Al la enhavo

kiel oni diras " to take turns" en Esperanto?

de Nala_Cat15, 2020-januaro-19

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-januaro-19 18:01:25

mi elpensis la frazeron " tien kaj reen fari / partopreni" aŭ "disinterfari" ĉu ĉi tio taŭgas? eble interŝanĝi rolojn?? kio estas bonaj vortoj aŭ frazoj? mi ne povas trovi ĝin en iu ajn vortaro.

sergejm (Montri la profilon) 2020-januaro-19 18:45:02

fari ion laŭvice

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-januaro-19 22:01:34

dankon. ĉu miaj sugestoj ankaŭ estas bonaj?

ito (Montri la profilon) 2020-januaro-20 03:31:06

Okaze 'alterne' ankaŭ taŭgus, ĉu ne?
- Ludantoj alterne movas pecojn en ŝako.

sergejm (Montri la profilon) 2020-januaro-20 04:19:31

partopreni = take part
fari tien kaj reen = do there and back
interŝanĝi rolojn: ekz. en ŝakludo post ĉiuj10 movoparoj vi turnas la tabulon kaj la ludanto per la blankaj plu ludas per la nigraj kaj la ludanto per la nigraj plu ludas per la blankoj.

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-20 09:02:01

ito:Okaze 'alterne' ankaŭ taŭgus, ĉu ne?
- Ludantoj alterne movas pecojn en ŝako.
jes, "alterne" estas bona.

sudanglo (Montri la profilon) 2020-januaro-20 11:24:51

Mi tuj pensis 'laŭvice'.

The players take it in turns to throw the dice. Ili ĵetas laŭvice la kubon.

This would apply whether there were two players or several.

ito (Montri la profilon) 2020-januaro-20 12:20:56

Ĉar mi ludas goon (tabulo-ludo simila al ŝako), tial mi iam ekkonis la vorton 'alterne'. En goo normale du ludantoj batalas. Unu prenas blankajn pecojn(ŝtonojn) kaj la alia nigrajn. Oni nomas ludantojn simple nigro kaj blanko. En normala partio, 'alterne' estas tute taŭga laŭ mia kompreno, ĉar nigro kaj blanko alterne movas pecojn(efektive metas ŝtonon). Sed okaze oni ludas en tia maniero: Nigro kaj blanko estas ja grupoj, do ili konsistas el ekz. tri ludantoj respektive (entute ses ludantoj ludas). Do, nigro kaj blanko alterne movas pecojn, sed dirante pri unu grupo, tri ludantoj movas pecojn laŭvice.

Ĉu mi miskomprenas?

Metsis (Montri la profilon) 2020-januaro-20 14:07:34

ito:Ĉar mi ludas goon (tabulo-ludo simila al ŝako), tial mi iam ekkonis la vorton 'alterne'. En goo normale du ludantoj batalas. Unu prenas blankajn pecojn(ŝtonojn) kaj la alia nigrajn. Oni nomas ludantojn simple nigro kaj blanko. En normala partio, 'alterne' estas tute taŭga laŭ mia kompreno, ĉar nigro kaj blanko alterne movas pecojn(efektive metas ŝtonon). Sed okaze oni ludas en tia maniero: Nigro kaj blanko estas ja grupoj, do ili konsistas el ekz. tri ludantoj respektive (entute ses ludantoj ludas). Do, nigro kaj blanko alterne movas pecojn, sed dirante pri unu grupo, tri ludantoj movas pecojn laŭvice.
Jes, mi komprenas simile. Kun "alterne" oni komprenas, ke estas du ludantoj. "Laŭvice" ebligas, ke estas pli.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-januaro-21 12:55:59

dankon al ĉiuj!

Reen al la supro