Al la enhavo

La monatoj en via lingvo

de sigkalis, 2008-novembro-09

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

vincas (Montri la profilon) 2008-novembro-16 11:53:04

sigkalis:Kie vi nomigas la monatoj en via lingvo?

En litova:

Januaro - sausis
Februaro - vasaris
Marto - kovas (frugilego)
Aprilo - balandis (kolombo)
Majo - gegužė
Junio - birželis
Julio - liepa (tilio)
Aŭgusto - rugpjūtis (rikolto de sekalo)
Septembro - rugsėjis (semo de sekalo)
Oktobro - spalis
Novembro - lapkritis (faliaro faris)
Decembro - gruodis
Jen la antikvaj litovaj monatnomoj de XVIII jarcento.
Januaro - pusčius;
Februaro - kovinis;
Marto - karvelinis;
Aprilo - sultekis, gegužinis;
Majo - žiedų, milčius;
Junio - beržinis, sėmenų;
Julio - lipinis, julis;
Aŭgusto - rugpjūtis;
Septembro - strazdinis;
Oktombro - lapkritis;
Novembro - gruodinis;
Decembro - sausinis, baltasis.

Noël LECOMTE (Montri la profilon) 2008-novembro-16 18:21:55

sal.gif
Fine XVIIIa jarcento, kaj ĝis en la komenco de la XIXa jarcento, en Francio ekzistis la nomita revolucia kalendaro.
La jaro komenciĝis en la aŭtuna ekvinokso, la monatoj nomiĝis:

- Vendemiero (1-a monato):
22/23 sep - 21/22 okt
fr. vendémiaire, de lat. Vindemia -- "rikolto de vinberoj"

- Brumero(la 2-a monato):
22/23 okt - 20/21 nov
fr. brumaire, de brume -- "nebula"

- Frimero (la 3-a monato):
21/23 nov - 20/22 dec
fr. frimaire, de lat. frimas -- "frostoj"

- Nivozo (la 4-a monato):
21/23 dec - 19/21 jan
fr. nivôse, de lat. nivosus -- "neĝa"

- Pluviozo (la 5-a monato):
20/21 jan - 18/19 feb
fr. pluviôse, de lat. pluviosus -- "pluva"

- Ventozo (la 6-a monato)
19/20 feb - 20/21 mar
fr. ventôse, de lat. ventosus -- "venta"

- Ĝerminalo (la 7-a monato):
21/22 mar - 19/20 apr
fr. germinal, de lat. germen -- "ĝermo"

- Florealo (la 8-a monato):
20/21 apr - 19/20 maj
fr. florial, de lat. floreus -- "florplena"

- Prerialo (la 9-a monato)
20/21 maj - 19/20 jun
fr. prairial, de lat. pratus -- "herbejo"

- Mesidoro (la 10-a monato):
19/20 jun - 18/19 jul
fr. messidor, de lat. messis -- "grenrikolto" kaj gr. doron -- "doni"

- Termidoro (la 11-a monato):
19/20 jul - 17/18 aŭg
fr. thermidor, de gr. therme -- "varmo" kaj doron -- "doni"

- Fruktidoro (la 12-a monato):
18/19 aŭg - 16/17 sep
fr. fructidor, de lat. fructus -- "frukto" kaj gr. doron -- "doni"

sinjoro (Montri la profilon) 2008-novembro-22 09:21:59

mi aŭdis, ke kelkaj ŝatas uzi ankoraŭ la revolucian kalendron. ĉu vere?

sinjoro (Montri la profilon) 2008-novembro-22 09:25:42

Terurĉjo:
Ĉu en Kroatujo folioj faladas pli frue ol en Ukrainujo? Verŝajne Kroatujo pli proksimas al Norda Poluso ol Ukrainujo. rido.gif
nu jes, ankaŭ ĉe ni novembre.. kaj interesas ke pola aprilo estas ĉeĥa majo.

kaj jen signifo de polaj monatoj:
januaro - styczeń (onidire monato de kultivo-stangoj preparataj tiam de kamparanoj)
februaro - luty (monato de frostego)
marto - marzec (monato de Marso)
aprilo - kwiecień (monato de floroj)
majo - maj (de la latina Maius)
junio - czerwiec (monato aŭ de abelidoj aŭ de tn. polaj kokcineloj kolektataj junie el kiuj oni produktis ruĝan farbon)
julio - lipiec (monato de florantaj tilioj)
aŭgusto - sierpień (monato de rikoltilo, serpo)
septembro - wrzesień (monato de kaluno)
oktobro - październik (monato de restaĵoj el elfibrigita lino)
novembro - listopad (monato de falantaj folioj)
decembro - grudzień (monato de neĝbuloj)

Matthieu (Montri la profilon) 2008-novembro-22 09:32:15

sinjoro:mi aŭdis, ke kelkaj ŝatas uzi ankoraŭ la revolucian kalendron. ĉu vere?
Tio estus miriga. Se ekzistas tiaj homoj, mi neniam aŭdis pri ili.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-22 21:11:18

ora knabo:hehe lango.gif

Eble la ukrainaj monatoj estas laŭ la ortodoksa kalendaro?
lango.gif
En la ukraina:

Januaro - Січень
Februaro - Лютий
Marto - Березень
Aprilo - Квітень
Majo - Травень
Junio - Червень
Julio - Липень
Aŭgusto - Серпень
Septembro - Вересень
Oktobro - Жовтень
Novembro - Листопад
Decembro - Грудень

Brilanta Stelo (Montri la profilon) 2008-novembro-25 10:26:09

Katalune:

gener (ĵenej) Januaro
febrer (febrej) Februaro
març (mars) Marzo
abril (abril) Aprilo
maig (maĉ) Marto
juny (jun) Junio
juliol (juliol) Julio
agost (agost) Aŭgusto
setembre (setembra) Septembro
octubre (oktubra) Oktobro
novembre (novembra) Novembro
desembre (desembra) Decembro

kijote (Montri la profilon) 2008-novembro-25 19:21:07

Hispana lingvo

1 Enero
2 Febrero
3 Marzo
4 Abril
5 Mayo
6 Junio
7 Julio
8 Agosto
9 Septiembre
10 0ctubre
11 Noviembre
12 Diciembre
Tre malfacila ĉu ne? rido.gif

dozdoz (Montri la profilon) 2008-decembro-03 04:39:31

En Koreio, estas tre facila.

Ŭal = monato

il(unu), ji(du), sam(tri), sa(kvar), o(kvin), juk(ses), ĉil(sep), pal(ok), gu(naŭ), sip(dek), sip il(dek unu), sip ji(dek du)

il ŭal 일월

ji ŭal 이월

sam ŭal 삼월

sa ŭal 사월

o ŭal 오월

juk ŭal 육월(유월)

ĉil ŭal 칠월

pal ŭal 팔월

gu ŭal 구월

sip ŭal 십월(시월)

sip il ŭal 십일월

sip ji ŭal 십이월

marcusss (Montri la profilon) 2008-decembro-22 11:28:28

en norvega:

januar (januaro)
februar (februaro)
mars (marto)
april (aprilo)
mai (majo)
juni (junio)
juli (julio)
august (aŭgusto)
september (septembro)
oktober (oktobro)
november (novembro)
desember (decembro)

måned (monato)

kaj la tagoj de la semajno:
mandag (lundo)
tirsdag (mardo)
onsdag (merkredo)
tordag (ĵaŭdo)
fredag (vendredo)
lørdag (sabato)
søndag (dimanĉo)

Reen al la supro