, sed ĉu ekzistas dokumento kiu parolas pri el kiu lingvo venas vortoj en Esperanto?

Mi pensas ke ĝi devus nomi "etimologio".

Ĉu?

Reen al la supro