Al la enhavo

100 000 voĉdonoj

de Pino, 2009-majo-31

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Pino (Montri la profilon) 2009-majo-31 17:14:27

La 7-an de junio 2009,
Eŭropo - Demokratio - Esperanto partoprenos eŭropuniajn balotojn. Ĝi povas ricevi 100 000 voĉdonojn. Tia objektivo estas ne malsaĝa. Ĉie en Germanio kun Francio, oni povas baloti EDE.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-majo-31 17:19:17

En 2004, ili ricevis 25 067 voĉojn en Francujo.
Ĉi-jare, ili estas elekteblaj en Francujo kaj Germanujo, do 50 000 voĉoj ŝajnas realisma takso.

dobri (Montri la profilon) 2009-majo-31 17:54:39

Bedaŭrinde en mia lando ĝi ne estas elektebla. Mi certe sukcesus allogi kelkajn voĉojn, ĉar multaj homoj ne scias, kiun partion elekti. Ĉiuj ĉeĥaj ŝajnas al ni malbonaj.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-majo-31 20:55:15

Naivaj esperantistoj opinias ke neesperantisto estas kiu neniam aŭdis pri esperanto (ne estas baptita)...

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-junio-01 11:17:37

Senegaùlo:Naivaj esperantistoj opinias ke neesperantisto estas kiu neniam aŭdis pri esperanto (ne estas baptita)...
Viajn lamentojn mi legis en paralela branĉo. Tio estas tre bedaŭre, ke viaj 30-jaraj penoj okazis vanaj. Sed demandu vin mem honeste, kial tio okazis. Mi opinias, ke Esperanto lingvo eĉ nuntempe estas sufiĉe simpla por lerni kaj uzi. Via disreviĝo estas konsekvenco de malesto de gravaj sukcesoj. Nuntempe vi batas Esperanto simile kiel infano, batiĝis pri ludilo, batas la ludilon. Pli saĝe oni estus konscii, ke manko de sukceso de Esperanto estas eksplikigita per manko de super-lando kie oni parolas esperante kaj elspezas multe da mono por propagando de sia lingvo, kiel Usono faras. Mi ne memoras, kiu parolis tio, sed la frazo estis tia: nenio levus popularigeco de Esperanto tiom, kiel apero de esperanto-parolanta lando, kia havus fortan armeon...
Mi ne kredas je baldaŭa sukceso de EDE - la diferenco de fortoj estas tro grava. Sed mi vidas mian realan utilon je unue estu esperante parolanta persono kaj due rakontu al konatoj la vero pri Esperanto. Ĝi estus bonega "eltiri" la ideo de nepra studaĵo de Esperanto en lernejoj, sed tio ankaŭ ne ŝajnas eblan.
Pardonu min por eraroj, mi lernas Esperanton nur dum 8 monatoj kaj ne tro intense.

Fabcxu (Montri la profilon) 2009-junio-01 11:26:30

Ne forgesu ankaŭ subteni EDE. okulumo.gif
Bonvolu ankaŭ legi la tiean mesaĝon.

Dankon.
Fabien.

Rogir (Montri la profilon) 2009-junio-01 22:29:09

Kiom voĉoj por seĝo bezoniĝas en Francujo kaj en Germanujo?

Pino (Montri la profilon) 2009-junio-04 19:30:44

Pli ol 100 000 voĉdonoj necesas por seĝo.
En Francio kun 8 zonoj estas malfacila.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-junio-08 08:28:26

Kiam estos afiŝataj la rezultoj?

Pino (Montri la profilon) 2009-junio-08 10:25:06

La rezultoj estas 41 122 voĉdonoj.

Reen al la supro