Al la enhavo

Lingvaj bataletoj

de StefKo, 2020-aprilo-05

Mesaĝoj: 95

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-15 07:36:39

Dinaran Safinan oni demandas:
"Ĉu Marat Safin estas via frato?"
"Jes"
"Kial vi havas malsamajn familinomojn?"

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-19 18:01:07

- Kie estas panvendejo?
- Ne, ĝi jam estas fermita.
Sed la demandinto ne volis aĉetis panon, sed serĉis domon de sia amiko, kiu estas najbare ĉe panvendejo.

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-19 19:20:59

sergejm:Dinaran Safinan oni demandas:
"Ĉu Marat Safin estas via frato?"
"Jes"
"Kial vi havas malsamajn familinomojn?"
Ĉu vi povas klarigi miskomprenon?

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-19 20:05:47

StefKo:
sergejm:Dinaran Safinan oni demandas:
"Ĉu Marat Safin estas via frato?"
"Jes"
"Kial vi havas malsamajn familinomojn?"
Ĉu vi povas klarigi miskomprenon?
Nu, por multaj neslavaj popoloj Safin kaj Safina estas malsamaj familinomoj, ĉar familinomo de virino estas samform kiel de viro.

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-20 20:52:55

sergejm:
StefKo:Ĉu vi povas klarigi miskomprenon?
Nu, por multaj neslavaj popoloj Safin kaj Safina estas malsamaj familinomoj, ĉar familinomo de virino estas samform kiel de viro.
Kompreneble! Mi ne rimarkis ke Dinara Safina estas virino! Ĉu "Dinara" estas rusa antaŭnomo?

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-20 20:55:15

"Milda vento de necesejo"

En Pollando kaj en Ĉesko (Ĉeĥio) ĝenerale estas konataj amuzaj miskomprenoj kaŭzitaj de tio, ke la Pola kaj la Ĉeĥa havas vortojn, kiuj funkcias en ambaŭ lingvoj, sed havas tute malsaman, aŭ nur partan, signifon. Ili estas tiel nomataj iluziaj ekvivalentoj, kaj ĉeĥe zrádná slova. Tiel, ridegoj ĉe Ĉeĥoj elvokas polaj meteorologiaj mesaĝoj kiel "milda vento de okcidento" (pole: łagodny wiatr z zachodu). En la Ĉeĥa záchod estas "necesejo", en la Pola zachód estas "okcidento", la resto signifas same, do estas malfacile miri al ĉeĥoj ilian gajecon pro tio. En ilia lingvo la pola frazo signifas simple: “Milda vento de necesejo”.

nornen (Montri la profilon) 2020-novembro-20 22:18:08

En Hispanujo la frazo "Cogemos el coche" signifas "Ni prenas la aŭtomobilon."
En Zentrameriko la frazo "Cogemos el coche" signifas "Ni fikas la porkon."

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-21 09:45:01

nornen:En Hispanujo la frazo "Cogemos el coche" signifas "Ni prenas la aŭtomobilon."
En Zentrameriko la frazo "Cogemos el coche" signifas "Ni fikas la porkon."
El kio tia tute malsama signifo de la vorto "coche"?

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-21 14:23:31

Coche - de franca coche, de hungara kocsi, Kocs - hungara vilaĝo kie unue aperis tiaj veturiloj (diliĝenco)
De kie venas alia signifo mi ne trovis

sergejm (Montri la profilon) 2020-novembro-22 02:27:15

En jutubo estas video, kie alilandano lernanta rusan lingvon ekplikas ĝian malfacilecon.
Еn komentoj estas mesaĝo:
"Vi polas fari nin centpiedulo, kiun oni demandis, de kiu piedo ĝi komencas movon"

PS: En la rusa centpiedulo (сороконожка) havas nur kvardek piedojn.

Reen al la supro