Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-05 22:07:25

Rovniy_Sergey:
StefKo:Drinkulo ĉiam trovas la ekskuzon
Du amikinoj parolas:
1: - Mia edzo drinkas ĉiutage. malgajo.gif
2: - Kaj mia nur dum festotagoj aŭ baneja tago.
Subite edzo de dua virino envenas kaj diras:
- Ljusja, ĉu estas festo hodiaŭ?
- Ne.
- Nu, tiam mi iris al banejo.
Mi ne komprenas kial vi uzis "tiam" anstataŭ "tial" aŭ "okaze de tio" kaj is-tempo anstataŭ -as aŭ -os tempo.
Eble mi ne komprenas ĝuste la serĉon.

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-08 02:26:39

Trafinto trafis magian mezepokan mondon.
Li aliris al taverno por manĝi. Tavernisto lin ne komprenis, kvankam li havis elektronikan tradikilon, ĝi ankoraŭ ne havis sufiĉan vortprovizon, sed li montris al la tavernisto oran moneron kaj per mano sur la buŝon kaj tiu kompernis kaj kondukis lin al la tablo kaj plenigis ĝin per manĝaĵo. Ĉe apuda tablo sidis virinoj, kiuj rapide interparolis. La tradukilo baldaŭ komunikis ke ĝia memoro elĉerpiĝis pro troa kolektita vortprovizo.

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-08 05:57:38

StefKo:Mi ne komprenas kial vi uzis "tiam" anstataŭ "tial" aŭ "okaze de tio" kaj is-tempo anstataŭ -as aŭ -os tempo.
Eble mi ne komprenas ĝuste la serĉon.
Saluton Stefan, dankon pro viaj rimarkoj.
Mia Esperanto ne estas tre bone kaj mi provas plibonigi ĝin per traduko kaj ŝercoj.
Mi volas, ke mia traduko estu kiel eble plej proksima al "originalo", ke eksterlandanoj komprenu sencon.

Odesa taksio. La ŝoforo estas freneze malzorgema.
Sara faras rimarkon al li:
- Ŝoforo, ĉu vi povus veturi pli zorge? 8 infanoj atendas min hejme!
- Ha! Kaj vi diras al mi, ke mi estu singarda?

Rovniy_Sergey (Montri la profilon) 2020-novembro-08 06:12:04

Ebria edzo nokte revenas hejmen. Li malfermas pordon, lia edzino staras antaŭ li kun pato en mano.
Edzo:
- Vi iru dormi, Lusja, mi ne malsatas!

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-09 11:57:35

Ebria bojaro nokte revenas hejmen de cara festeno (li devis drinki plenaj pokalojn da vino - alie estas malestimo al caro) ...

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-09 13:57:28

sergejm:Ebria bojaro nokte revenas hejmen de cara festeno (li devis drinki plenaj pokalojn da vino - alie estas malestimo al caro) ...
La sama moro estas ofte nun en Pollando: "Vi ne eltrinkos toste sanon de solenanto? Tio estas malestimo!". Gasto (ofte virino), por "sankta paco", eltrinkas glaseton da vodko. Mi pensas ke en Rusio estas same?

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-09 20:26:16

Rovniy_Sergey:Ebria edzo nokte revenas hejmen. Li malfermas pordon, lia edzino staras antaŭ li kun pato en mano.
Edzo:
- Vi iru dormi, Lusja, mi ne malsatas!
Kiam mi legis tiun ĉi ŝercon, mi legis la vorton "pato" ne esperante, sed hispane (falsa amiko). En la hispana "pato" signifas "anaso", kio eĉ pli absurdigas la ŝercon...

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-10 00:59:48

Patito feo = Anasido fia (estas fabelo kun tia nomo)
Sed Patita ankaŭ estas ina nomo en hispanlingvaj landoj.

Pri malestimo se oni rifuzas drinki vodkon - en Rusio estas same, kiel en Pollando, sed nun nun oni povas argumenti ke kuracisto malpermesis drinki alkoholaĵon.

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-10 04:58:59

sergejm:Sed Patita ankaŭ estas ina nomo en hispanlingvaj landoj.
Ĉu vere? Mi serĉis google kaj ŝajnas, ke nur en nehispanlingvaj landoj oni uzas tiun nomon.

En hispanlingva lando, kiu nomus sian filinon "anasineto" (patita < pato) aŭ "gambeto" (patita < pata)? Patota? Patona? Patucha?

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-10 05:07:17

https://en.wikipedia.org/wiki/Patito_Feo_(telenove...

La nomo de la ĉefa heroino estas Patricia, karesnomo Patito, ne Patita, mi eraris. En rusa traduko oni ŝin nomas Патита.

Reen al la supro