Al la enhavo

Ĉu ekzistas vorto "komputila sistem-bloko" ?

de Andreo Jankovskij, 2008-aŭgusto-29

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 20:12:11

Ĉu ekzistas vorto "komputila sistem-bloko" aŭ estas aliaj variantoj?

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 10:01:20

Kion vi volas traduki? Ĉu temas pri "firewall"? En la vikipedio oni uzas la vorton [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Fajroŝirmilo] fajroŝirmilo[/url].

Frankouche (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 11:51:36

horsto:En la vikipedio oni uzas la vorton [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Fajroŝirmilo] fajroŝirmilo[/url].
Kia stranga uzo pri tiu vorto ! Same en la angla, la franca. La komputilo ja ne flamiĝas ! okulumo.gif
Pri "firewall", eble retkonektfiltrilo, pri "antivirus", komputŝildo, adiaŭaĵaĉilo... rideto.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 15:09:15

Povus ankaŭ temi pri "motherboard, mainboard", Esperante [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉeftabulo] ĉeftabulo aŭ ĉefkarto[/url].
Frankouche: Konektfiltrilo ankaŭ pli plaĉas al mi, sed mi ne scias ĉu ankoraŭ eblas ŝanĝi la nomon.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 15:30:30

horsto:Konektfiltrilo ankaŭ pli plaĉas al mi, sed mi ne scias ĉu ankoraŭ eblas ŝanĝi la nomon.
Tromalfrua !! rideto.gif , mi ŝanĝis (almetis) la nomon en la [url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Fajroŝirmilo]reta vikia paĝo[/url] !

Nur necesas, ke ci kreas vikian konton.

rubulo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 22:18:46

Interesa paĝaro pri komputilaj terminoj ĉi tie.

mnlg (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 23:36:33

Frankouche:Kia stranga uzo pri tiu vorto ! Same en la angla, la franca. La komputilo ja ne flamiĝas !
Nomo venas de vetkura barileto kiun oni uzas dum replenigo de motoroj per benzino.

"Retfiltrilo" aŭ "retbarilo" povus esti bonaj nomoj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 01:00:03

Ŝajne, ke ĉiuj miskomprenis Andreon, ĉar li celis komputilan korpon aŭ komputilujon.

Do, ne komputila sistem-bloko, sed komputila korpo aŭ komputilujo.

Ĉar moderna k-korpo plejparte havas turan formon, oni povas nomi ĝin "turo".

Almenaŭ mi tian havas.

Mikaelo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 05:40:20

Terurĉjo:Ŝajne, ke ĉiuj miskomprenis Andreon, ĉar li celis komputilan korpon aŭ komputilujon.

Do, ne komputila sistem-bloko, sed komputila korpo aŭ komputilujo.

Ĉar moderna k-korpo plejparte havas turan formon, oni povas nomi ĝin "turo".

Almenaŭ mi tian havas.
Sed verŝajne temas ne nur pri "skatolo" , sed ankaŭ pri enhavo. Mi persone nomas tion simple "komputilo", ĉar ĉio cetera estas periferiaĵoj por ĝi: monitoro, klavaro, muso, mikrofono, aŭskultiloj k.t.p.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 06:03:50

Mikaelo, vi forgesis pri la plej grava ero de komputilo - pri muskovrilo. Mi eĉ havas specialan pelilon por ĝi.

Reen al la supro