글: 370
언어: Esperanto
StefKo (프로필 보기) 2020년 10월 18일 오전 9:02:48
Maljuna sinjorino Rothschild, la patrino de la potenca kapitalisto, atingis la aĝon de naŭdek ok jaroj; ŝia rimarkinda spriteco kaj neordinara inteligenteco konserviĝis ĝis ŝia morto. Dum sia lasta malsano, ĉirkaŭita de la tuta familio, ŝi diris al la kuracisto per petega tono: "Kara doktoro, provu fari ion por mi."
— "Sinjorino, kion mi povas fari? Mi ja ne povas rejunigi vin."
— "Ne, doktoro, mi ne deziras esti ree juna, mi deziras daŭrigi maljuniĝon."
StefKo (프로필 보기) 2020년 10월 20일 오전 10:39:03
Lerneja kampado. Lernantoj de unua klaso ludas futbalon. La maljuna vartantino turnas sian atencon sur unu starantan knabon kaj krias:
– Joĉjo, ne staru kiam aliuloj kuradas! Kuradu kaj vi! Postkuru la pilketon!
– Mi ne povas, sinjorino...
– Kial vi ne povas?! Kia respondo?! Moviĝu tuj!
– Mi ne povas ĉar mi estas golejisto...
Rovniy_Sergey (프로필 보기) 2020년 10월 25일 오전 8:26:19
- Ne, Kara, vi iros. Unue vi havas kvardek jarojn, due vi estas direktoro de lernejo.

https://www.youtube.com/watch?v=mW-PzKuU5N4
Rovniy_Sergey (프로필 보기) 2020년 10월 26일 오전 10:11:54
StefKo:Kvaranteno en PolujoKio estas "kurva", unua parto de vorto "kurvimetro"?
Familio en duĉambra loĝejo, kvarantenigita. Ĉiuj enuiĝintaj kaj incitiĝemaj. La edzino (kaj patrino) proponas:
- Mi proponas spekti ian filmon...
- Kian? - demandas oscedante la edzo.
- Kiel "kian"? Familian, kurva! - Krias la edzino.
(
