글: 24
언어: Esperanto
landhomo (프로필 보기) 2020년 1월 10일 오전 10:28:34
Jxusteno:landhomo:Saluton, Ĵusteno! Bedaŭrinde, mi ne parolas libere nek baŝkire, nek tatare, ĉar ne havis eblecon lerni ĉi-lingvojn dum infanaĝo. Mi memstare provis ekposedi la patrinan (la baŝkiran) lingvon, sed ne multe progresis. Simplajn, komunuzajn frazojn tamen mi povas elbuŝigi iom proksime al la natura baŝkira, sed , laŭ rimarko de multaj miaj samnacianoj-samgentanoj, mi tion faras tre ridinde. Komike estas, ke en la franca mi povas esprimi min pli libere, ol en la baŝkira...
Chu vi parolas la bashkiran (au tataran)?
landhomo (프로필 보기) 2020년 1월 10일 오전 10:56:16
Jxusteno:Al mi shajnas ke la problemo estas ankau je la moderna lingvajho malpurigita de superfluaj novradikoj kaj saghumajhoj. Oni penu laueble uzi nur la radikojn estantajn en la UnuaLibra vortareto ...[br] Se uzi nur tiujn mil kun iom radikojn de la Unua Libro, Esperanto ne progresus tiel riĉe, kiel ĝi statas hodiaŭ (ĝi nun pli riĉas, ekzemple, ol mia baŝkira). Krome ni ja konas la sorton de Bejsik Ingliŝ kaj Toki Pona: malgraŭ sia troa simpleco ĉi tiuj simplaj lingvoj restas projektoj sen evoluo, dum Esperanto konstante trovas siajn evoluigantojn jen en literaturo, jen en ĵurnalismo, jen en belaj kantoj ktp.
landhomo (프로필 보기) 2020년 1월 10일 오전 11:09:39
Jxusteno:Komprenite. Pardonon pro la korekto sed devas esti ne "mi ne parolas libere nek baŝkire, nek tatare", sed "mi parolas libere nek baŝkire, nek tatare" ĉar la vorto "nek" jam per si mem esprimas neadon.Dankon pro la korekto. Vi indikis ĝustan regulon, kiu ne konsentas kun mia rusisma pensmaniero. Cetere, tiu esperanta "nek..., nek ..." al mi ŝajnas per si mem nenion neas, ĝi devas nur plifortigi la antaŭan neadon, do pli ĝuste mi devus diri eble tiel: "mi ne parolas libere baŝkire, nek ruse."
Jen la ruslingva versio de la dekdua gramatika regulo de Esperanto:
12. При другомъ отрицательномъ словѣ отрицаніе ne опускается (Примѣръ: mi neniam vid|is я никогда не видалъ).
02_sciuro (프로필 보기) 2020년 1월 10일 오후 6:32:19
Jes!
Dum la unua mondmilito foreksplodis la unuan kruron. Dum la dua mondmilito foreksplodis la duan kruon. Do Esperanto estas en la rulseĝo. Ne tute sana lingvo, ĉu ne?
https://ligilaro.info/