Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ŝercoj

de StefKo, 2020-marto-17

Mesaĝoj: 501

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-08 13:13:39

Kiel matematikisto iĝis ateisto
el jutuba video
Onta studento de MŜU, kiu volis lerni en la mekanika-matematika fakultato, preskaŭ malfruiĝis al la ekzameno de matematiko, li venis unu minuton antaŭ la komenco de la ekzameno.
En la aŭditorio, kie okazis la ekzameno, ekzameniĝis ne nur abiturientoj de la mekanika-matematika fakultato, sed ankaŭ de la fakulteato de scienca ateismo.
Formularojn de la mekanika-matematika fakultato jam mankis, kaj li ricevis formularon de la fakultato de scienca ateismo kun konsilo indiki, ke li studentiĝas al mekanika-matematika fakultato.
Li solvis ĉiuj taskoj kaj donis la formularon al instruisto, indikinte ke li studentiĝas al la mekanika-matematika fakultato.
Venonttage li ne trovis sin en listo de rezultoj de la ekzameno de la mekanika-matematika fakultato, sed en la fakulteto de scienca ateismo.
Li venis al la estraro de la universiteto, kaj oni korektis la eraron.
Sed ĉi tio okazis post ĉiu sekvanta ekzameno, kaj li denove venis al la estraro.
Post ĉiuj ekzamenoj li denove trovis sin en la listo de novaj studentoj de la fakultato de scienca ateismo, kaj denove necesis korekti la eraron.
Fine, li iĝis studento de la mekanika-matematika fakultato kaj post kvin jaroj li ricevis la diplomon.
Specialeco: Scienca ateismo - estis indikite en la diplomo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-08 15:56:38

IgorSokoloff:
Iu junulino konfesas al pastro:
— Patro, mi pekis dufojoje kun duono.
— Nu, iru kaj rondigu viajn pekojn, mia filino. Mi ja ne estas matematikisto, mi ne komprenas frakciojn.
Bv pardoni al mi, sed oni diras dufoje kaj duono.

Se ŝi pekus dufoje kun duono (de viro), tio valorus UNU pekon!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-09 11:42:57

Se al iu ĉikanulo ne plaĉas vorteto "kun", eblas uzi vorteton "plus", ĉar konjunkcio "kaj" ankaŭ ne taŭgas en la kunteksto.
===============
Один парень выиграл в Спортлото кучу денег и купил машину.
Друг спрашивают его:
— Ну и как же ты умудрился в Спортлото выиграть?
— Да понимаешь, мне приснились шесть семёрок... Я поставил на сорок девять и выиграл!
— Но ведь шестью семь — сорок два...
— В самом деле?.. Ну и ходи пешком со своей математикой!
----------
Some guy won a lot of money at Sport-lotto and bought a car.
His friend asks him:
"But how did you manage to win in Sport-lotto?"
"Well, you see, I dreamed of six sevens... So I bet on forty-nine and won!"
"But six seven is forty two..."
"Really? .. Well, then walk on foot with your math!
----------
Iu ulo gajnis multe da mono en Sport-loto kaj aĉetis aŭton.
Lia amiko demandas lin:
— Sed kiel vi sukcesis tiel profiti en Sport-loto?
— Nu, fakte mi vidis ses sepojn en mia sonĝo... Mi do vetis je kvardek naŭ kaj gajnis!
— Sed sesfoje sep estas kvardek du...
— Ĉu vere?.. Nu, ĉi-kaze iradu piede kun via matematiko!

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-09 13:15:48

Altebrilas:
IgorSokoloff:Iu junulino konfesas al pastro:
— Patro, mi pekis dufojoje kun duono.
— Nu, iru kaj rondigu viajn pekojn, mia filino. Mi ja ne estas matematikisto, mi ne komprenas frakciojn.
Bv pardoni al mi, sed oni diras dufoje kaj duono.

Se ŝi pekus dufoje kun duono (de viro), tio valorus UNU pekon!
Nu jam estas dirite, ke la pastro ne komprenas frakciojn.

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-10 18:09:40

Ivan la Terura mortigis filon.
Petro la Granda mortigis filon.
Taras Bulba mortigis filon.
Kaj nur Pavik Morozov revenĝis ĉiujn ilin!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-11 15:35:51

Miaopinie, ne indas filistrece humuri pri historiaj mitoj, disvastigataj fare de jezuitecaj liberastoj.
Kiel kutime mi ne emas advokati monarkojn, sed pri Paŭlo Morozov mi rimarkigu, ke ĉi-bubo, kiun kune kun lia ansolute senkulpa sepjara frato kovarde murdis iliaj avo kaj onklo, fakte ne perfidis sian patron, kiu en realeco estis ne nobla luktanto kontraŭ bolševikoj, sed subaĉetebla vilaĝ-estro, t.e. koruptema sovetia funkciulo, kiu sufiĉe longe vivis post sia tute humaneca puno kaj preskaŭ heroeca partopreno en WW -II.
Pli-malpli objektiva informo pri tiu evento haveblas en ĉi tiu artikolo de Vikipedio, kiu tute certe ne estas "bolŝevika" propagand-platformo:
https://ru.m.wikipedia.org/wiki/Морозов,_Павел_Трофимович

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-12 19:35:42

Zorgema paĉjo (trista ŝerco)

– Paĉjo, paĉjo, ĉu ni povas vendi la botelojn de biero kaj de vino kaj aĉeti panon? – demandas la infanoj.
– Evidente... – emociiĝis je la vortoj la patro. – Kion vi manĝus se mi mankus al vi…

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-15 05:10:07

Skotlando. Konkuro pri levado de ŝtonoj.
– Neniu viro povas levi ĉi-tieajn ŝtonojn!
Venas Donna, levas la ŝtonojn kaj diras:
– Mi ne estas viro!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-16 09:41:12

— Мама, а ты знаешь, где умер Наполеон?
— Нет... И где же?
— На Святой Елене.
— Фу, каким гадостям учат вас в школе!
----------
"Mom, do you know where Napoleon died?"
"No... Where it was?"
"On Saint Helena."
"Ugh, what nasty things they teach you at school!"
----------
— Panjo, ĉu vi scias, kie mortis Napoleon?
— Ne... Kie do?
— Sur Sankta Heleno.
— Fi, pri kiaj aĉaĵoj oni instruas vin lerneje!

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-17 09:27:14

Simpla rezonado

– Joĉjo, diru al mi kion vi devas fari por ricevi la absolvon? – demandas pastro dum leciono de religio.
– Mi devas peki, pastra moŝto – respondas Joĉjo.

Reen al la supro