
cxu vi pensas ke katolikoj, protestantoj, ortodoksoj kaj anglikanoj unuigxos?
글쓴이: Matilda 69, 2005년 4월 17일
글: 26
언어: Esperanto
5HPONGO (프로필 보기) 2005년 7월 24일 오전 11:29:40
Ĉu vi deziras la unuiĝon aŭ ne deziras? Mi, budhano kaj samtempe ŝintoisto, pensas, ke ili estas dekomence unu, ĉar ili estas egale kristanoj; kej ke ili rigardas tre malgrandan diferencon kiel grandan problemon. Ĉiuj kristanoj ja kredas je la sama Dio kaj la sama Kristo kaj la sama Spirito, ĉu ne?
La tibeta budhismo, la taja, la japana ktp. aspektas tute malsame, sed ni estas egale budhanoj. En ŝintoismo ni havas tre multajn gediojn (denaskajn gediojn, mortintajn homojn, sanktajn animalojn, sanktajn arbojn, sanktajn ŝtonojn ktp.), kaj iuj sanktigas antikvajn gediojn, iuj sanktigas antikvajn sciencistojn, iuj sanktigas soldatojn mortintajn en milito, iuj sanktigas vulpon, iuj sanktigas arbojn... sed ni ja estas egale ŝintoistoj. Kaj estas mirinde al alilandanoj, ke ni ja povas esti samtempe budhanoj kaj ŝintoistoj!
Ĝis!
Fastrada (프로필 보기) 2005년 10월 7일 오후 2:45:29
(sed via scias CVJM/YMCA? kiu estas asocio kun "diversaj" kristanoj...)
trojo (프로필 보기) 2005년 10월 7일 오후 4:25:11
Kvankam ĉiu Kristano ja kredas je Dio kaj Jesuo, kelkaj eklezioj akuzas aliajn pri "blasfemado" aŭ "fikultismo". Ekzemple kiam mi estis infano, la pastro de mia preĝejo (Sudbaptista) diris, ke Katolikoj estas "idolkultanoj". Unuiĝeco apenaŭ ŝajnas ebla pro tia malamikeco.
(Parenteze mi ne plu estas Kristano antaŭ multaj jaroj).
Cruz (프로필 보기) 2006년 1월 7일 오후 10:35:38
Sed la tendencio estas eklezioj subdividiĝi pli kaj pli ĉar la homoj estas tro okupitaj konvinki al aliaj siajn manierojn ol kunvivi.
vitor josé (프로필 보기) 2006년 1월 19일 오후 9:08:33
Sed kio estas vero? - demandis Kristo. Ni ne interakordi pri la rimedoj: ĉiu eklezio havas siajn. Tamen ni akceptas la mesaĝon. Mi estas katolika, sed scias, ke la Eklezio neniam diros, ke la aliaj kristanoj estas egalaj, ĉar la Katolika Eklezio kunportas la veron.
Se ni ne konsentos, ke niaj malegalecoj estas societaj - kaj ne fundamentaj - ni ne povos unuiĝi.
sd13890
- 글: 9
sd13890 (프로필 보기) 2006년 1월 21일 오후 5:56:19
La Eklezioj estas institucioj, kaj neniam volos estos unuiĝinta ĉar de sia diferencoj. Gxi estas bona ideo, kvankam. :/