Al la enhavo

Cŭ la esperanto estas kontraŭ la Kristanismo?

de BelgoHead, 2008-decembro-07

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

kfa (Montri la profilon) 2009-januaro-03 16:25:04

BelgoHead:laŭ la kristanismo (en la rakonto de turo de babelo)
Dio kreis la lingvoj de la tero carx li volis puni la homaro
Do, Kristanoj de Lernu kaj la aliaj. kial vi uzas kaj lernis la esperanto se estus kontraŭ la volo de via dio?
Kiam mi ekvidis tion, mi preskaŭ ne povis reteni skribi insultaĵon responde. Nu, ĉiu rajtas kredi je ĉia ajn, samtiel mi rajtas havi akran opinion pri ĝia malsaĝeco...

orthohawk (Montri la profilon) 2009-januaro-03 17:11:12

BelgoHead:

La Kristanismo estas baziĝis je la du libroj, Nova kaj malnova testamento. estas fondiĝis el la du libroj do ne forsendi ginx(la malnova testamento)
Unue, la kristanismo NE baziĝas ja la Biblio. Ĝi baziĝas je la instruoj de Kristo, kaj la nova testamento baziĝas ankaŭ je la instruoj de Kristo.

Nu, por respondi al via original demando: Dio ne punis la homaron por paroli la saman lingvon. La homaro puniĝis por ne obei la ordonon de Dio, ke ni "plenumu la teron," kaj disirigi sin. Ankaŭ la homaro diris al si: "Venu, ni konstruu al ni urbon, kaj turon, kies supro atingos la ĉielon, kaj ni akiru al ni gloron, antaŭ ol ni disiĝos sur la supraĵo de la tuta tero." Ni estis arogaj. La konfuzo de lingvoj estis la metodo de la puno, ne la puno mem. Neniam estis ordono paroli disaj lingvoj.

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-13 21:07:13

Nepre. Ekzemple, la Vatikano havas podkastojn (semajne, mi pensas) en Esperanto.

Mi pensas, ke jeno estas bona ligilo: http://gotquestions.org/Esperanto/index.html

nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-16 08:39:02

Mi konas esperantulon-sataniston. okulumo.gif Amuza ulo. Tre ofta demando de homoj estas "Ĉu esperanto estas kontraŭ [naciaj kulturoj, kristanismo, nacia diverseco, viveco]".

Mi volas respondi, ke Esperanto estas lingvo, ne pli, sed ne malpli. Se iu ligas kun ĝi iujn ideojn, tio estas persona prefero: ĉu estas tiuj ideoj satanismaj, gejaj, humanismaj, aŭ tute mankas ideoj.

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-02 11:29:45

BelgoHead:laŭ la kristanismo (en la rakonto de turo de babelo)
Dio kreis la lingvoj de la tero carx li volis puni la homaro
Do, Kristanoj de Lernu kaj la aliaj. kial vi uzas kaj lernis la esperanto se estus kontraŭ la volo de via dio?
Mi scias - se Dio estas ĉiopova - ĉio fariĝas laŭ ilia(ŝia? ĝia?) volo. Каj esperanto ankaŭ laŭ ilia(ŝia? ĝia?) volo. rideto.gif

Reen al la supro