Al la enhavo

Fermita

La Ĉinuja registaro perforte edzinigas ujgurinojn je hanoj! Brute kaj barbare sed kutime por la aĉa registaro de Ĉinujo.

de Jxusteno, 2020-januaro-07

Mesaĝoj: 36

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-07 18:19:18

https://share.america.gov/china-coerces-uighur-wom...
En la okcidenta Sinĝang-provinco de Ĉinujo, ujguraj virinoj edziniĝas je hanaj viroj, sed ne ĉar ili volas. Se ili rifuzas, la virinoj kaj iliaj familioj povas esti arestitaj aŭ senditaj en koncentrejon.

La ujguroj estas plejparte islamanoj, tjurka etna malplimulto, dum la hanoj estas la plej granda etno de Ĉinujo. Historie, niveloj de inter-geedziĝoj estis malaltaj.

La Ĉinuja registaro volas ŝanĝi tion.

Devigaj geedzecoj estas parto de la provo de Ĉinujo elradikigi Ujguran kulturon kaj asimili ilin en la mastrumantan hanan socion. Ĝi estas alia ekzemplo de tio ke la registaro, kiu regas ĉiun aspekton de Ujguraj vivoj - ekde kontrolado de tio kiujn nomojn la Ujguroj povas doni al siaj infanoj, ĝis tio kiel ili vestas sin, kion ili manĝas kaj trinkas.
Antaŭ kelkaj jaroj, la registaro proponis monan pagon por inter-etnaj paroj por geedziĝi. Kiam tio ne funkciis, aŭtoritatoj antaŭenigis inter-etnajn geedzojn per interretaj filmetoj montrantaj feliĉajn parojn kaj magazinaj artikoloj kun konsiloj por hanaj viroj pri tio kiel "gajni la koron de ujgura knabino."

Sed ujguroj ekster Ĉinujo diras, ke en efektiveco, la ujguraj virinoj ne havas elekton.

"Ĉi tiuj [geedzecoj] estas devigitaj," diras Rushan Abbas, direktoro de Kampanjo por Ujguroj, Vaŝingtona homrajta organizo. "Se ĉi tiuj knabinoj diras ne al ĉi tiuj knaboj, kaj la knabinoj, kaj iliaj gepatroj iros al la koncentrejo."

Ĝis nun 1,200 internaj koncentrejoj trovas sin en Sinĝango. Ekde aprilo de la jaro 2017, Ĉinujaj aŭtoritatoj malliberigis pli ol 1 milionon da Ujguroj, etnaj kazakoj, etnaj kirgizoj kaj aliaj anoj de islamaj malplimultoj. La koncentrejoj estas "desegnitaj por forigi etno-religiajn identecojn," laŭ raporto de la Ŝtata Departemento de la jaro 2019.

Homoj estas tenataj en la koncentrejoj sen juĝo por ĉiutagaj agadoj, kiel portado de kaptuko. Estas kredindaj raportoj pri mortoj en aresto kaj akuzoj de deviga laboro, torturo kaj alia degenera traktado en la koncentrejoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-07 20:29:19

la ĉinoj estas la plej granda etno de Ĉinujo
korektigo : la hanoj estas la plej granda etno de Ĉinujo


Bedaŭrinde, senkunvolaj edziĝoj ne okazas nur Ĉinuje

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-07 20:54:22

Zam_franca:
la ĉinoj estas la plej granda etno de Ĉinujo
korektigo : la hanoj estas la plej granda etno de Ĉinujo


Bedaŭrinde, senkunvolaj edziĝoj ne okazas nur Ĉinuje
Sed en Ĉinujo tion ĉi faras la registaro mem, ĉu en iu alia regno estas la samaĵo?
Mi jam estas klariginta mian komprenon de etneco. La vortoj "ĉino" kaj "hano" estas samsignifaj vortoj, laŭ mia kompreno.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-07 21:08:31

Ujgurujo/Sinĝango aspiras al sendependeco, ĝiaj tradiciaj kulturo kaj lingvo tre diferencaj disde tiuj ĉinaj. Tial, laŭ mi, estus ne tute ĝuste nomi la Ujgurojn "ĉinoj".

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-07 21:26:06

Laŭ mia impreso, en iuj regnoj estas tendenco ne identi sin kiel anon de iu etno (ekzemple en Usono kaj verŝajne Francujo), dum en aliaj regnoj (ekzemple en Ĉinujo, Rusujo, Turkujo) oni emas identi sin kiel anon de iu etno. Ĉar Francujo estas en la unua grupo, oni povas uzi la vorton "franco" paralele kun la vorto "Francujo" sed la vorton "ĉino" kredeble estas preferinde uzi en la senco de "hano" ĉar Ĉinujo estas en la dua grupo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-07 21:45:15

Jxusteno:Laŭ mia impreso, en iuj regnoj estas tendenco ne identi sin kiel anon de iu etno (ekzemple en Usono kaj verŝajne Francujo), dum en aliaj regnoj (ekzemple en Ĉinujo, Rusujo, Turkujo) oni emas identi sin kiel anon de iu etno. Ĉar Francujo estas en la unua grupo, oni povas uzi la vorton "franco" paralele kun la vorto "Francujo" sed la vorton "ĉino" kredeble estas preferinde uzi en la senco de "hano" ĉar Ĉinujo estas en la dua grupo.
Estas multege da etaj etnoj en Ĉinujo, kaj vi pravas, la hanoj ofte estas miksitaj kun la ĉinoj.

Sed se ni parolas pri la ĉinujaj etnoj, pli precize estas paroli pri hanoj.
Ujgurujo/Sinĝango aspiras al sendependeco
Mi ne certas. Laŭ mi, ĉiuj kiuj deziris tion estas aŭ en ekzilo aŭ en malliberejo, aŭ malplej bone.

Mi ĉefe imagas, ke ili volas vivi pace, en sia teritorio, eĉ se estas en Ĉinujo, kaj konservi sian kulturon, ne esti devigitaj je manĝi porkaĵon (ili estas islamanoj), kaj tiel plu.
Sed mi ne scias, ne estas kompreneble opinisondoj, kaj mi neniam renkontis iun ujguran ulon.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-januaro-09 15:43:16

La problemo certe gravas.
Tamen tute eblas, ke ĝuste ĉi-momente, dum timemaj filistroj en la tuta mondo nur manĝas, drinkas kaj fekas, iuloke en la glorinda Gejropo oni jam pretigas la Liberigan Legionon da heroecaj (aŭ skizofrenecaj) samseksemaj cirkumcidituloj por savi ujgurajn virinojn de ĉinaj viroj. Aŭ eble kontraŭe — ĉinajn virojn de ujguraj virinoj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-09 17:39:42

IgorSokoloff:La problemo certe gravas.
Tamen tute eblas, ke ĝuste ĉi-momente, dum timemaj filistroj en la tuta mondo nur manĝas, drinkas kaj fekas, iuloke en la glorinda Gejropo oni jam pretigas la Liberigan Legionon da heroecaj (aŭ skizofrenecaj) samseksemaj cirkumcidituloj por savi ujgurajn virinojn de ĉinaj viroj. Aŭ eble kontraŭe — ĉinajn virojn de ujguraj virinoj.
Jen kontraŭgejismo, aŭ homofobio, kaj seksismo.
Ne tre belan aspekton al ni vi donas de via lando kaj de ĝia popolo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-januaro-10 19:09:39

Zam_franca:
IgorSokoloff:La problemo certe gravas.
Tamen tute eblas, ke ĝuste ĉi-momente, dum timemaj filistroj en la tuta mondo nur manĝas, drinkas kaj fekas, iuloke en la glorinda Gejropo oni jam pretigas la Liberigan Legionon da heroecaj (aŭ skizofrenecaj) samseksemaj cirkumcidituloj por savi ujgurajn virinojn de ĉinaj viroj. Aŭ eble kontraŭe — ĉinajn virojn de ujguraj virinoj.
Jen kontraŭgejismo, aŭ homofobio, kaj seksismo.
Ne tre belan aspekton al ni vi donas de via lando kaj de ĝia popolo.
Travideblas ankaŭ iom da kontraŭhebreismo kaj kontraŭujgurismo kaj sekve ŝovinismo.

flanke (Montri la profilon) 2020-januaro-28 04:49:05

Perforte edzinigo?Kial mi scias nenion pri ĝi?

Reen al la supro