Al la enhavo

Kelkaj demandoj

de MiMalamasLaAnglan, 2021-januaro-18

Mesaĝoj: 28

Lingvo: English

Metsis (Montri la profilon) 2021-januaro-23 20:41:33

MiMalamasLaAnglan:Pri la unua demando (fabo/fazeolo), mi vidis en la angla-esperanta vortaro de J. C. Wells, ke "fava bean" signifas "fabo" (specifa speco, sed ĝi diras ankaŭ, ke "soybean" estas "sojfabo") kaj "green bean" signifas "fazeolo" (denove, specifa speco, kaj ĝi diras ankaŭ, ke "pinto bean" estas "borlotofazeolo"). Kiaj estas faboj kaj kiaj estas fazeoloj?

Pri la dua demando, mi ege konfizuĝas. Ĉu ambaŭ angle estas "annoy"?
1. Mi ne estas biologisto, do legu pli en Vikipedio pri la ordo fabaloj (latine Fabales) kaj ties famililoj.

2. I am not sufficiently versed in English to say whether "to annoy" is a correct translation or not, but I do know that many English words are very equivocal and only the context will define the exact meaning, if even then.

Examples from PIV, my free translations (which might be off)

ĝeni

1. Malfaciligi aŭ malhelpi ies movojn
  • Ĉu la pakaĵo ne tro ĝenos vin? : Won't the package hinder you?
  • Foriru, vi ĝenas la trafikon : Go away, you hinder the traffic.
2. Malfaciligi ies agojn, pensojn ktp per ne materiala malhelpo
  • Esperante ke mi ne multe ĝenos vin, mi akceptas vian inviton : If I shall not bebother you, I accept your invitation.
  • Ŝia senĉesa babilado min forte ĝenas : Her endless chatting bothers me a lot.
So ĝeni has a hindering meaning, either literally or figuratively.

ĉagreni

1. Kaŭzi malplezuron al iu, kontraŭstarante al ties intencoj aŭ deziroj
  • Tiu perdo de tempo min ĉagrenis : That loss of time worried me.
  • Sed dankon neniu el ni ricevas: tio ĉagrenas! : But none of use receives a praise: that annoys!
2. (ark.) Aflikti
  • Tio forte min ĉagrenis, kiam mi aŭdis ilian kriadon : That strongly afflicted me when I heard their shouting.
So ĉagreni has a meaning of something annoying or causing worry.

Metsis (Montri la profilon) 2021-januaro-23 20:45:09

Altebrilas:Kial reinventi tion, kio jam estas internacia? NSEW estas tutmonde konataj, mi ne opinias, ke oni bezonas novajn mallongigojn. Verŝajne nur en maloftaj okazoj, alia solvo nepras.
En mia loko la mapoj povas havi aŭ tiujn anglajn literoj aŭ lokajn. Mi hezitas elkrii, ke la anglaj estas tutmonde konataj.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-23 22:05:54

Mi aldonis kvaran demandon pri la malsamo inter "bati" kaj "frapi".

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-januaro-23 22:08:01

Metsis:
MiMalamasLaAnglan:Pri la unua demando (fabo/fazeolo), mi vidis en la angla-esperanta vortaro de J. C. Wells, ke "fava bean" signifas "fabo" (specifa speco, sed ĝi diras ankaŭ, ke "soybean" estas "sojfabo") kaj "green bean" signifas "fazeolo" (denove, specifa speco, kaj ĝi diras ankaŭ, ke "pinto bean" estas "borlotofazeolo"). Kiaj estas faboj kaj kiaj estas fazeoloj?

Pri la dua demando, mi ege konfizuĝas. Ĉu ambaŭ angle estas "annoy"?
1. Mi ne estas biologisto, do legu pli en Vikipedio pri la ordo fabaloj (latine Fabales) kaj ties famililoj.

2. I am not sufficiently versed in English to say whether "to annoy" is a correct translation or not, but I do know that many English words are very equivocal and only the context will define the exact meaning, if even then.

Examples from PIV, my free translations (which might be off)

ĝeni

1. Malfaciligi aŭ malhelpi ies movojn
  • Ĉu la pakaĵo ne tro ĝenos vin? : Won't the package hinder you?
  • Foriru, vi ĝenas la trafikon : Go away, you hinder the traffic.
2. Malfaciligi ies agojn, pensojn ktp per ne materiala malhelpo
  • Esperante ke mi ne multe ĝenos vin, mi akceptas vian inviton : If I shall not bebother you, I accept your invitation.
  • Ŝia senĉesa babilado min forte ĝenas : Her endless chatting bothers me a lot.
So ĝeni has a hindering meaning, either literally or figuratively.

ĉagreni

1. Kaŭzi malplezuron al iu, kontraŭstarante al ties intencoj aŭ deziroj
  • Tiu perdo de tempo min ĉagrenis : That loss of time worried me.
  • Sed dankon neniu el ni ricevas: tio ĉagrenas! : But none of use receives a praise: that annoys!
2. (ark.) Aflikti
  • Tio forte min ĉagrenis, kiam mi aŭdis ilian kriadon : That strongly afflicted me when I heard their shouting.
So ĉagreni has a meaning of something annoying or causing worry.
So "ĝeni" is more about being harmful, and "ĉagreni" is more about being unpleasant/irritating? Would "annoying" be translated as "ĝena" or "ĉagrena"?

Metsis (Montri la profilon) 2021-januaro-24 12:30:22

There is an old discussion in Stack Exchange titled Ambiguity of “ne ĝeni sin” which might clear up some confusion around ĝeni, especially when used in a reflexive ,self-pointing, way. Read the answer there by Andrew Woods.

Metsis (Montri la profilon) 2021-januaro-24 12:44:26

MiMalamasLaAnglan:Mi aldonis kvaran demandon pri la malsamo inter "bati" kaj "frapi".
Extremly short answer is that bati has to do with hitting, e.g. hit with a fist, frapi is more about touching, e.g. touch one's arm. But both verbs have a lot of uses, so you are better of if you consult a dictionary with examples. For instance see bati and frapi in PIV.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-februaro-09 02:25:15

Mi havas novan demandeton. Kiam estas duone-esperantigitaj nomoj, kiun silabon oni akcentu? Ekzemple, ĉu "Zamenhof" estu "zaMENhof" aŭ Zamenhof' (certe ne la ofte-dirita "ZAmenhof")? Alia ekzemplo: en la Biblio, Genezo 4:5 diras "sed Kainon kaj lian donacoferon Li ne atentis. Kaj Kain tre ekkoleris, kaj lia vizaĝo kliniĝis." Mi vidas la vorton "Kainon", do estas kiel Kain' (mallongigo de "Kaino"), ĉu ne? Sed Genezo 4:1 diras "Kaj Adam ekkonis Evan", ne "Evaon". Mi bezonas klarigon pri tio.

Metsis (Montri la profilon) 2021-februaro-09 11:13:24

Mi iomete posedas la germanan, do mi metas akcenton sur la unua silabo en Zamenhof, sed tion povas ankaŭ kaŭzi mia denaska lingvo, en kiu la ĉefakcento ĉiam kuŝas sur la unua silabo. Ĉiuokaze en Esperanto la akcento ĉiam kuŝas sur la antaŭlasta silabo. Laŭ tiu regulo la akcento en vorto kiel "Kaino" kuŝas sur la litero i, sed multaj homoj konas la Biblion kaj la rakonton pri Kaino, do gepatra lingvo forte povas influi kiel oni prononcas tiun nomon. Ekz. al mi la nomo estas en sia Esperantigita formo Kajn, nur unu silabo.

Kiel Esperantigi nomojn ne estas simpla afero. Ĉu laŭ prononco, senco aŭ skribo? Ĉu aldonu la markilon por substantivo aŭ ne? Plie minimume latinidaj lingvoj havas kutimon por marki nomojn laŭ sekso, ekz. Mario estas viro, Maria estas virina. Kelkaj homoj sekvas tiun kutimon, t.e. uzu -o en malinaj nomoj kaj -a en inaj, kaj tiun sistemon Zamenhof uzis en la Biblio.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2021-februaro-09 22:57:39

Metsis:Mi iomete posedas la germanan, do mi metas akcenton sur la unua silabo en Zamenhof, sed tion povas ankaŭ kaŭzi mia denaska lingvo, en kiu la ĉefakcento ĉiam kuŝas sur la unua silabo. Ĉiuokaze en Esperanto la akcento ĉiam kuŝas sur la antaŭlasta silabo. Laŭ tiu regulo la akcento en vorto kiel "Kaino" kuŝas sur la litero i, sed multaj homoj konas la Biblion kaj la rakonton pri Kaino, do gepatra lingvo forte povas influi kiel oni prononcas tiun nomon. Ekz. al mi la nomo estas en sia Esperantigita formo Kajn, nur unu silabo.

Kiel Esperantigi nomojn ne estas simpla afero. Ĉu laŭ prononco, senco aŭ skribo? Ĉu aldonu la markilon por substantivo aŭ ne? Plie minimume latinidaj lingvoj havas kutimon por marki nomojn laŭ sekso, ekz. Mario estas viro, Maria estas virina. Kelkaj homoj sekvas tiun kutimon, t.e. uzu -o en malinaj nomoj kaj -a en inaj, kaj tiun sistemon Zamenhof uzis en la Biblio.
Mi scias, ke la akcento ĉiam estas sur la antaŭlasta silabo. Tial mi demandas, kiu silabo estas la antaŭlasta en duone-esperantigitaj vortoj kiuj finiĝas kun konsonantoj. Kio okazas, kiam la lasta litero estas vokalo, sed nek a nek o (e, i, aŭ u)?

Metsis (Montri la profilon) 2021-februaro-10 07:21:38

La regulo estas: La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta vokalo.

Ni pritraktu la nomojn Kaino kaj Zamenhof. Se oni srkibas Kaino, la vorto havas tri silabojn Ka-i-no, kaj la akcento estas sur la litero i. Se oni skribas Kain, la vorto havas du silabojn Ka-in, kaj la akcento estas sur la litero a. Tiun rimedon, ke oni povas ŝanĝi la lokon de la akcento, oni tre ofte uzas en poezio kaj en kantoj.

La silaboj de la vorto Zamenhof estas Za-men-hof, do la antaŭlasta silabo estas "men" kaj sekve la akcento estas sur la litero e.

Ne gravas, per kiu litero la vorto finiĝas. En teorio eĉ ne gravas, ĉu la vorto estas esperantigita, sed en praktiko, se temas pri nomo, multaj homoj klopodas imiti la originalan prononcon de la nomo pro respekto.

Sed mi asertas, ke la akcento neniel estas grava parto de Esperanto. Esperantistoj havas multajn denaskajn lingvojn, kiuj havas siajn akcentojn, kiuj povas esti fortaj aŭ malfortaj, aŭ povas esti, ke tiuj komplete malhavas akcenton. Ĉi tial, laŭ praktika perspektivo, oni povas forlasi la akcenton entute aŭ havi tre malfortan akcenton. Se oni havas ian, havu tion sur la ĝusta loko.

Reen al la supro