Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-03 21:22:10

Rovniy_Sergey:
nornen:Atenta paro valoras samon kiel du.
Senatenta paro valoras samon kiel tri.
Saluton kara amiko, hieraŭ mi eksciis ke vi loĝas en centra Ameriko, sed mi ĉiam pensis ke vi loĝas sur sudo de norda Ameriko. ridego.gif

Mi memoras vian ŝercon pri bebo. okulumo.gif
Jes, ni estas la lasta bastiono defendanta Centramerikon kontraŭ la nordo.

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-03 22:41:31

Alvenas viro al junulino kaj flustras: "Via ŝvenzo malagrafiĝis".
Ŝi ekkontrolas intimaj vestojn, sed poste ekscias, ke ĉi tio estas agrafo de orelornamaĵo.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-04 16:20:43

En balotejo en Miĉigano estis konfuzo kun balotiloj de Omsko kaj Tomsko.

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-04 21:05:42

Trafinto ŝanĝis kun Stalin sian loĝejon en provinca Rusia urbo je logejo en centro de Moskvo en 1941 jaro.
- Mi pensas, ke la ŝanĝo ne estas egalpreza: en la mia estas interreto, sed en 1941 jaro ne.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-05 05:40:36

Infanoj:
- Mia paĉjo havas fortan plej novan Ajfonon!
- Kaj mia havas lastan plej multekostan Leksus(on)!
- Kaj mia havas grizan raton kun vosto en kelo!
Ĉiuj kune:
- Ooo ... Vaaaŭ .... !?! Montru-uuu al ni...!

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-05 07:33:54

Viro venas al restoracio kaj diras al kelnero:
- Кarafon da vodko, kaj ion laŭ via gusto.
Kelnero:
- Bone, мi notаs: "du karafojn da vodko".

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-05 09:00:30

sergejm:Alvenas viro al junulino kaj flustras: "Via ŝvenzo malagrafiĝis".
Ŝi ekkontrolas intimaj vestojn, sed poste ekscias, ke ĉi tio estas agrafo de orelornamaĵo.
Kio estas "ŝvenzo"? Eble ia elpensita vorto?

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-05 09:49:07

Drinkulo ĉiam trovas la ekskuzon

Unu viro venas al drinkejo kaj mendas viskion en tri apartaj glasetoj. Li eltrinkas unu kaj komencas konversacion kun la drinkejisto, finfine li trinkas la restajn du. Ĉi tio okazas dum la venontaj tagoj kaj la drinkejisto fine diras:
– Vi scias, mi povas verŝi al vi trioble en unu glason.
La viro rediras:
– Ne, mi preferas tiel. Sciu, mi estas forte ligita kun miaj du fratoj. Ili ambaŭ nun estas en Irlando kaj ĉiu ĉi glaso reprezentas unu el ni. Tiel mi povas esti pli proksima al ili kaj senti, kvazaŭ ni ĉiuj eliris por drinki. La drinkejisto kapjesas kaj verŝas laŭkutime. Ĉi tio okazas dum kelkaj monatoj, ĝis la viro mendas du drinkaĵojn unu tagon. La drinkejisto konsideras, ĉu io malbona ne okazis al unu el liaj fratoj. Li renkontadis ĉi tiun viron en la pasintaj monatoj, kaj li sentas bezonon demandi lin pri tio.
– Ĉu ĉio estas en ordo?
– Kion vi celas? – la viro demandas.
– Hm... vi mendadis tri drinkaĵojn dum ĉi tiuj monatoj kaj hodiaŭ vi mendis nur du. Ĉu io okazis al unu el viaj fratoj?
– Ne – la ulo respondas – mi ĵus promesis al mia edzino, ke mi ĉesos drinki.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-05 10:07:38

StefKo:Drinkulo ĉiam trovas la ekskuzon
Du amikinoj parolas:
1: - Mia edzo drinkas ĉiutage. malgajo.gif
2: - Kaj mia nur dum festotagoj aŭ baneja tago.
Subite edzo de dua virino envenas kaj diras:
- Lusja, ĉu estas festo hodiaŭ?
- Ne.
- Nu, okaze de tio mi iras al banejo.

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-05 16:04:08

StefKo:Kio estas "ŝvenzo"? Eble ia elpensita vorto?
Швенза (ruse) estas agrafo de orelornamaĵo. Ĉi tiun vorton scias malmultoj, ekz. juvelistoj.
En Esperanto ĉi tiu vorto verŝajne ne estas necesa.

Reen al la supro