본문으로

Diferencoj inter 'pli' kaj 'plu'

글쓴이: ceigered, 2008년 11월 28일

글: 3

언어: Esperanto

ceigered (프로필 보기) 2008년 11월 28일 오전 8:05:47

Sal' amikoj!
Mi havas malgrandan demandon: Kio estas la diferencoj inter 'pli' kaj 'plu'. Mi komprenas ke oni* ambaŭ signifas la samo (nu, en Angla lango.gif) sed ja estas aliaj uzoj aŭ signifoj...

*(mi bedaŭras, mi uzas ĝin simila 'ili' ĉar ĝi estas simila rusa kaj kroata 'oni' - se tio ĉi estas tro malfacila, bonvolu diri min en via respondo)

Dankon por la tuta via helpo!

Miland (프로필 보기) 2008년 11월 28일 오전 11:14:20

Oni uzas 'pli' por esprimi komparativan adjektivon. Do: 'Mia aŭto estas pli bona ol la via.' Oni ankaŭ uzas ĝin por kvantoj: 'Bonvolu doni al mi pli da vino.'

'Plu' temas pli daŭrigo, ekz. 'Ni ne ĉesis labori, sed plu faris niajn taskojn.' Vidu PMEG 14.2.8 (p. 247).

ceigered (프로필 보기) 2008년 11월 28일 오전 11:30:44

Miland:Oni uzas 'pli' por esprimi komparativan adjektivon. Do: 'Mia aŭto estas pli bona ol la via.' Oni aknaŭ uzas ĝion por kvantoj: 'Bonvolu doni al mi pli da vino.'

'Plu' temas pli daŭrigo, ekz. 'Ni ne ĉesis labori, sed plu faris niajn taskojn.' Vidu PMEG 14.2.8 (p. 247).
Dank' Miland, Mi memoros tio!

다시 위로