글: 4
언어: Esperanto
Oŝo-Jabe (프로필 보기) 2009년 3월 1일 오후 11:27:20
Ĉe Vikilibroj, mi provis fari Esperantan Alfabeton de Bestoj. Se vi trovos erarojn, bonvolu korekti ilin, aŭ diri al mi pri ili.
Oŝo-Jabe (프로필 보기) 2009년 3월 2일 오후 8:24:22
Frankouche:Tre bona kaj bela laboro !!Dankon.
Frankouche:Kial skribi ".. estas por ..", ĉu la nomo de la besto ne simple sufiĉos ?Vi pravas. La nomo de la besto sufiĉus, sed la libro estas por infanoj kaj aliaj, kiuj eklernas legi, do mi skribis tiele.
russ (프로필 보기) 2009년 3월 6일 오전 9:06:56
Bona laboro!
Sed se estas lernolibro por infanoj, ekzistas pli memorindaj oftaj utilaj oficialaj vortoj ol kelkaj elektitaj de vi (ekzemple mi eĉ ne memoras vidi "cebo" kaj "gepardo" en reala vivo).
"boaco" povus esti "birdo"
"cebo" povus esti "cimo"
"gepardo" povus esti "gazelo"
"ĝibobovo" estas malofta kaj vortkombina; povus esti "ĝirafo"
"strigo" povus esti "serpento"
Alia penso: "orfiŝo" estas vortkombino; se vi preferus o-radikan beston, eble "ostro"?