Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2018-junio-13 19:18:14

Tio estas mistajpo. Legu 'montras'

Oni diras, ke en lingvo de montaranoj (almenaŭ iuj) 'malalte' singnifas 'pli malalte ol mi'.

StefKo (Montri la profilon) 2018-junio-16 13:29:04

Kia avara judo! (malnova juda anekdoto)

Judo Moŝe asertas ke sia mortinta patro returnas el transmondo kaj partoprenas en sinagogaj ceremonioj. Tia onidiro disiris inter judoj kaj ĝisiris al rabeno. Tiu vokas la hantata judo kaj demandas lin:
– Ĉu estas vero ke tiu patro alvenadas al ceremonioj en la sinagogon?
– Jes, rabbi (“rabeno” honore) – respondas humile Moŝe.
– Do mi demandas vin, kial li ne metas monon sur oferpleton?

StefKo (Montri la profilon) 2018-julio-05 09:33:25

He, tiuj veturantoj! (malnova juda anekdoto)

Komenco de la fervoja transporto... Trajno stariĝas sur ia stacio. Unu judo veturanta unuafoje per trajno elvagoniĝas, kuras al apuda barilo kaj elpisas. Dume la konduktoro signalas per trumpeto la forveturon kaj la trajno moviĝas… La judo postkuras la trajnon kaj krias:
– He! Kia malsprita ŝerco!

sergejm (Montri la profilon) 2018-julio-09 19:24:49

Malgranda knabino etendas la manojn tra la tuta tablo por dolĉaĵo.
– Ĉu vi ne havas langon? – oni demandas ŝin.
– Mi havas, sed la manoj estas pli longaj.

sergejm (Montri la profilon) 2018-julio-10 04:25:08

La knabino iĝis lernantino de magiisto. Nun ŝi etendas magion por manĝaĵo.
– Ĉu vi ne havas manojn? – diras la instruisto. – Vi ne devas uzi magion, se ĝi ne estas necesa.

sergejm (Montri la profilon) 2018-julio-31 19:18:49

Du afrikanoj, samvilaĝanoj parolas unu kun alia france.
– Kial vi ne parolas propran lingvon?
– Ni parolas pri sindikata movado.

sergejm (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-04 16:21:57

Aŭstralia monero $1 estas pli granda ol $2.
Grupo de knaboj proponas al malgranda knabeto elekti inter $1 kaj $2. Li elektas pli grandan moneron. La knaboj priridas la knabeton, kiu ne komprenas la koston de la moneroj.
Tion vidas viro, kiu alvenas al la knabeton kaj eksplikas, ke malgranda monero kostas duoble pli.
"Ĉu vi scias, kiomfoje oni proponis al mi elekti?" - respondis la knabeto.

StefKo (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-08 11:52:36

Edzeco estas tombo de amo (malnowa juda anekdoto)

Unu maljuna judo tiel klerigis junulon kiu intencis edziĝi:
– Edzeco estas tombo de amo. Feliĉe ke ekzistas la vivo ekstertomba.

sergejm (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-20 17:54:26

Unu kapo estas bone, du kapoj estas pli bone, sed tri kapoj estas Serpento Gorynyĉ - rusa fabela proverbo.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-17 21:01:44

Intereso valoranta duonmiliono (malnova juda anekdoto)

Al juda milionulo Rotŝild aliras lakeo kaj diras ke malantaŭ pordo atendas akcepton iu ĉifonvestita judo kaj havas financan intereson. Ĉifonulo estas ĉifonulo sed Rotŝildo ne estus la milionulo se li ne reagus al la vorto “intereso”. Do li ordonis enirigi la petanton. La ĉifonulo eniras kaj diras:
– Sinjoro Rotŝild, mi havas tian intereson, ke ni ambaŭ profitos po duonmiliono por tago…
– Duonmiliono… bela mono… kaj kia estas la intereso?
– Sinjoro Rotŝild, mi aŭdis ke ci (tian duonĝentilecan formon uzas en Pollando impertinentaj homoj - "ci" + "sinjoro") edzinigas filinon kaj dote donas al bofilo milionon.
– Jes, vero.
– Sinjoro Rotŝild, mi prenos ŝin por duono.

Reen al la supro