La vortaro ĉesas malfermiĝi
글쓴이: Terurĉjo, 2008년 7월 30일
글: 8
언어: Esperanto
Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 7월 30일 오후 9:33:53
Mi ne scias, ĉu mia komputilo aŭ vindozo fuŝas, sed bonvolu tion kontroli kaj agordi la vortaron, se mi ne eraris.
diogotux (프로필 보기) 2008년 8월 2일 오후 3:51:05
Per Esplorilo eblas ankaŭ viŝi kuketojn sed mi ne scias kiel fari tion en tiu programero. La problemo estas en via komputilo ĉar verŝajne tio ne okazas kun aliaj uzantoj (mi-inkluzive).
Ankaŭ povas esti via versio de Operaciumo kaj Esplorilo. Se viŝi kuketojn ne funkcias, bv. klarigi vian version de operaciumo kaj esplorilo.
PS. Mi estas programisto pri interreto sed eble lernu-teamo malkonsentas kun mia konsilo.
Espi (프로필 보기) 2008년 8월 2일 오후 4:34:26
mi nur havas demandeton:
Kelkfoje vi uzis la terminon limpi.
Kion ĝi signifas, ĉar mi nenie trovis ĝin?
Amike
Espi
diogotux (프로필 보기) 2008년 8월 2일 오후 4:43:21
Mi ĉiam zorgas skribi korekte en Esperanto, sed mi klare miksis portugalaĵo en Esperanto uzante la vorton limpi anstataŭ viŝi ĉi tiun fojon.
Limpi: el portugala "limpar": signifas malpurigi, malplenigi ion (plejfoje per sapo).
Mi jam anstataŭigis ĉiun okazon de limpi por viŝi.
Dankon, mi estos pli atenta estonte.
Terurĉjo (프로필 보기) 2008년 8월 2일 오후 7:18:56
diogotŭ:Mi konsilas al vi viŝi kuketojn.Pri kiaj kuketoj temas?
Ŝajnas al mi, ke kuketo estas malgranda fritaĵo el pasto, farita kun bongusta diversspeca enhavaĵo. Sed mia komputilo, des pli mia retumilo (IE7), ne havas iajn kuketojn.
Do, kion mi devas forigi aŭ forviŝi por solvi la problemon?
horsto (프로필 보기) 2008년 8월 3일 오전 10:34:37
Espi (프로필 보기) 2008년 8월 3일 오후 2:34:16
diogotŭ:Limpi: el portugala "limpar": signifas malpurigi, malplenigi ion (plejfoje per sapo).Saluton diogotŭ,
ĉio klaras. Mi ankaŭ konas ĝin el la hispana (limpiar), sed mi ne trovis ian interrilaton.
Sed, ĉu la traduko ne signifas purigi?
Amike
Espi
diogotux (프로필 보기) 2008년 8월 4일 오전 1:13:04
horsto:Vi povas malpermesi al via foliumilo (IE7) stori kuketojn kaj vi povas forigi la jam storitajn kuketojnMi konsilis al li la duan: "forigi jam storitajn kuketojn". Mi kredas ke malpermesi kuketojn tute ne solvas ajn problemo.
Espi, denove vi pravas, mi fuŝis!
malpurigi en portugala estas "sujar" kaj ja purigi signifas "limpar".
jes, la hispana tre similas al portugala...