본문으로

Staplu proviantojn en ladskatoj

글쓴이: Miland, 2008년 9월 7일

글: 2

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2008년 9월 7일 오후 3:43:53

Vi scias, ĉu ne, ke je la sekvanta Merkredo la granda hadro-kolizigilo komencos eksperimenton por trovi la hipotezan tiel-nomata 'Higgs Bosonon', atomero. Iuj asertas ke ili povus krei tiel-nomatan 'nigran truon' kiu povos detrui la teron. Kompreneble, la lasta estus iom maloportuna, ĉar mi ankoraŭ ne finis legi miajn Esperantajn librojn kaj aliajn taskojn. Eble ankaŭ vi havas plenumotajn devojn. Sed unu fakulo sugestis ke se eta nigra truo estus kreita, la tero ne detruiĝus ĝis sekvanta Septembro. Nu, bone, estos sufiĉe da tempo por fari ĉion gravan. Kiel vi intencas prepari por la ebla fino de la mondo?

horsto (프로필 보기) 2008년 9월 7일 오후 8:56:15

Mi ne staplus provianton, mi ĝojus pri la ebleco travivi kosman aventuron kaj malaperi en nigran truon. Ĝis! sal.gif

다시 위로