Al la enhavo

Oni laŭfundamente pruvis ke la pronomo "ri", uzata por priparoli personon sendepende de ties sekso, ne estas kontraŭfundamenta!

de Jxusteno, 2020-marto-13

Mesaĝoj: 86

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-15 13:15:10

La pronomo ĝi signifas la priparolataĵola priparolata infaneto. Se oni estas nek la priparolataĵo, nek la la priparolata infaneto, estas malĝuste priparoli onin per ĝi.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-15 13:23:30

Esperanto estas pli logika ol nacia lingvo, sed ne estas matematika lingvo, ekzistas kelkaj nuancoj, iomete komplikaj, sed akceptindaj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-15 13:39:42

Frano:Ĉu iu povas argumenti klare?

Kial reprezentanto de biologia speco Homo Sapiens indas apartan pronomon alian ol "ĝi"?

Kaj se la argumentado estas logika kaj konvinka, tiam

Kial reprezentantoj de biologia speco Homo Sapiens ne indas apartan pronomon alian ol "ili"?
Oni povas simile demandi kial rampanta persono estas rampanto, dum rampanta besto estas ramp(ant)aĵo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-15 13:40:09

Vinisus:Esperanto estas pli logika ol nacia lingvo, sed ne estas matematika lingvo, ekzistas kelkaj nuancoj, iomete komplikaj, sed akceptindaj.
Jes.

Frano (Montri la profilon) 2020-marto-15 14:52:02

Jxusteno:Oni povas simile demandi kial rampanta persono estas rampanto, dum rampanta besto estas ramp(ant)aĵo.
Rampanta tigro ne estas ramp(ant)aĵo.

Frano (Montri la profilon) 2020-marto-15 14:55:17

Vinisus:Esperanto estas pli logika ol nacia lingvo, sed ne estas matematika lingvo, ekzistas kelkaj nuancoj, iomete komplikaj, sed akceptindaj.
Temas ne pri logikeco de lingvoj sed pri logiko de argumentado. Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo, sed tute ne bezonas apartan pronomon por homoj?

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-15 16:54:15

Frano:
Vinisus:Esperanto estas pli logika ol nacia lingvo, sed ne estas matematika lingvo, ekzistas kelkaj nuancoj, iomete komplikaj, sed akceptindaj.
Temas ne pri logikeco de lingvoj sed pri logiko de argumentado. Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo, sed tute ne bezonas apartan pronomon por homoj?
Mi komprenis nenion pri via komento "Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo. tute ne por homoj."

Frano (Montri la profilon) 2020-marto-15 17:04:23

Vinisus:Mi komprenis nenion pri via komento "Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo. tute ne por homoj.
Ankaŭ mi ne komprenas tiun "Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo. tute ne por homoj.

Mi skribis ion alian: Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo, sed tute ne bezonas apartan pronomon por homoj?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-15 17:40:33

Frano:
Jxusteno:Oni povas simile demandi kial rampanta persono estas rampanto, dum rampanta besto estas ramp(ant)aĵo.
Rampanta tigro ne estas ramp(ant)aĵo.
Rampanta tigro estas rampantaĵo. En Esperanto ĉiuj bestoj (ĉiuj animaloj krom homo) estas aĵoj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-15 17:46:09

Frano:
Vinisus:Mi komprenis nenion pri via komento "Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo. tute ne por homoj.
Ankaŭ mi ne komprenas tiun "Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo. tute ne por homoj.

Mi skribis ion alian: Kial en iu lingvo ni nepre bezonas apartan pronomon por homo, sed tute ne bezonas apartan pronomon por homoj?
La pronomo ili signifas la priparolato(j) kaj/aŭ la priparolataĵo(j), ĉi tiu difino inkluzivas ankaŭ la priparolatoj, tial ne necesas aparta multenombra pronomo por personoj.

Reen al la supro